Ku rupapuro rw'ibirimwo

Nudpiede aŭ ŝuvestite?

ca, kivuye

Ubutumwa 14

ururimi: Esperanto

Sahaquiel (Kwerekana umwidondoro) 1 Kigarama 2012 17:48:25

En Kolombio oni ĉiam iras ŝuvestite, eĉ en dormoĉambroj. Multaj demetas siajn ŝuojn nur por esti en la lito. Iri senŝue kutime estas malbone laŭ la popola vidpunkto, kaj mi preskaŭ ĉiam en mia domo iras piednude lango.gif, pro tio dum mia infanaĝo mi patrino ĉiam diris al mi:

-Enmetu la ŝuojn, vi malsaniĝos!
-Per la nudaj piedoj eniras malsanojn!
-Vi ĉiam havas viajn piedojn malpurajn kiel stratloĝanto, kion diros la vizitontoj! Ĉu vi ne hontas?
-Ne enlitiĝu kun la piedoj malpuraj!
-Irante piednude vi havigos al vi "Juanete" (His, Juanete. Ang, Bunion. Ger, Frostballen. Kuracista lingvo, Hallux valgus. Misformiĝo de la piedaj ostfingreroj.)

antoniomoya (Kwerekana umwidondoro) 1 Kigarama 2012 18:14:50

Wilhelm:Kiam mi estis juna, mi ĉiam trovis ĝin stranga kiam, spektante Uson-devenajn televidajn programojn, la aktoroj ne demetis siajn ŝuojn enirinte iun domon.
Kurioze, kion strangegus al mi estus vidi iun demeti siajn ŝuojn apud la malfermita pordo de sia hejmo.

Mia infaneca sperto similas al tiu de Sahaquiel, ĉar mia patrino ankaŭ diris al mi preskaŭ la samajn vortojn kiel la sian al li.
Ŝajnas ke tiu nudpieda kutimo ne estas, ĝuste, hispandevena. ridulo.gif

Amike.

cellus (Kwerekana umwidondoro) 1 Kigarama 2012 21:11:50

Mi ĉiam iras nudpiede en la domo. Tion mi preskaŭ ĉiam faris. Dum la jaroj 1995–2010 mi preskaŭ ĉiam iris nudpiede kiam la vetero permesis tion. Mi iris nudpiede ankaŭ kiam la temperaturo estis proksime al 0ºC. Tio ne estas malfacile se oni nur zorgas movi la piedojn. Dum la lastaj du jaroj mi estis en Pollando, kaj tiu lando ne estas tiel tolerema al nudaj piedoj eksterdome. Tial mi devis limigi mian nudpiediradon, sed mi provas eluzi ĉiajn okazojn forĵeti la ŝuojn, ĉar miaj piedoj fartas pli bone tiam.

scorpjke (Kwerekana umwidondoro) 7 Kigarama 2012 15:57:45

La estiginto de ĉi tiu temo jam diris tion, sed en Ruslando oni ĉiam demetas la ŝuojn kaj kutime surmetas pantoflojn. La sama kutimo estas en Japanlando. Mi estas iom malsama, ĉar mi iom malŝatas porti pantoflojn; pro tio oni ofte diras al mi "Surmetu pantoflojn! La planko estas malpura!" aŭ ion similan. Sed la vero estas, ke pro, ke oni ĉiam demetas la ŝuojn, la planko estas pura sufiĉe por ne porti pantoflojn (almenaŭ en mia loĝejo) ridulo.gif

Laŭ mi estus malbonege, se oni ne demetus la ŝuojn, ĉar pro tio la planko estus malpurega, do mi ne plu povus iri nudpiede kaj sidi sur la planko. Jes, mi ja ŝatas sidi sur la planko kiel japanoj ridego.gif

Subira ku ntango