Al la enhavo

Kiulingve vi ricevas retpoŝtajn trudmesaĝojn?

de Demian, 2012-decembro-11

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2012-decembro-11 07:45:38

Plejparte la trudmesaĝoj en mia enirkesto (ricevujo) estas skribitaj angle. La dua plej granda lingvo uzata por skribi spammesaĝojn estas la rusa. Krom tiuj du lingvoj, mi ne memoras ke mi iam ricevis iu ajn spamon en iu alia lingvo.

Kia estas la situacio ĉe vi?

Kaj ĉu vi iam ricevis trudmesaĝon Esperante ekster de Lernu!?

vincas (Montri la profilon) 2012-decembro-11 09:34:26

Nu mi ĵus trarigargis trudmesaĝejon. Estas multe da mesaĝoj en litova lingvo, malpli en angla, unu en greka lingvo. Mi ricevadis multe da trudmesaĝoj en ĉina lingvo, sed nun en mia trudmesagejo mi ne povas trovi eĉ unu mesaĝon en ĉina. Mi ne ricevas mesaĝojn en rusa lingvo. En mia retpoŝto maljunaj trudmesaĝoj estas aŭtomate forigitaj.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-decembro-11 11:00:42

Ankaŭ mi ĵus rigardis en la rubmesaĝujon kaj trovis nur anglalingvaĵojn.

vincas (Montri la profilon) 2012-decembro-11 11:56:32

Tamen iu ricevas rubmesaĝojn en Esperanto.

oxymor (Montri la profilon) 2012-decembro-11 12:59:10

Ĝi estas klare esperantigita per tradukilo. Verŝajne tiaj mesaĝoj aperis tuj post kiam Guglo kapablis traduki al Eo.

dobri (Montri la profilon) 2012-decembro-11 13:54:54

Mi ricevadas la trudmesaĝojn nur en la angla, escepte el la retadreso "info@esperanto.bydgoszcz.eu" en Esperanto, kvankam mi jam dufoje atentigis la forsendinton ne plu sendi similajn ofertojn al mi.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-decembro-11 14:12:53

Kion mi tamen ja iam ricevis, estas strangaj informoj en Esperanto pri la kastelo Greziljono en Francujo. Mi ne scias, kio kaŭzis tion, aŭ ĉu mi nememore iam registriĝis ĉe io ... demando.gif

Sahaquiel (Montri la profilon) 2012-decembro-11 22:19:25

En mia retpoŝto mi ricevas unue, angle, due, portugale, trie hispane aŭ spanglish-e. En mia fejsbuka paĝo, ĉefe lideple ridulo.gif

Interretano (Montri la profilon) 2012-decembro-12 01:48:08

Lideple?

Demian (Montri la profilon) 2012-decembro-12 03:00:49

Interretano:Lideple?
Eble temas pri Lingwa de Planeta (Lidepla).

Reen al la supro