Verbigi
貼文者: bluephoenix, 2012年12月6日
訊息: 5
語言: Esperanto
bluephoenix (顯示個人資料) 2012年12月6日上午5:21:23
darkweasel (顯示個人資料) 2012年12月6日上午6:58:33
Ondo (顯示個人資料) 2012年12月6日上午11:36:56
bluephoenix: Mia demando estas: ĉu oni estas permesita verbigi finaĵojn -anta ktp., ekz. "mi estis aminta ŝin" kaj "mi amintis ŝin"? Estas stranga jes, sed ĉu leĝa? (Mi ne ĝin faros, sed mi kuriozas.)Vi havas jam bonan lingvan senton pri Esperanto, se vi opinias, ke tiaj formoj (amintis k.s.) estas strangaj. Ili estas eksterordinaraj kaj preskaŭ neniam bezonataj.
Ankaŭ pri via praktika ekzemplo "mi estis aminta ŝin", oni unue demandu, kial estas nepre bezonata tiel komplika formo. Ĝi povas esti necesa, sed plej ofte fakte ne. Eble vi povus diri "mi jam amis ŝin", "mi antaŭe amis ŝin" aŭ simple "mi amis ŝin" – eble ne. Ju pli simple, sen komplikaj verboformoj, des pli bone.
En "ĝi bonegis" vi ja uzas verbigitan adjektivon, sed ĝi povas diferenci de "ĝi estis bonega". Ekzemple, "Tiu aŭto estas rapida" kaj "Tiu aŭto rapidas", povas esti tre malsamsignifaj. La diferenco inter estado kaj io pli aktiva povas iam malaperi, sed principe ĝi ĉeestas. Simple, "i" ne signifas "esti".
bluephoenix (顯示個人資料) 2012年12月11日上午7:18:45
sudanglo (顯示個人資料) 2012年12月11日上午10:47:16
Persone ĉar mi trovas la formon 'estus estinta' iom maleleganta mi emas anstataŭe diri 'estintus'.
Laŭ mia opinio oni tre malofte uzas -intas, -antas, -ontas