Повідомлення: 20
Мова: Esperanto
efilzeo (Переглянути профіль) 1 грудня 2012 р. 19:47:38
Dekker (Переглянути профіль) 1 грудня 2012 р. 21:51:27
Kurawiri:Mia demando estas jena : ĉu ekzistas naciaj lingvoj tute flekseblaj kaj vortkunmetemaj kiel esperanto? Iam instruisto pri la germana lingvo diris al mi, ke en tiu ĉi oni eblas inventi vortojn per kunmetado kiel en esperanto. Sed mi dubas pri tio, laŭ mia sperto tiu eblo de la germana lingvo ne estas sistema kaj laŭregula. Ĉu estas aliaj kandidatoj?Estas vere por la germana. Oni povas kunmeti kaj inventi vortojn kiel en esperanto. Kaj ekzistas ankaŭ multaj prefiksoj por konstrui novajn vortojn!
SED!
Ne estas tia regula ol en esperanto.
Bonan nokton.
Rugxdoma (Переглянути профіль) 1 грудня 2012 р. 22:11:27
Kurawiri: ĉu ekzistas naciaj lingvoj tute flekseblaj kaj vortkunmetemaj kiel esperanto? ... Ĉu estas aliaj kandidatoj?Jen unu kandidato: la finna.
La finna ne estas facile lernata, sed la moderna finna estas planita lingvo, pli ol multaj aliaj naturaj lingvoj. Pro tio, la finna gramatiko estas laŭregula. La finna ankaŭ estas aglutina lingvo, kvazaŭ Esperanto
Kurioze, la finna estis influita kaj de slavaj kaj de germanaj lingvoj, do de du lingvaj familioj, kiujn Zamenhof konis bone. La finna kaj Esperanta participaj sistemoj similas, havante ambaŭ kaj aktivaj kaj neaktivaj participoj je variaj tempo-formoj.
La adjektivoj kaj la sekvanta ĉefvorto devas havi la samajn kazo-finaĵojn, kaj la samajn plural-finaĵojn. (Okazas ke la akuzativo havas -n, kaj la pluralo ofte -i- aŭ -j-, do kvazaŭ Esperante).
Kurawiri (Переглянути профіль) 2 грудня 2012 р. 12:37:59
Aliflanke mi ŝatus kompreni, kial la barataj saĝuloj asertas, ke la sanskrita estas LA perfekta lingvo. Jes ja ĝi estas mirinda lingvo, tamen pro la sandhi-reguloj kaj aliaj aferoj la vortkreado ne estas plene regula.
Mi pensis, ke L. Zamenhof inspiris sin je lingvo nacia jam ekzistanta por formi tiun lingvan strukturon tiom fleksebla. Ĉu vi ne memoras, ke Zamenhof diris, ke junaĝe li miris pro la vorto ruslingva "konditorskaja" kiu estas ekzemplo de vortkunmeto? Sed ankoraŭfoje la rusa ne estas tiom fleksebla ol esperanto. Do la temo resta malfermata...
troyshadow (Переглянути профіль) 2 грудня 2012 р. 13:53:56
mi ecx suspektas-kaj mi ne sola-ke la pra-turka lingvo eble estis artefarita...
vincas (Переглянути профіль) 2 грудня 2012 р. 14:25:40
Rugxdoma:sed la moderna finna estas planita lingvo, pli ol multaj aliaj naturaj lingvoj.Ho, bone. Tio interesiĝas min.
robbkvasnak (Переглянути профіль) 2 грудня 2012 р. 16:59:03
Rugxdoma (Переглянути профіль) 2 грудня 2012 р. 17:12:42
Komparante kun Esperanto:
Juos- Kur-
-ken- -ad-
-tele- -ad-
-ma- -o-
-tto- sen
-muu- -ec-
-dess- -en la (pro la)
-aan- sia
-ko? ĉu?
Do Esperante iĝis: "Ĉu pro sia senkuradeco?"
vincas (Переглянути профіль) 2 грудня 2012 р. 18:57:30
Rugxdoma:Juoskentelemattomuudessaanko

troyshadow (Переглянути профіль) 5 грудня 2012 р. 21:22:50