Tartalom

Kiu nacia lingvo plej similas gramatike al esperanto?

Kurawiri-tól, 2012. november 30.

Hozzászólások: 20

Nyelv: Esperanto

efilzeo (Profil megtekintése) 2012. december 1. 19:47:38

Do Zamenhof ne diris tion? Mi ankoraŭ ne legis liajn librojn.

Dekker (Profil megtekintése) 2012. december 1. 21:51:27

Kurawiri:Mia demando estas jena : ĉu ekzistas naciaj lingvoj tute flekseblaj kaj vortkunmetemaj kiel esperanto? Iam instruisto pri la germana lingvo diris al mi, ke en tiu ĉi oni eblas inventi vortojn per kunmetado kiel en esperanto. Sed mi dubas pri tio, laŭ mia sperto tiu eblo de la germana lingvo ne estas sistema kaj laŭregula. Ĉu estas aliaj kandidatoj?
Estas vere por la germana. Oni povas kunmeti kaj inventi vortojn kiel en esperanto. Kaj ekzistas ankaŭ multaj prefiksoj por konstrui novajn vortojn!

SED!

Ne estas tia regula ol en esperanto.

Bonan nokton.

Rugxdoma (Profil megtekintése) 2012. december 1. 22:11:27

Kurawiri: ĉu ekzistas naciaj lingvoj tute flekseblaj kaj vortkunmetemaj kiel esperanto? ... Ĉu estas aliaj kandidatoj?
Jen unu kandidato: la finna.

La finna ne estas facile lernata, sed la moderna finna estas planita lingvo, pli ol multaj aliaj naturaj lingvoj. Pro tio, la finna gramatiko estas laŭregula. La finna ankaŭ estas aglutina lingvo, kvazaŭ Esperanto

Kurioze, la finna estis influita kaj de slavaj kaj de germanaj lingvoj, do de du lingvaj familioj, kiujn Zamenhof konis bone. La finna kaj Esperanta participaj sistemoj similas, havante ambaŭ kaj aktivaj kaj neaktivaj participoj je variaj tempo-formoj.

La adjektivoj kaj la sekvanta ĉefvorto devas havi la samajn kazo-finaĵojn, kaj la samajn plural-finaĵojn. (Okazas ke la akuzativo havas -n, kaj la pluralo ofte -i- aŭ -j-, do kvazaŭ Esperante).

Kurawiri (Profil megtekintése) 2012. december 2. 12:37:59

Dankon pro ĉiuj viaj respondoj. Ŝajne la germana, la ĉina kaj la suoma (finna) estas bonaj kandidatoj. La nura problemo estas, ke la vortkunmeto en tiuj lingvoj ne estas komplete regula kaj oni ne eblas sisteme verbigi nomon aŭ nomigi verbon ktp.

Aliflanke mi ŝatus kompreni, kial la barataj saĝuloj asertas, ke la sanskrita estas LA perfekta lingvo. Jes ja ĝi estas mirinda lingvo, tamen pro la sandhi-reguloj kaj aliaj aferoj la vortkreado ne estas plene regula.

Mi pensis, ke L. Zamenhof inspiris sin je lingvo nacia jam ekzistanta por formi tiun lingvan strukturon tiom fleksebla. Ĉu vi ne memoras, ke Zamenhof diris, ke junaĝe li miris pro la vorto ruslingva "konditorskaja" kiu estas ekzemplo de vortkunmeto? Sed ankoraŭfoje la rusa ne estas tiom fleksebla ol esperanto. Do la temo resta malfermata...

troyshadow (Profil megtekintése) 2012. december 2. 13:53:56

mie,la plej similaj al e-o je regulemo kaj logiko estas la turkaj lingvoj:afiksoj almetigxas al radikoj kaj unu al alia laux simplaj reguloj kaj vortoj ankaux facile kunmetigxas kvazaux en e-o...
mi ecx suspektas-kaj mi ne sola-ke la pra-turka lingvo eble estis artefarita...

vincas (Profil megtekintése) 2012. december 2. 14:25:40

Rugxdoma:sed la moderna finna estas planita lingvo, pli ol multaj aliaj naturaj lingvoj.
Ho, bone. Tio interesiĝas min.

robbkvasnak (Profil megtekintése) 2012. december 2. 16:59:03

La haitia Krejolo havas multajn similaĵojn kun Esperanto. (Oni skribas "kreyol" ĉe ni, kie multaj publikaj indikoj estas en tiu lingvo ĉar vivas ĉe ni multaj hatianoj.)

Rugxdoma (Profil megtekintése) 2012. december 2. 17:12:42

Jen ekzemplo de finna vortkunmeto: Juoskentelemattomuudessaanko?
Komparante kun Esperanto:
Juos- Kur-
-ken- -ad-
-tele- -ad-
-ma- -o-
-tto- sen
-muu- -ec-
-dess- -en la (pro la)
-aan- sia
-ko? ĉu?

Do Esperante iĝis: "Ĉu pro sia senkuradeco?"

vincas (Profil megtekintése) 2012. december 2. 18:57:30

Rugxdoma:Juoskentelemattomuudessaanko
shoko.gif

troyshadow (Profil megtekintése) 2012. december 5. 21:22:50

ho,ne,la finna tute ne similas e-on je simpleco de aldono de afiksoj-rememoru pri konsonantgradoj kaj pri tipoj de deklinacioj!

Vissza a tetejére