Vai all’indice

..tion, kion...

di Simon Pure, 23 dicembre 2012

Messaggi: 6

Lingua: Esperanto

Simon Pure (Mostra il profilo) 23 dicembre 2012 10:26:47

Mi ne certas kiel uzi 'tion, kion' en frazoj. Ĉu la sekva frazo estas ĝusta?

Vi ne povas abdiki vian respondecon. Vi devas fari tion, kion estas ĝusta kaj morala.

黄鸡蛋 (Mostra il profilo) 23 dicembre 2012 10:32:03

"Vi devas fari tion, kio estas ĝusta kaj morala", anstataŭe, estas ĝusta esprimo. La kazon de "kio" decidas ĝia rolo en la subfrazo.

Parenteze mi pensas ke via uzado de "abdiki" ne ĝustas.

Timtim (Mostra il profilo) 23 dicembre 2012 20:58:56

Simon Pure:Mi ne certas kiel uzi 'tion, kion' en frazoj
Kiam uzi "tion" ne estu problemiga, do mi imagas, ke via demando celas kiam uzi "tion, kion" kaj kiam "tion, kio".

Kian k-vorton uzi dependas de la rolo kiun ĝi ludas en la frazeto.

- Mi vidis tion, kio okazis = Mi vidis tion. Ĝi okazis.

- Mi audis tion, kion ŝi diris = Mi aŭdis tion. Ŝi diris ĝin. Ne eblas "tion, kio ŝi diris" ĉar ĉar jam "ŝi" estas la subjekto.

antoniomoya (Mostra il profilo) 23 dicembre 2012 21:52:42

Simon Pure:Mi ne certas kiel uzi 'tion, kion' en frazoj. Ĉu la sekva frazo estas ĝusta?

Vi ne povas abdiki vian respondecon. Vi devas fari tion, kion estas ĝusta kaj morala.
Mi dirus: "Vi ne povas eviti vian respondecon. Vi devas fari tion kio estas ĝusta kaj morala".

Amike.

Simon Pure (Mostra il profilo) 28 dicembre 2012 18:26:21

黄鸡蛋:
Parenteze mi pensas ke via uzado de "abdiki" ne ĝustas.
Kial? En la Angla mi uzas abdiki kiel ĉi tio ekzemplo.

Ondo (Mostra il profilo) 28 dicembre 2012 19:49:11

Simon Pure:
黄鸡蛋:
Parenteze mi pensas ke via uzado de "abdiki" ne ĝustas.
Kial? En la Angla mi uzas abdiki kiel ĉi tio ekzemplo.
Vi certe ne uzas la voton "abdiki" en la Angla lingvo. Vi eble diras "abdicate", sed tio estas alia vorto kaj la lingvo estas alia ol Esperanto. "Abdiki" estas difinita por Esperanto, kaj ĝi ne simple havas ĉiujn signifojn, kiujn havas iom similaj vortoj en aliaj lingvoj.

Vi skribis: Vi ne povas abdiki vian respondecon. Verŝajne vi volis diri ion similan al: Vi ne povas malakcepti (aŭ forpuŝirifuziforrifuzi) vian respondecon.

Oni povas abdiki altan rangon, postenon aŭ oficon. Tio estas tre formala ago.

Torna all’inizio