Bonvole klarigu la signifon de la vorto "ŝatus".
od Blanka Meduzo, 10 stycznia 2013
Wpisy: 6
Język: Esperanto
Blanka Meduzo (Pokaż profil) 10 stycznia 2013, 09:27:20
Bv. klarigu la signifon de "ŝatus".
Ekz. "Mi ŝatus iri tien." estas, ĉu
"Mi volas iri tien, sed ankoraŭ ne iris."
"Mi volas iri tien, sed mi ne povas iri."
aŭ alie...?
Tjeri (Pokaż profil) 10 stycznia 2013, 10:06:10
Mi ŝatus reiri Japanion...
novatago (Pokaż profil) 11 stycznia 2013, 09:03:01
Ĝis, Novatago.
Altebrilas (Pokaż profil) 12 stycznia 2013, 22:05:21
"mi dezirus" subkomprenas neprecizajn kondiĉojn "se tio ne ĝenus vin, se tio eblus, se tio ne kostus tro multe, se vi povus helpi min, ktp...". Tiel la aŭskultanto sentas sin libera plenigi aŭ ne nian deziron.
novatago (Pokaż profil) 13 stycznia 2013, 11:54:01
Altebrilas:Laŭ mia opinio, temas pri ĝentileca formo devenanta de la eŭropaj lingvoj. Diri "mi volas" ne estas ĝentila, ĉar tio ekvivalentas al trakti la alian personon kiel servisto. Diri "mi deziras" estas iomete la sama, ĉar esprimante deziron, oni povas ĝeni la alian personon, se li emas plezurigi nin.Esprimi deziron, ne similas al ordoni, nek estas kialo por porti tian eŭropan ideon al Esperanto. Aliflanke, en Esperanto ekzistas la esprimon "mi petas", kiu laŭ mi aspektas tre malĝentila, sed ĝi estas uzata kiel ĝentilaĵo.
Sendube, tia maniero uzi us-finaĵo estas delonge akceptata kaj mi ne diras "ne uzu ĝin", mi simple opinias ke eble estis eraro ekuzi ĝin.
Ĝis, Novatago.
zan (Pokaż profil) 17 stycznia 2013, 12:51:00
Anstataŭ "Donu al mi monon" oni povas diri "Mi deziras monon". Tio estas ankoraŭ maldeca, kvazaŭ oni postulas ĝin al alparolato. Tial oni trovas aliajn dirmanierojn. "Ĉu vi ne havas monon?"," Mi ne havas monon." ktp.. Esperanto havas US-formon, kiu signifas nerealaĵon. "Se mi havus monon!" La japana lingvo ne havas US-formon sed povas japane esprimi US-signifon. Sed en la japana lingvo tia US-eca postulo eble iam pli pikas alparolaton ol rekta sincera peto.
Esperanto estas lingvo inter sinceraj amikaj homoj. Do, oni ne hezitu uzi "Mi deziras" "Mi petas", ĉu ne?