Till sidans innehåll

ĉu "je" aŭ "na", kiu maniero estas la plej bona(aŭ la malplej malbona) laŭ vi?

av Makinary, 30 november 2012

Meddelanden: 70

Språk: Esperanto

pimskrabo (Visa profilen) 4 december 2012 18:29:08

erinja:Se persono diras "Mia nomo estas Charles", estus malĝentile diri al li "Saluton, Karlo", ĉar li jam indikis sian preferitan nomon. Ni aranĝu la gramatikon laŭ bezonoj, kaj la gramatiko estas konstruita por toleri tion, sed la demando "Kiel nomi iun personon en Esperanto?" ĝenerale ne estas diskutinda, ĉar la respondo nepre estu "Kiel tiu persono volas nomiĝi!"
En teorio, ŝajnas facile, sed praktike, multe malpli. Ĉar Eo, viva lingvo parola, ne povas kontentiĝi per skribaĵoj. Se persono diras "Mia nomo estas Charles" prononcante en Eo (malfacila tiu "cha" en Eo, provu sen stumbli!), verŝajne neniu komprenos la rilaton kun la franca formo prononcita "Ŝarl'" aŭ kun la angla prononcita "Ĉalz'"... Tiam je tute ĝentile estas diri: "Saluton, Karlo", ĉar tiel la vorto, nekrokodila, estas egale prononcebla k komprenebla de ĉiuj bazaj esperantistoj. For la krokodilismon!
Alia afero estas ke propraj nomoj koncernas foje aĵojn (ekz geografiaĵojn kiel riveroj, montoj, urboj ks) aŭ homojn mortintajn, aŭ kiuj ne indikis kiel oni nomu ilin en Eo. Zamenhofo ne demandis Ŝekspiron por esperantigi lian nomon, sed aplikis la fundamentan regulon 15 de Eo! Sed ja estas nepre ia arbitreco en la elekto de esperantigo, k ĉefe la ĝenerala uzado (praktiko!) ebligas fiksi norman formon.
Estas vanaĵo diri, kiel faris la Akademio, ke propra nomo estas "apartenaĵo de ĉiu individuo". Propra nomo ĉefe ebligas identigi individuon disde aliaj, kun ties konsento aŭ sen (foje kontraŭ, kaze de ekz moknomoj). Ja kromnomoj donitaj de aliuloj al iu homo estas foje eĉ pli uzataj ol la nomo, kiun la koncernulo volus mem al si doni. Kompreneble kiam homoj mem indikas preferatan uzformon de sia nomo en Eo, estas plej konvene tiun uzi (eventuale adaptante ĝin al bezonoj gramatikaj). Sed ofte mankas tiuj indikoj de koncernuloj, tiel ke uzantoj devas mem iniciati e-igon, sekvante do bazajn regulojn de Eo (nome 2, 15 de la fundamento plus foje iom da arbitro, kiam neeviteblas!). Poste la plena asimilo de la nove enkondukita formo estas ĉefe afero de kutimo (neniun plu ŝokas diri "Mi trajnas Parizen", dum antaŭ jarcento e-istoj en revuoj aperigis "Mi trajnas Paris-en").
Plej amike, Vito

Tjeri (Visa profilen) 4 december 2012 19:00:24

Tiam je tute ĝentile estas diri:
Ĝentileco estas konsentita normo inter homoj. Se iu diras al vi "Mi preferas, ke vi nomu min ŝarl" kaj vi daŭre nomas lin "Karlo", tio estas kruda malĝentileco. Tiurilate neniel gravas, se vi povas, aŭ ne, fari rilaton inter "ŝarl", "Charles" "karlos'", "ĉarlz'" kaj karlo.

efilzeo (Visa profilen) 4 december 2012 22:16:55

Tjeri:
Tiam je tute ĝentile estas diri:
Ĝentileco estas konsentita normo inter homoj. Se iu diras al vi "Mi preferas, ke vi nomu min ŝarl" kaj vi daŭre nomas lin "Karlo", tio estas kruda malĝentileco. Tiurilate neniel gravas, se vi povas, aŭ ne, fari rilaton inter "ŝarl", "Charles" "karlos'", "ĉarlz'" kaj karlo.
Jes, mi konsentas ke ne sekvi personajn preferojn estas malĝentileco. Tamen mi ne komprenas kial iu povus preferi sian originalan nomon. Oni jam Esperantigis nelatinajn nomojn, kaj latinaj ne iĝas tiel malsamaj kiam Esperantigitaj. Ne ŝajnas grandan aferon al mi.

robbkvasnak (Visa profilen) 5 december 2012 03:34:53

Propraj nomoj povas esti malfacile elparoleblaj por ĉiuj - kiel homoj el Vjetnamio kiuj nomiĝas Ng - aŭ kelkaj polaj nomoj aŭ afrikaj nomoj kiuj komencas je Mb... Mia familia nomo estas granda problemo por la usonanoj sed mi ne koleras kiam ili tute fuŝigas ĝin.

Tjeri (Visa profilen) 5 december 2012 06:02:01

Tamen mi ne komprenas kial iu povus preferi sian originalan nomon.
...tamen tio estas la ĝenerala sinteno. Kiam mi renkontas italo, kiu nomiĝas ekz. Giuseppe, aŭ skoto kiu nomiĝas William kutime ili ne ŝatas, ke mi nomu ilin Joseph kaj Guillaume.
Ne ŝajnas grandan aferon al mi.
ankaŭ al mi ridulo.gif, kaj mi supozas ke ankaŭ Pimskrabo nomos Vilhelmon William, se ĉi tiu postulas tion.

pimskrabo (Visa profilen) 5 december 2012 23:55:53

Ĝentileco estas konsentita normo inter homoj. Se iu diras al vi "Mi preferas, ke vi nomu min ŝarl" kaj vi daŭre nomas lin "Karlo", tio estas kruda malĝentileco. Tiurilate neniel gravas, se vi povas, aŭ ne, fari rilaton inter "ŝarl", "Charles" "karlos'", "ĉarlz'" kaj karlo.

Kiam mi renkontas italon, kiu nomiĝas ekz. Giuseppe, aŭ skoto kiu nomiĝas William kutime ili ne ŝatas, ke mi nomu ilin Joseph kaj Guillaume.

Kaj mi supozas ke ankaŭ Pimskrabo nomos Vilhelmon William, se ĉi tiu postulas tion.
Se iu diras "nomu min Ŝarl'", evidente mi nomos tiun Ŝarl', k ne Karlo nek io ajn alia, ne nur pro ĝentileco, sed antaŭ ĉio ĉar la formo Ŝarl' estas tute taŭga en Eo.

Nun se iu indikas, ke nomiĝas "Giuseppe", tiun mi certe ne nomos "Joseph" (Ĵozef' ), eble Jozefo, sed plej simple Ĝjusepo. Simile se iu indikas, ke nomiĝas "William", tiun mi certe ne nomos "Guillaume" (Gijom' ) nek Vilhelmo, sed simple Ŭiljamo.

Nun diru: ĉu agas ĝentile tiu, kiu en Eo-medio, trudas en diskuto uzon de propra nomo, kiun ĝi regas en propra krokodila lingvo, sed kiun aliaj esperantistoj povas ne koni, eĉ ne povi prononci? Se mi estas franciano k nomiĝas "Jean" (prononco nazsona: Ĵa' ), ĉu ĝentilas skribi tiel mian vorton en letero al japaniano kvankam ĝi sonas tute aliiel sekvante Eo-regulojn, k ĉu se mi estas japaniano k nomiĝas "秋子" (proncono ŝajne: Akiko) mi estas ĝentila skribante ĝin per ideogramoj al mia francia korespondanto? (senkonsidere de la surkovertaj poŝtaj postuloj kio staras eksterteme ĉar ne plu temas pri komunikado per Eo kun e-isto sed komunikado nacilingva kun nacilingva poŝtisto)

Alivorte: ĉu en Esperantio estu konsiderata malĝentilaĵo peni havi tutmonde egale uzeblajn formojn de propraj nomoj, kiam tio eblas laŭ la reguloj de la lingvo? Ĉu ne estas male ĝentile klopodi pensi eksternacie k distanciĝi de sia tradicia "posedo" de propra nomo, emancipe alprenante por ĉiuj propraj nomoj, kiam necese, utile, oportune, tute esperantan formon (eĉ se ĝi foje tiklas nekutimulojn)?

Se ĝentileco estas "konsentita normo inter homoj", en Eo la konsentita normo ĝuste estas la Fundamento.
Laŭ mi krokodilado de propraj nomoj estas malpli eltenebla malĝentilaĵo ol senpermesa uzado de laŭregule esperantigita formo de propraj nomoj.

Plej amike, Vito

Rangel_Castro (Visa profilen) 6 december 2012 19:29:11

Mi kutime aldonas vorton antaŭ la vorto kiu bezonus la literon "n" aŭ uzas citilojn.

Ekzemple:
Mi volas ludi la ludon Shadow era.
Mi volas ludi "shadow era".

Mi malŝatas la vorton "na".

erinja (Visa profilen) 7 december 2012 20:29:11

pimskrabo:Nun se iu indikas, ke nomiĝas "Giuseppe", tiun mi certe ne nomos "Joseph" (Ĵozef' ), eble Jozefo, sed plej simple Ĝjusepo. Simile se iu indikas, ke nomiĝas "William", tiun mi certe ne nomos "Guillaume" (Gijom' ) nek Vilhelmo, sed simple Ŭiljamo.
Tamen tiuj estas aliaj nomoj. Se persono diras "Mia nomo estas William", tiu persono volas nomiĝi William, kaj ne "ŭiljamo". Se tiu persono ja volus nomiĝi "ŭiljamo", sendube tiu persono dirus tion dekomence!

Se vi korespondas en alia lingvo ol Esperanto, vi sendube povas demandi "Kiel vi preferas nomiĝi en [tiu lingvo]?" Se la nomo havas malfacilan prononcon, plej multaj homoj ne ofendiĝos se oni petas aŭdi ĝin alian fojon, kaj provas prononci ĝin laŭeble bone; plej multaj homoj aprezas la provon, kaj ne postulas perfektecon.

Esperanto permesas - sed ne devigas! - Esperantigon de nomoj. Pluraj gravaj kaj konataj E-verkistoj neniam esperantigis siajn nomojn. Kelkaj personoj ŝatas uzi 'esperantigitajn' nomojn kaj kelkaj Esperantistoj ŝatas nomiĝi laŭeble proksime al la nomo en sia denaska lingvo. Mi mem ne havas fortan opinion pri kiel oni nomas min, sed kelkaj personoj havas fortan opinion kaj ni devas respekti tion. Se persono diris sian nomon sen -o -- kiel vi rajtas supozi ke la persono volus nomiĝi kun o-versio de la nomo?

Mi havas iomete da personaj spertoj pri tio. Se persono ne ŝatas kiel mi esperantigis mian nomon ( "erinja" ) ĉu tio signifas ke tiu persono devus nomi "erinjo", malgraŭ tio ke mi ĵus diris ke mia nomo estas "erinja"? Tio okazas al mi multfoje, kaj mi ĝenerale ne plendas pri tio. Sed ja mi faras mensan noton, ke tiu persono aŭ tute malatentas al mia nomo, aŭ intence ŝanĝis ĝin ĉar tiu malbone taksas mian esperantigon.

pimskrabo (Visa profilen) 8 december 2012 16:01:34

erinja:
pimskrabo:Mi havas iomete da personaj spertoj pri tio. Se persono ne ŝatas kiel mi esperantigis mian nomon ("erinja" ) ĉu tio signifas ke tiu persono devus nomi "erinjo", malgraŭ tio ke mi ĵus diris ke mia nomo estas "erinja"? Tio okazas al mi multfoje, kaj mi ĝenerale ne plendas pri tio. Sed ja mi faras mensan noton, ke tiu persono aŭ tute malatentas al mia nomo, aŭ intence ŝanĝis ĝin ĉar tiu malbone taksas mian esperantigon.
Ba, tio jam estas relative detala afero (ĉu havi a-finaĵon aŭ o-finaĵon), plej grave estas almenaŭ havi prononceblajn formojn (Ŭiljam' estas, "William" ne pro la al Eo fremda vavo). Z mem uzis k o-formojn k a-formojn, kvankam la fundamento devigas por propraj nomoj uzi nepre o-formojn (ĉar temas pri substantivoj, ne adjektivoj). Kompromiso povas estis uzi apostrofon, tamen ne uzebla en akuzativa formo (aŭ aliaj kunmetaĵoj). Se vi ne ŝatas o-formon por via nomo (erinjo), mi tendencos atente al tiu malemo via nomi vin erinja' (eliziita formo de erinjao), tiel ke en kunmetaĵoj rezultos ekzemple: erinjaa mesaĝo, fidu erinjaon, erinja-opinio, erinjaaĵo, erinjaumi ktp (dum el erinj/o rezultus: erinja mesaĝo, fidu erinjon, erninjo-opinio, erinjaĵo, erinjumi).

akueck (Visa profilen) 8 december 2012 21:18:39

pimskrabo:Z mem uzis k o-formojn k a-formojn, kvankam la fundamento devigas por propraj nomoj uzi nepre o-formojn (ĉar temas pri substantivoj, ne adjektivoj). Kompromiso povas estis uzi apostrofon, tamen ne uzebla en akuzativa formo (aŭ aliaj kunmetaĵoj).
Pri la permeso forlasi kaj o-finajhon kaj apostrofon che propraj nomoj bonvole atentu la per la Fundamento pravigeblan licencon, kiun la Akademio oficiale komunikis en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro; tie vidu che "RIM.IV".

Amike

Andreas

Tillbaka till toppen