Ku rupapuro rw'ibirimwo

Verbigi

ca, kivuye

Ubutumwa 5

ururimi: Esperanto

bluephoenix (Kwerekana umwidondoro) 6 Kigarama 2012 05:21:23

Mi scias ke oni povas uzi verb-finaĵojn kun ne-verboj por verbigi ilin, ekz. "ĝi estis bonega" kaj "ĝi bonegis". Tiuj estas samaj. Mia demando estas: ĉu oni estas permesita verbigi finaĵojn -anta ktp., ekz. "mi estis aminta ŝin" kaj "mi amintis ŝin"? Estas stranga jes, sed ĉu leĝa? (Mi ne ĝin faros, sed mi kuriozas.)

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 6 Kigarama 2012 06:58:33

Jes.

Ondo (Kwerekana umwidondoro) 6 Kigarama 2012 11:36:56

bluephoenix: Mia demando estas: ĉu oni estas permesita verbigi finaĵojn -anta ktp., ekz. "mi estis aminta ŝin" kaj "mi amintis ŝin"? Estas stranga jes, sed ĉu leĝa? (Mi ne ĝin faros, sed mi kuriozas.)
Vi havas jam bonan lingvan senton pri Esperanto, se vi opinias, ke tiaj formoj (amintis k.s.) estas strangaj. Ili estas eksterordinaraj kaj preskaŭ neniam bezonataj.

Ankaŭ pri via praktika ekzemplo "mi estis aminta ŝin", oni unue demandu, kial estas nepre bezonata tiel komplika formo. Ĝi povas esti necesa, sed plej ofte fakte ne. Eble vi povus diri "mi jam amis ŝin", "mi antaŭe amis ŝin" aŭ simple "mi amis ŝin" – eble ne. Ju pli simple, sen komplikaj verboformoj, des pli bone.

En "ĝi bonegis" vi ja uzas verbigitan adjektivon, sed ĝi povas diferenci de "ĝi estis bonega". Ekzemple, "Tiu aŭto estas rapida" kaj "Tiu aŭto rapidas", povas esti tre malsamsignifaj. La diferenco inter estado kaj io pli aktiva povas iam malaperi, sed principe ĝi ĉeestas. Simple, "i" ne signifas "esti".

bluephoenix (Kwerekana umwidondoro) 11 Kigarama 2012 07:18:45

Dankon. Jes, tiu estis nur ekzemplo... malbonan ekzemplon, kiun mi rapide ekpensis. ridulo.gif

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 11 Kigarama 2012 10:47:16

Eble la plej ofta kompaktigo de la kompleksa formo de la verbo okazas per la uzo de '-intus', kaj ofte en la formoj 'povintus' kaj 'devintus', sed ankaŭ kun aliaj verboj.

Persone ĉar mi trovas la formon 'estus estinta' iom maleleganta mi emas anstataŭe diri 'estintus'.

Laŭ mia opinio oni tre malofte uzas -intas, -antas, -ontas

Subira ku ntango