Към съдържанието

Mortpuno pro stupro - viaj opinioj

от Demian, 23 декември 2012

Съобщения: 42

Език: Esperanto

Sunjo (Покажи профила) 11 май 2013, 10:32:31

vidas vandenis:
La stupro ne egalas stupron.Sed stupro kun suferigado, mortigado, mokado, humiligado, stupro de infanoj... Iru vi diablen kun via 'humanismo',do plej certe - hipokriteco.
Mi trovis tiun vian eldiron tiom ofenda kaj naŭza ke mankis al mi la vortoj.

Ankoraŭ nun mi ne sentas la deziron diskuti tion kun vi sed mi petas vian opinion pri alia ekzemplo de stupro. Mi cit-tradukas el libro de Geoffrey Robertson (brita advokato por homaj rajtoj):
Ekde la mezo de la naŭdekaj jaroj pli ol 130 personoj per teruraj raportoj el siaj infanecoj informis kiel la eksa pastro John Jay Geoghan dum tri jardekoj daŭra "vojaĝo" tra duona dekduo da paroĥoj en Bostono nedece tuŝis aŭ seksperfortis ilin. La viktimoj preskaŭ sen esceptoj estis lernejanaj knaboj. Unu de la viktimoj aĝis nur 4 jaroj.
En la juĝa esplorado post la publikiĝo de tiu kaj multege da aliaj ekzemploj de tiaj krimoj fare de katolikaj pastroj montriĝis ke kaj la rekte superaj episkopoj kaj Vatikano estis informitaj pri la okazaĵoj sed por protekti la reputacion de la eklezio ili malhelpis la publikiĝon de tiuj krimoj kaj per tio ebligis ke la krimuloj povis daŭrigi.

Supozeble vi (vidas vandenis) samopinias kun la kunarestito kiu poste murdis la eksan pastron ke la nura puno por tia krimo estu la mortpuno. Ĉu ne?

Min nun interesas kiel laŭ vi (vidas vandenis) oni punu tiujn kiuj povis helpi sed ne faris tion (la episkopoj kaj la altrangaj eklezianoj en Vatikano ekzemple ankaŭ sinjoro Ratzinger (ankaŭ konata kiel papo Benedikto) kiu jam ekde 1981 havis postenon en kiu li respondecis pri tiaj aferoj).
Min ĉi-rilate ne nur interesas la opinio de vidas vandenis sed la opinio(j) de ĉiuj katolikoj.

ASienza (Покажи профила) 19 май 2013, 16:24:57

Laŭ mi, la mortpuno pro stupro ne estas korekta, ĉar mi pensas neniu persono povas depreni la rajto de vivi al alipersono. Kvankam stupro estas forta krimo estas sufiĉe multe da jaroj en prizono.

robbkvasnak (Покажи профила) 20 май 2013, 03:38:53

Anstataŭ mortpuno por stuprinto mi proponas stupron de la stuprinto fare de grupo da unuopuloj. Tiel la stuprinto lernus la senton de esti stuprata antaŭ grupo da homoj.

mihxil (Покажи профила) 20 май 2013, 10:45:05

robbkvasnak:Anstataŭ mortpuno por stuprinto mi proponas stupron de la stuprinto fare de grupo da unuopuloj. Tiel la stuprinto lernus la senton de esti stuprata antaŭ grupo da homoj.
Ĉu vi pretus esti unu el tiuj unuopuloj?

Bruso (Покажи профила) 20 май 2013, 13:36:22

mihxil:
robbkvasnak:Anstataŭ mortpuno por stuprinto mi proponas stupron de la stuprinto fare de grupo da unuopuloj. Tiel la stuprinto lernus la senton de esti stuprata antaŭ grupo da homoj.
Ĉu vi pretus esti unu el tiuj unuopuloj?
Ĉu oni demandu la saman pri mortpuno?:

Ĉu oni pretus esti ekzekutisto?

mihxil (Покажи профила) 20 май 2013, 13:49:41

Bruso:[ Ĉu oni demandu la saman pri mortpuno?:

Ĉu oni pretus esti ekzekutisto?/quote]Probable jes. Sed la propono de robbkvasnak estis aparte naŭziga. Ia organizata seksperfortado fare de grupo de iu homo. Eĉ kun spektado. Ĉu li ankaŭ imagus televidan dissendadon aŭ simile?

robbkvasnak (Покажи профила) 20 май 2013, 15:29:02

1) Kiam mi estis 18-jara studanto en la universitato du grandaj, pliaĝaj uloj kune stupris min ĝis mi sangis kaj perdis konscion. Poste mi timis iri al la polico ĉar mi timis ke ili ne kredus min kvankam mi sangis multe. Tio estas la puno kion mi deziris kaj ankoraŭ deziras al ili.
2) Ne nur viroj stupras. Legu la novelojn de Lusin kaj tie vi legos pri sturpo fare de virinoj al viroj.
3) Tio kion oni sentas post stupro estas honto kio estas pli forta ol la korpa doloro. Mi preskaŭ eblis forviŝi la memoron de mia cerbo sed mi sufris dum multaj jaroj nervajn problemojn kaj devis esti traktata de psiĥiatro. Li lantlante repaŝigis min parole kaj mense tra la terura sperto dum multaj semajno dum kioj mi denove suferis koŝmarojn kaj ade-reade subite vekiĝis en la nokto plena je ŝvito kriegante. Antaŭ tiu helpo mi ja estus hontinta "konfesi" al iu pri tio sed nun mi havas la forton. Sed eĉ hodiaŭ mi nervozas skribante pri la atako.
4) Jam faktas ke en usonaj malliberejoj ĉirkaŭ 10% de la viraj karcerigitoj suferas stupron de aliaj karcerigitaj KAJ de la gvardistoj!!! Kaj neniu protestas. Mi imagas ke similas en aliaj landoj nur ke neniu interesiĝas ĉar ja temas pri krimuloj "kiuj meritas tion".

mihxil (Покажи профила) 20 май 2013, 15:38:22

robbkvasnak:4) Jam faktas ke en usonaj malliberejoj ĉirkaŭ 10% de la viraj kacerigitoj suferas stupron de aliaj karcerigitaj KAJ de la gvardistoj!!! Kaj neniu protestas. Mi imagas ke similas en aliaj landoj nur ke neniu interesiĝas ĉar ja temas pri krimuloj "kiuj meritas tion".
Mi estus sufiĉe ŝokita se tio okazus en nederlandaj malliberejoj, kaj certe konsiderus tion maljusto.

Ĉiuokaze vi ne respondis la demandon, kaj ŝajne per tiu ĉi lasta punkto via eĉ iom kontraŭdiras vin. Ĉar vi per kvotiloj kaj majuskloj ŝajne montras iom da indigno pri tiu okazado en malliberejoj. Kaj mi povus kompreni ke vi eble dezirus tiajn aferojn okazi al stuprintoj, sed ĉu vi vere pensas ke via propono iel praktike estas plenumebla, aŭ entute morale defendebla?

robbkvasnak (Покажи профила) 20 май 2013, 16:52:24

Mi serĉis kaj trovis ke en Nederlando la defino de stupro ne inkluzivas viro-al-viro stupron.
Mi ne pensis pri la morala principo vid-al-vide al la du kiuj uzis min. Eble estus pli facile pensi pri tio pri homoj kiujn oni ne konas, do abstrakte.

mihxil (Покажи профила) 20 май 2013, 17:41:50

robbkvasnak:Mi serĉis
Feliĉe.

robbkvasnak:kaj trovis ke en Nederlando la defino de stupro ne inkluzivas viro-al-viro stupron.
Vi ne serĉis bone. Seksatenco en la nederlanda leĝo estas seksneŭtrala, do ankaŭ viroj povas esti viktimo en tiu krimo. Kaj mi ne vidas rilaton kun la temo.

Обратно нагоре