Al la enhavo

Famaj frazoj en Esperanto

de Kokcineleto, 2012-decembro-20

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Kokcineleto (Montri la profilon) 2012-decembro-20 14:32:28

Saluton geamikoj!

Mi bezonas vian helpon!

Ĉu vi povus skribi sube iujn mondfamajn frazojn de verkistoj (aŭ eble iuj aliaj homoj), tradukitajn en Esperanton?
Ekzemple: el "La eta Princo", iujn latindivenajn frazojn (ĉu ili estas troveblaj inter "Proverboj"?), de rusaj verkistoj kiel Tolstoj, de Ŝekspiro, ktp.

Dankegon!

PS. Celo: Prezento de Esperanto al studentoj. Mi volas fari tion kiel ludon - doni al ili eblecon traduki frazojn en Esperanto kaj ĝoi pro tio, ke ili estas konataj. Ja estas enua traduki simplajn frazojn kiel "Mi havas hundon".

dobri (Montri la profilon) 2012-decembro-20 18:32:45

Mi provas aldoni faman frazon el "Brava soldato Ŝvejk" de Jaroslav Hašek: La tuta ĉeĥa nacio estas bandaĉo de simulantoj.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-05 20:15:23

La mondo estas ronda.

fstphane (Montri la profilon) 2013-januaro-05 23:10:38

"Esperanton plej necese devas lerni la esperantistoj mem" Kabe, en la jaro 1906 !

galo80 (Montri la profilon) 2013-januaro-05 23:16:09

"Esperanton devas lerni la esperantistojn mem" Kabe

Vinisus (Montri la profilon) 2017-decembro-22 19:26:30

Oni devas adapti sin al Esperanto, ne Esperanton al si.

Reen al la supro