目次へ

Bonvole klarigu la signifon de la vorto "ŝatus".

Blanka Meduzo,2013年1月10日の

メッセージ: 6

言語: Esperanto

Blanka Meduzo (プロフィールを表示) 2013年1月10日 9:27:20

Antaŭ dankon.

Bv. klarigu la signifon de "ŝatus".

Ekz. "Mi ŝatus iri tien." estas, ĉu
"Mi volas iri tien, sed ankoraŭ ne iris."
"Mi volas iri tien, sed mi ne povas iri."
aŭ alie...?

Tjeri (プロフィールを表示) 2013年1月10日 10:06:10

Ambaŭ... mi volas iri tien, mi ankoraŭ ne iris, eble ĉar mi ne povas.
Mi ŝatus reiri Japanion...

novatago (プロフィールを表示) 2013年1月11日 9:03:01

Tiu estas maniero esprimi deziron fari ion. Verdire, mi pensas ke en esperanto pli bone estus diri "mi deziras", ĉar via demando videbligas ke neeŭropanoj ne tuj komprenas tiun esprimon. Sed eble (verŝajne) tiu esprimo jam estas akceptata pro esti tre uzata. Mi supozas ke ĝi estas la sama kazo al -us ĉe povi, devi kaj voli: legu pri tio en PMEG.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2013年1月12日 22:05:21

Laŭ mia opinio, temas pri ĝentileca formo devenanta de la eŭropaj lingvoj. Diri "mi volas" ne estas ĝentila, ĉar tio ekvivalentas al trakti la alian personon kiel servisto. Diri "mi deziras" estas iomete la sama, ĉar esprimante deziron, oni povas ĝeni la alian personon, se li emas plezurigi nin.

"mi dezirus" subkomprenas neprecizajn kondiĉojn "se tio ne ĝenus vin, se tio eblus, se tio ne kostus tro multe, se vi povus helpi min, ktp...". Tiel la aŭskultanto sentas sin libera plenigi aŭ ne nian deziron.

novatago (プロフィールを表示) 2013年1月13日 11:54:01

Altebrilas:Laŭ mia opinio, temas pri ĝentileca formo devenanta de la eŭropaj lingvoj. Diri "mi volas" ne estas ĝentila, ĉar tio ekvivalentas al trakti la alian personon kiel servisto. Diri "mi deziras" estas iomete la sama, ĉar esprimante deziron, oni povas ĝeni la alian personon, se li emas plezurigi nin.
Esprimi deziron, ne similas al ordoni, nek estas kialo por porti tian eŭropan ideon al Esperanto. Aliflanke, en Esperanto ekzistas la esprimon "mi petas", kiu laŭ mi aspektas tre malĝentila, sed ĝi estas uzata kiel ĝentilaĵo.

Sendube, tia maniero uzi us-finaĵo estas delonge akceptata kaj mi ne diras "ne uzu ĝin", mi simple opinias ke eble estis eraro ekuzi ĝin.

Ĝis, Novatago.

zan (プロフィールを表示) 2013年1月17日 12:51:00

Ankaŭ en la japana lingvo oni povas esprimi sian deziron ne per rekta peto. "Faru tion" ne estas deca. Oni diras, "Ĉu mi povas peti vin tion fari?"(japane)

Anstataŭ "Donu al mi monon" oni povas diri "Mi deziras monon". Tio estas ankoraŭ maldeca, kvazaŭ oni postulas ĝin al alparolato. Tial oni trovas aliajn dirmanierojn. "Ĉu vi ne havas monon?"," Mi ne havas monon." ktp.. Esperanto havas US-formon, kiu signifas nerealaĵon. "Se mi havus monon!" La japana lingvo ne havas US-formon sed povas japane esprimi US-signifon. Sed en la japana lingvo tia US-eca postulo eble iam pli pikas alparolaton ol rekta sincera peto.

Esperanto estas lingvo inter sinceraj amikaj homoj. ridulo.gif Do, oni ne hezitu uzi "Mi deziras" "Mi petas", ĉu ne?

先頭にもどる