Mergi la conținut

ĉu "je" aŭ "na", kiu maniero estas la plej bona(aŭ la malplej malbona) laŭ vi?

de Makinary, 30 noiembrie 2012

Contribuții/Mesaje: 70

Limbă: Esperanto

efilzeo (Arată profil) 2 decembrie 2012, 22:31:25

darkweasel:
efilzeo:
darkweasel:... aŭ eble ni simple lasu proprajn nomojn de personoj en paco. externalImage.png
Ankaŭ japanajn?
Transskriboj al la latina alfabeto (≠ Esperantigoj) estas jam inventitaj.
Sendube ĝi estas evitebla kaj nenecesa afero, tamen, ĵus por ravo, aldoni la literon "o" aŭ "ino" estas malgranda modifo komparitaj kun Esperantigitaj nomoj.

robbkvasnak (Arată profil) 2 decembrie 2012, 23:48:36

En aĝo kiam oni volas egalecon de la seksoj, kial diferenci inter viroj kaj inoj je la nomoj? Li amas Markon - ŝi amas Markon - en nia internacia E-mondo kiu scias ĉu Marko estas ino aŭ malino? Eĉ en eŭorpaj lingvoj ne ĉiam estas klare trans la landlimoj - ĉu Jan estas viro aŭ virino? Kaj Andreo povus esti mia amiko aŭ amikino - kial zorgi pri tio?

pimskrabo (Arată profil) 3 decembrie 2012, 00:26:51

robbkvasnak:En aĝo kiam oni volas egalecon de la seksoj, kial diferenci inter viroj kaj inoj je la nomoj? Li amas Markon - ŝi amas Markon - en nia internacia E-mondo kiu scias ĉu Marko estas ino aŭ malino? Eĉ en eŭorpaj lingvoj ne ĉiam estas klare trans la landlimoj - ĉu Jan estas viro aŭ virino? Kaj Andreo povus esti mia amiko aŭ amikino - kial zorgi pri tio?
Efektive, ekzemple en la franca ekzistas Klaŭdo, "Claude" (prononco: klod), k por inoj k viroj, same pri Dominiko ("Dominique"). En la franca la vorto por vira nomo Johano, "Jean" (prononco: ĵa), skribe samas la usonan formon "Jean" (prononco: Ĝin) por ina nomo.
Do jes ne gravas ke la nomo mem montru aŭ ne inecon aŭ virecon, pli gravas disponi uzeblajn plenajn esperantigojn (k de personaj nomoj, k de familiaj, k tute pace!), k tiel ni multkaze evitas bezoni "je" ("na" estas nura novvorto por je!) ĉar eblas normala uzo de akuzativo.
Pri propraj nomoj interese legi Zamĉjon mem:
http://satesperanto.org/Zamenhof-pri-esperantigo-d...
Lantion:
http://satesperanto.org/Lanti-pri-esperantigo-de-p...
k studon de Laval-Rajmundo:
http://satesperanto.org/Pri-propraj-nomoj.html
Plej amike, Markovo-Vito.

erinja (Arată profil) 3 decembrie 2012, 02:20:20

Por mi, estas iom nekompreneble ke oni diskutas preferindajn formojn de nomoj.

Ĝenerale en Esperantujo estas ĝentile nomi personon kiel tiu persono volas nomiĝi - eĉ se vi persone ne ŝatas la nomon kiun tiu persono elektis por si mem.

Ĉio alia estas detalo. Se persono diras "Mia nomo estas Charles", estus malĝentile diri al li "Saluton, Karlo", ĉar li jam indikis sian preferitan nomon. Ni aranĝu la gramatikon laŭ bezonoj, kaj la gramatiko estas konstruita por toleri tion, sed la demando "Kiel nomi iun personon en Esperanto?" ĝenerale ne estas diskutinda, ĉar la respondo nepre estu "Kiel tiu persono volas nomiĝi!"

---------

Pri insisto pri uzado de la h-sistemo (aŭ eĉ uzo de x-sistemo - strange, ĉar oni devus iel intence fari tion, ĉar la forumoj aŭtomate ĉapeligas, krom se oni aparte faras ion por malebligi tion) en ĉi tiuj forumoj, tio ŝajnas al mi esti trola konduto. Al persono kiu insiste uzas h- aŭ x-formojn en la forumo, mi sugestas ke vi aŭ (a) uzu la x-sistemon kun la normala konduto de ĉi tiuj forumaj fenestroj, por facile aperigi ĝustajn supersignojn, aŭ (b) elŝutu softvaron kiu ebligas facilan tajpadon de supersignoj, per tajpado per la h-sistemo aŭ per la x-sistemo (programoj kiel Ek! kaj Tajpi ebligas tion). Se via celo ĉi tie estas paroli serioze pri diversaj temoj, kaj ne intence ĝeni aliajn uzantojn, mi serioze sugestas ke vi faru tion.

darkweasel (Arată profil) 3 decembrie 2012, 06:29:48

erinja:(aŭ eĉ uzo de x-sistemo - strange, ĉar oni devus iel intence fari tion, ĉar la forumoj aŭtomate ĉapeligas, krom se oni aparte faras ion por malebligi tion)
Ne nepre. Ekzemple iuj poŝtelefonoj eble, depende de la agordo, ne enmetas vortojn posigne, tiel ke la sistemo tion kaptas. Iuj ankaŭ retumas sen ŝaltita JavaScript. Mi rimarkis, ke kelkaj uzantoj ekuzis la x-sistemon, kiam la nova afiŝredaktilo aperis. (Mi tamen opinias la nunan afiŝredaktilon multe pli bona ol la antaŭan, kaj legado en la x- aŭ h-sistemo tute ne ĝenas min.)

akueck (Arată profil) 3 decembrie 2012, 15:37:14

erinja:Por mi, estas iom nekompreneble ke oni diskutas preferindajn formojn de nomoj.

Ĝenerale en Esperantujo estas ĝentile nomi personon kiel tiu persono volas nomiĝi - eĉ se vi persone ne ŝatas la nomon kiun tiu persono elektis por si mem.
Mi samopinias. Prie bonvole ankau atentu [url="http://h.akademio-de-esperanto.org/decidoj/propraj_nomoj.html"]lauan Akademian rekomendon[/url].

erinja:Pri insisto pri uzado de la h-sistemo
Mi neniel insistas, ke chiuj uzu tiun skribsistemon. Sed inverse mi rimarkas insistadon fare de aliaj forumanoj, ke chiuj uzu la supersignan skribsistemon. La uzado de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne malrespektas [url="http://eo.lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondicxoj.php#forumoj"]la chi-forumajn regulojn[/url]. Krome Zamenhof: "... neniu povas protesti, se vi skribos per 'h' anstatau supersignoj ..."

erinja:Al persono kiu insiste uzas h- aŭ x-formojn en la forumo, mi sugestas ke vi aŭ (a) uzu la x-sistemon kun la normala konduto de ĉi tiuj forumaj fenestroj, por facile aperigi ĝustajn supersignojn, aŭ (b) elŝutu softvaron kiu ebligas facilan tajpadon de supersignoj, per tajpado per la h-sistemo aŭ per la x-sistemo (programoj kiel Ek! kaj Tajpi ebligas tion). Se via celo ĉi tie estas paroli serioze pri diversaj temoj, kaj ne intence ĝeni aliajn uzantojn, mi serioze sugestas ke vi faru tion.
Tio chi estas rigardebla kiel diskriminaciado lau skribsistemo kaj tial malrespektas la unuan chi-foruman regulon de la "Komunaj notindajhoj": "... chiam esti tolerema ...".

Mi denove petas chesigi tian diskriminaciadon.

Amike

Andreas

akueck (Arată profil) 3 decembrie 2012, 15:42:07

darkweasel:
erinja:(aŭ eĉ uzo de x-sistemo - strange, ĉar oni devus iel intence fari tion, ĉar la forumoj aŭtomate ĉapeligas, krom se oni aparte faras ion por malebligi tion)
Ne nepre. Ekzemple iuj poŝtelefonoj eble, depende de la agordo, ne enmetas vortojn posigne, tiel ke la sistemo tion kaptas. Iuj ankaŭ retumas sen ŝaltita JavaScript. Mi rimarkis, ke kelkaj uzantoj ekuzis la x-sistemon, kiam la nova afiŝredaktilo aperis. (Mi tamen opinias la nunan afiŝredaktilon multe pli bona ol la antaŭan, kaj legado en la x- aŭ h-sistemo tute ne ĝenas min.)
Tute prave. Mi konservas miajn tekstojn ankau en tiaj elektronikaj memoriloj, kiuj ne subtenas la prilaboradon kaj montron de la supersignaj literoj de Esperanto. Kaj tial mi rigardas la cirkonstancojn kiel tiajn, ke ili ne permesas uzi la ghustajn supersignojn, sed ke la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) estas oportuna. Tio estas sankciita de laua Akademia deklaro. Kaj mi forte rekomendas, ke en tiu chi forumo Akademiaj deklaroj estu malkontestataj kaj respektataj.

Amike

Andreas

akueck (Arată profil) 3 decembrie 2012, 15:46:51

akueck:Prie bonvole ankau atentu [url="http://h.akademio-de-esperanto.org/decidoj/propraj_nomoj.html"]lauan Akademian rekomendon[/url].
Korekto de la ligilo:
... lauan Akademian rekomendon ...

akueck:[url="http://eo.lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondicxoj.php#forumoj"]la chi-forumajn regulojn[/url].
Korekto de la ligilo:
... la chi-forumajn regulojn ...

Amike

Andreas[/quote]

scorpjke (Arată profil) 3 decembrie 2012, 17:05:44

Mi plej sxatus uzi la vorton "on": gxi estas formita per la ajxvorta endajxo "o" kaj la objekta endajxo "n". Fakte tio estas inter la elektajxoj 4 kaj 6. Ekzemple, anstataux diri "sxi amas la VIRon Markus" oni povus simple ne diri la radikon VIR kaj diri nur "sxi amas on Markus". Simile, oni ne devas diri iun ajn alian radikon. Do, la nova vorto "on" rigarde similas al prepozicio ecx se gxi tio ne estas, kaj oni povas facile uzi gxin.

akueck (Arată profil) 3 decembrie 2012, 17:30:50

scorpjke:Mi plej sxatus uzi la vorton "on": gxi estas formita per la ajxvorta endajxo "o" kaj la objekta endajxo "n". Fakte tio estas inter la elektajxoj 4 kaj 6. Ekzemple, anstataux diri "sxi amas la VIRon Markus" oni povus simple ne diri la radikon VIR kaj diri nur "sxi amas on Markus". Simile, oni ne devas diri iun ajn alian radikon. Do, la nova vorto "on" rigarde similas al prepozicio ecx se gxi tio ne estas, kaj oni povas facile uzi gxin.
Lau mi nepre diskutinda propono. Sed bedaurinde ne senplie efektivigebla, char: Tio, ke "on" havu la signifon "viron" au entute estu uzebla kiel markilo de akuzativo, konsekvencigas rigardi "on" kiel "formon novan" en la senco de la oka alineo de la Antauparolo al la Fundamento. Kaj "formo nova" - kontraste al "nova vorto" - ne estas simple enkondukebla fare de chiu esperantisto, sed postulas ian Akademian aprobon (almenau oficiale deklaritan toleron) - krom se la koncerna formo nova estas internacia (kaj tial chiuokaze uzebla lau Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko).

Iom analoge statas pri "am'at'as": Ghi estas rigadebla kiel formo nova al "est'as am'at'a" (Regulo 6 de la Fundamenta Gramatiko). Se vi serioze interesighas pri tiaj aferoj, mi invitas vin profunde studi mian artikolon
<> en
http://www.ipernity.com/blog/55667/424985 .

Amike

Andreas

Înapoi mai sus