Přejít k obsahu

Ĉu tiu malbona?

od uživatele Dominiczka ze dne 13. ledna 2013

Příspěvky: 18

Jazyk: Esperanto

myris (Ukázat profil) 13. ledna 2013 22:11:56

En Francujo, ni diras saoul comme un Polonais,, ebria kiel Polo. Sed fakte, tio estas gratulaĵo. Antaŭ iu batalo, la militistoj de Napoleono drinkis dum la tuta nokto kaj, la sekvantan tagon, ili ne estis kapablaj bone batali. Ĉiuj krom la polaj soldatoj. Do, Napoleono kolere diris: Se vi volas ebriiĝi, ebriiĝu kiel Poloj.

Mi volas ankaŭ rimarkigi, ke ,familiare, unu botelo da vino estas chopine, (ŝopin).Ĉu F.Chopin tiom drinkis?

Tempodivalse (Ukázat profil) 13. ledna 2013 22:55:27

preskaŭ ĉiuj homoj pensis pri Pollando, ke Pollando estas lando de ŝtelistoj kaj drinkuloj.
Neniam indas fidi je stereotipoj. Ĉi tie (en Usono) oni nemalofte diras la samon pri Rusujo. Mi, estante duone ruso, povas senhezite atesti ke eĉ superflua analizo de rusa kulturo malverigus tiun biason tuje. Ĉi tiu mondrigardo estas senracia.

Mi identigas kaj estimas homojn ne laŭ ilia nacia deveno, sed laŭ iliaj agadoj kiel individuoj. Oni sian naciecon ne povas ŝanĝi; sed oni havas ĉiun kapablecon regi sian propran karakteron.

scorpjke (Ukázat profil) 18. ledna 2013 14:41:31

Tempodivalse:Ĉi tie (en Usono) oni nemalofte diras la samon pri Rusujo.
Kaj oni ĝuste diras! Nu, fakte mi ne povas kompari tiun situacion kun aliaj landoj krom Japanio ridego.gif Kion mi scias estas ke kiuj drinkas multe estas anoj de malgrandaj urboj, ĉar ili simple ne havas ion ajn krom tio por fari.

ratkaptisto (Ukázat profil) 18. ledna 2013 18:02:51

En ciuj landoj ekzistas bonaj kaj malbonaj homoj. Dum miaj vojaĝoj al kaj en Pollando mi neniam rimarkis ŝtelistojn aŭ drinkulojn. Mi tie nur renkontis afablajn kaj agrablajn homojn.

robbkvasnak (Ukázat profil) 18. ledna 2013 19:04:58

Mi vizitis Pollandon. La homoj estis tre gastamaj kun mi. Sed mi scias ke estas ankaŭ lando de ega homofobio. Pro tio, mi ne planas en proksima futuro reviziton tien. Mi atendos ke la ĝenerala sinteno al mia edzo kaj mi estos pli tolerema.

cellus (Ukázat profil) 19. ledna 2013 9:50:46

Unuflanke Pollando estas kaj tre moderna kaj samtempe tre konservema. Amuza diferenco inter sintenoj mi observis, kiam mi ekskursis nudpiede en Pollando. Germanaj turistoj rigardis miajn nudajn piedojn kaj diris "sane" (gesund) kaj polaj turistoj rigardis kaj ridis "Kia stultulo!"

Samtempe ke mi konas polojn kiuj bonege estras alilandajn lingvojn, eĉ mian gepatran svedan preskaŭ je perfekteco, mi ankaŭ trovis preskaŭ tute neekzista scipovo de alilandaj lingvoj en turismaj informejoj. Tial, se vi vojaĝas al Pollando estas bona konsilo lerni kelkajn gravajn polajn vortojn kaj kontakti esperantistojn aŭ aliajn kiuj scias via(j)n lingvo(j)n.

La maltoleremo al samseksuloj estas iom paradoksa, ĉar kiam mi loĝis en Pollando dum la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, inter studentoj kiujn mi konis, estis multe da parolado pri tio ke tiu aŭ alia artisto estas samseksulo. Samtempe la Fierecfestoj (Pride Festivals) havis problemojn en pollando, sed samtempe vi havas malkaŝan transulon en la pola parlamento, tre kuraĝa homoj kiu devis elteni ridindigon de siaj samparlamentanoj. Pollando progresas, sed estas malfacila lukto.

Ŝajnas al mi ke poloj drinkas iomete pli ol svedoj, sed povas esti ke la polaj drinkuloj estas pli malhelpataj ol svedaj drinkuloj. Ekzemple mi neniam vidis sur ekskursa vojo iu tute ebrian, kuŝantan homon en Svedio, sed mi vidis tion en Pollando. Se tiuj momentaj observoj estas signifoplenaj, mi ne kuraĝas diri.

Surprize multa estas simila en Svedio kaj Pollando.

Dominiczka (Ukázat profil) 19. ledna 2013 11:36:26

Mi neniam vidis kuŝantaj sur strato homoj en Pollando, sed eble tiel estas. Sed, vi vidu - mi ne drinkas kaj mi ne ŝtelas, kaj ĉiuj homoj kiujn mi konas en Pollando ankaŭ ne faras tion. Poloj petas Dion ke tiu imago de Pollando baldaŭ finiĝu.

cellus (Ukázat profil) 20. ledna 2013 10:10:08

Dependas multe de kie oni rigardas kaj estas. Se ne alimaniere tio indikas kiel riskaj personaj spertoj povas esti. El ĉiuj grupoj da enmigrantoj el iu lando oni povas observi kelkajn krimulojn. Mi renkontis persone kelkajn hungarojn kaj unu polon kiu trafis en malliberejon en Svedio. Mi vidis iun informon laŭ kiu unu mil svedoj sidus en polaj malliberejoj. Mi ne povas garantii la korektecon de tiu informo, tamen.

Tiuj poloj, kiujn mi konas en Svedio, bone adaptiĝis al la lando.

Zpět na začátek