본문으로

Famaj frazoj en Esperanto

글쓴이: Kokcineleto, 2012년 12월 20일

글: 6

언어: Esperanto

Kokcineleto (프로필 보기) 2012년 12월 20일 오후 2:32:28

Saluton geamikoj!

Mi bezonas vian helpon!

Ĉu vi povus skribi sube iujn mondfamajn frazojn de verkistoj (aŭ eble iuj aliaj homoj), tradukitajn en Esperanton?
Ekzemple: el "La eta Princo", iujn latindivenajn frazojn (ĉu ili estas troveblaj inter "Proverboj"?), de rusaj verkistoj kiel Tolstoj, de Ŝekspiro, ktp.

Dankegon!

PS. Celo: Prezento de Esperanto al studentoj. Mi volas fari tion kiel ludon - doni al ili eblecon traduki frazojn en Esperanto kaj ĝoi pro tio, ke ili estas konataj. Ja estas enua traduki simplajn frazojn kiel "Mi havas hundon".

dobri (프로필 보기) 2012년 12월 20일 오후 6:32:45

Mi provas aldoni faman frazon el "Brava soldato Ŝvejk" de Jaroslav Hašek: La tuta ĉeĥa nacio estas bandaĉo de simulantoj.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 1월 5일 오후 8:15:23

La mondo estas ronda.

fstphane (프로필 보기) 2013년 1월 5일 오후 11:10:38

"Esperanton plej necese devas lerni la esperantistoj mem" Kabe, en la jaro 1906 !

galo80 (프로필 보기) 2013년 1월 5일 오후 11:16:09

"Esperanton devas lerni la esperantistojn mem" Kabe

Vinisus (프로필 보기) 2017년 12월 22일 오후 7:26:30

Oni devas adapti sin al Esperanto, ne Esperanton al si.

다시 위로