前往目錄

Kiulingve vi ricevas retpoŝtajn trudmesaĝojn?

貼文者: Demian, 2012年12月11日

訊息: 13

語言: Esperanto

Demian (顯示個人資料) 2012年12月11日上午7:45:38

Plejparte la trudmesaĝoj en mia enirkesto (ricevujo) estas skribitaj angle. La dua plej granda lingvo uzata por skribi spammesaĝojn estas la rusa. Krom tiuj du lingvoj, mi ne memoras ke mi iam ricevis iu ajn spamon en iu alia lingvo.

Kia estas la situacio ĉe vi?

Kaj ĉu vi iam ricevis trudmesaĝon Esperante ekster de Lernu!?

vincas (顯示個人資料) 2012年12月11日上午9:34:26

Nu mi ĵus trarigargis trudmesaĝejon. Estas multe da mesaĝoj en litova lingvo, malpli en angla, unu en greka lingvo. Mi ricevadis multe da trudmesaĝoj en ĉina lingvo, sed nun en mia trudmesagejo mi ne povas trovi eĉ unu mesaĝon en ĉina. Mi ne ricevas mesaĝojn en rusa lingvo. En mia retpoŝto maljunaj trudmesaĝoj estas aŭtomate forigitaj.

darkweasel (顯示個人資料) 2012年12月11日上午11:00:42

Ankaŭ mi ĵus rigardis en la rubmesaĝujon kaj trovis nur anglalingvaĵojn.

vincas (顯示個人資料) 2012年12月11日上午11:56:32

Tamen iu ricevas rubmesaĝojn en Esperanto.

oxymor (顯示個人資料) 2012年12月11日下午12:59:10

Ĝi estas klare esperantigita per tradukilo. Verŝajne tiaj mesaĝoj aperis tuj post kiam Guglo kapablis traduki al Eo.

dobri (顯示個人資料) 2012年12月11日下午1:54:54

Mi ricevadas la trudmesaĝojn nur en la angla, escepte el la retadreso "info@esperanto.bydgoszcz.eu" en Esperanto, kvankam mi jam dufoje atentigis la forsendinton ne plu sendi similajn ofertojn al mi.

darkweasel (顯示個人資料) 2012年12月11日下午2:12:53

Kion mi tamen ja iam ricevis, estas strangaj informoj en Esperanto pri la kastelo Greziljono en Francujo. Mi ne scias, kio kaŭzis tion, aŭ ĉu mi nememore iam registriĝis ĉe io ... demando.gif

Sahaquiel (顯示個人資料) 2012年12月11日下午10:19:25

En mia retpoŝto mi ricevas unue, angle, due, portugale, trie hispane aŭ spanglish-e. En mia fejsbuka paĝo, ĉefe lideple ridulo.gif

Interretano (顯示個人資料) 2012年12月12日上午1:48:08

Lideple?

Demian (顯示個人資料) 2012年12月12日上午3:00:49

Interretano:Lideple?
Eble temas pri Lingwa de Planeta (Lidepla).

回到上端