訊息: 14
語言: Esperanto
Sahaquiel (顯示個人資料) 2012年12月1日下午5:48:25

-Enmetu la ŝuojn, vi malsaniĝos!
-Per la nudaj piedoj eniras malsanojn!
-Vi ĉiam havas viajn piedojn malpurajn kiel stratloĝanto, kion diros la vizitontoj! Ĉu vi ne hontas?
-Ne enlitiĝu kun la piedoj malpuraj!
-Irante piednude vi havigos al vi "Juanete" (His, Juanete. Ang, Bunion. Ger, Frostballen. Kuracista lingvo, Hallux valgus. Misformiĝo de la piedaj ostfingreroj.)
antoniomoya (顯示個人資料) 2012年12月1日下午6:14:50
Wilhelm:Kiam mi estis juna, mi ĉiam trovis ĝin stranga kiam, spektante Uson-devenajn televidajn programojn, la aktoroj ne demetis siajn ŝuojn enirinte iun domon.Kurioze, kion strangegus al mi estus vidi iun demeti siajn ŝuojn apud la malfermita pordo de sia hejmo.
Mia infaneca sperto similas al tiu de Sahaquiel, ĉar mia patrino ankaŭ diris al mi preskaŭ la samajn vortojn kiel la sian al li.
Ŝajnas ke tiu nudpieda kutimo ne estas, ĝuste, hispandevena.

Amike.
cellus (顯示個人資料) 2012年12月1日下午9:11:50
scorpjke (顯示個人資料) 2012年12月7日下午3:57:45

Laŭ mi estus malbonege, se oni ne demetus la ŝuojn, ĉar pro tio la planko estus malpurega, do mi ne plu povus iri nudpiede kaj sidi sur la planko. Jes, mi ja ŝatas sidi sur la planko kiel japanoj
