Ĉu tiu malbona?
av Dominiczka, 13 januari 2013
Meddelanden: 18
Språk: Esperanto
myris (Visa profilen) 13 januari 2013 22:11:56
Mi volas ankaŭ rimarkigi, ke ,familiare, unu botelo da vino estas chopine, (ŝopin).Ĉu F.Chopin tiom drinkis?
Tempodivalse (Visa profilen) 13 januari 2013 22:55:27
preskaŭ ĉiuj homoj pensis pri Pollando, ke Pollando estas lando de ŝtelistoj kaj drinkuloj.Neniam indas fidi je stereotipoj. Ĉi tie (en Usono) oni nemalofte diras la samon pri Rusujo. Mi, estante duone ruso, povas senhezite atesti ke eĉ superflua analizo de rusa kulturo malverigus tiun biason tuje. Ĉi tiu mondrigardo estas senracia.
Mi identigas kaj estimas homojn ne laŭ ilia nacia deveno, sed laŭ iliaj agadoj kiel individuoj. Oni sian naciecon ne povas ŝanĝi; sed oni havas ĉiun kapablecon regi sian propran karakteron.
scorpjke (Visa profilen) 18 januari 2013 14:41:31
Tempodivalse:Ĉi tie (en Usono) oni nemalofte diras la samon pri Rusujo.Kaj oni ĝuste diras! Nu, fakte mi ne povas kompari tiun situacion kun aliaj landoj krom Japanio Kion mi scias estas ke kiuj drinkas multe estas anoj de malgrandaj urboj, ĉar ili simple ne havas ion ajn krom tio por fari.
ratkaptisto (Visa profilen) 18 januari 2013 18:02:51
robbkvasnak (Visa profilen) 18 januari 2013 19:04:58
cellus (Visa profilen) 19 januari 2013 09:50:46
Samtempe ke mi konas polojn kiuj bonege estras alilandajn lingvojn, eĉ mian gepatran svedan preskaŭ je perfekteco, mi ankaŭ trovis preskaŭ tute neekzista scipovo de alilandaj lingvoj en turismaj informejoj. Tial, se vi vojaĝas al Pollando estas bona konsilo lerni kelkajn gravajn polajn vortojn kaj kontakti esperantistojn aŭ aliajn kiuj scias via(j)n lingvo(j)n.
La maltoleremo al samseksuloj estas iom paradoksa, ĉar kiam mi loĝis en Pollando dum la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, inter studentoj kiujn mi konis, estis multe da parolado pri tio ke tiu aŭ alia artisto estas samseksulo. Samtempe la Fierecfestoj (Pride Festivals) havis problemojn en pollando, sed samtempe vi havas malkaŝan transulon en la pola parlamento, tre kuraĝa homoj kiu devis elteni ridindigon de siaj samparlamentanoj. Pollando progresas, sed estas malfacila lukto.
Ŝajnas al mi ke poloj drinkas iomete pli ol svedoj, sed povas esti ke la polaj drinkuloj estas pli malhelpataj ol svedaj drinkuloj. Ekzemple mi neniam vidis sur ekskursa vojo iu tute ebrian, kuŝantan homon en Svedio, sed mi vidis tion en Pollando. Se tiuj momentaj observoj estas signifoplenaj, mi ne kuraĝas diri.
Surprize multa estas simila en Svedio kaj Pollando.
Dominiczka (Visa profilen) 19 januari 2013 11:36:26
cellus (Visa profilen) 20 januari 2013 10:10:08
Tiuj poloj, kiujn mi konas en Svedio, bone adaptiĝis al la lando.