Sadržaj

Kiu impostas konvinkojn ?

od AlexN, 14. siječnja 2013.

Poruke: 68

Jezik: Esperanto

AlexN (Prikaz profila) 14. siječnja 2013. 10:14:38

Ĉu iu rajtas imposti aliajn homojn depende de iliajn konvinkojn, religiojn, pensojn ?
Mi konas tri ekzemplojn:
1. Islamanoj impostas ĉiujn, kiu kredas en la sama dio sed aliamaniere.
2. Germanaj nazioj impostis judajn.
3. Karaj esperantistoj impostas homojn, kiu manĝas viandon.
Rigardu http://ses.ikso.net/Kotizoj
Ni enkondukas t.n. „kruel-imposton“ - por manĝi viandon dum SES.

Bone farita. Mi ne partoprenos.

novatago (Prikaz profila) 14. siječnja 2013. 11:00:54

AlexN:Ĉu iu rajtas imposti aliajn homojn depende de iliajn konvinkojn, religiojn, pensojn ?
3. Karaj esperantistoj impostas homojn, kiu manĝas viandon.
Rigardu http://ses.ikso.net/Kotizoj
Ni enkondukas t.n. „kruel-imposton“ - por manĝi viandon dum SES.

Bone farita. Mi ne partoprenos.
Mi unue pensis ke vi malbone komprenis ion sed poste mi legis la retpaĝon kaj vidis, ke vi pravas. Ne estas granda sumo, tamen, eĉ se vegetaranoj opinias ke manĝi viandon estas malmorale, ili ne rajtas trudi imposton en nevegetarana aranĝo; krom se ek, SES ne temas pri Esperanto, sed pri moralaj manĝoaferoj.

Mi grantulas vin pro via decido pri ne partopreni.
Ĝis, Novatago.

novatago (Prikaz profila) 14. siječnja 2013. 11:16:31

Mi aldonas ke se tiu imposto ne iĝas laŭvola donaco, mi ne helpos traduki hispanen aferojn pri SES. Mi ja scias ke mia decido ne estos problemo ĉar verŝajne aliulo tradukos tion, sed mi bezonas esprimi mian malkontenton.

Ĝis, Novatago.

Demian (Prikaz profila) 14. siječnja 2013. 11:30:50

AlexN:1. Islamanoj impostas ĉiujn, kiu kredas en la sama dio sed aliamaniere.
Difinu "islamanoj"-n en via aserto. Indonezio (> 200 milionoj) kaj Barato (>180 milionoj) estas la du la plej grandaj "islamaj" landoj. Mi ne vidas ian batalon de "islamanoj" kontraŭ ne-"islamanoj." Islamaro estas tre diversa grupo. Estas stulte imposti al ili unusola filozofio, mondvidpunkto, pensmaniero ktp.

AlexN:3. Karaj esperantistoj impostas homojn, kiu manĝas viandon.
Difinu "esperantistoj"-n en via aserto. Sama argumento aplikas tie ĉi. Esperantistaro estas tre diversa grupo. Estas stulte imposti al ili unusola filozofio, mondvidpunkto, pensmaniero ktp.

Nu, via demando: Kiu impostas konvinkojn ?

La respondo estas, ni ĉiuj. Kelkaj impostas milde (kompanioj). Aliaj homoj impostas forte (registaroj).

novatago (Prikaz profila) 14. siječnja 2013. 11:40:11

Demian:Difinu "esperantistoj"-n en via aserto. Sama argumento aplikas tie ĉi. Esperantistaro estas tre diversa grupo. Estas stulte imposti al ili unusola filozofio, mondvidpunkto, pensmaniero ktp.
Via argumento estas prava sed ankaŭ videblas ke la afero ne estas tiu. AlexN, verŝajne pro malkontento, ne esprimis sin tiel, bone kiel eblas deziri ĉar evidentas ke ne ĉiu esperanto-parolanto estas vegetarano kaj mi esperas ke ne ĉiu vegetarano sentu sin kun rajto por puni laŭvole al nevegetarano pro manĝi viandon.

La afero estas ke se iu volas fari retejon kaj libron pri vegetaraj kuiraferoj, tiu ĝentile petu monon, ne sentu sin kun rajto por postuli monon al tiuj, kiuj laŭ vegetaranoj, estas malmoralaj.

Ĝis, Novatago.

Tjeri (Prikaz profila) 14. siječnja 2013. 11:43:53

Mi ne komprenas la problemon.
Manĝi viandon estas multekoste. Ankaŭ en mia laboreja restoracio oni pagas malpli, kiam oni petas senviandan manĝon. Tio neniel rilatas al konvikoj, vi nur pagas tion, kion vi manĝas. Mi ne estas vegetarano, sed mi ofte petas senviandan manĝon.
Same povus esti prezo kun kaj sen trinkaĵo.

novatago (Prikaz profila) 14. siječnja 2013. 11:50:32

Tjeri:Mi ne komprenas la problemon.
Manĝi viandon estas multekoste. Ankaŭ en mia laboreja restoracio oni pagas malpli, kiam oni petas senviandan manĝon. Tio neniel rilatas al konvikoj, vi nur pagas tion, kion vi manĝas. Mi ne estas vegetarano, sed mi ofte petas senviandan manĝon.
Same povus esti prezo kun kaj sen trinkaĵo.
Jen la problemo, laŭ informo de la retpaĝo de SESaj Kotizoj por la jaro 2013:
Ni enkondukas t.n. „kruel-imposton“ - por manĝi viandon dum SES oni krompagas 1 EUR/tage – sume 8 EUR por la tuta aranĝo. Tiu kolektita mono estos uzita por: eldono de kuirlibro kun veganaj kaj vegetaraj receptoj en Esperanto, kreo de la retejo kun veganaj kaj vegetaraj receptoj, donaco por TEVA (http://ivu.org/teva/), donaco por besto-protekta organizo en Slovakio (Sloboda zvierat). (Pri detala divido de la mono ni informos dum SES kaj en ĝia retejo) Koran dankon pro via komprenemo. Certe ni ĝojos, se vi elektos malpli kostan varianton, sen superflua kaŭzado de besto-mortigado.
Do, la problemo, ne estas la prezo de la viando. Mi unue pensis ke la problemo estis tiu, sed ne. La problemo estas ke oni opinias ke viandomaĝantoj devas pagi vegatarajn eldonaĵojn, kaj ankaŭ devas donaci al iuj organizoj.

Ĝis, Novatago.

Tjeri (Prikaz profila) 14. siječnja 2013. 11:59:03

Vi pravas, mi estis nur leginta la prezliston.
Ili estas profunde stultaj aŭ trovis ruzan rimedon por haltigi la kreskadon de partoprenantoj al SES.

codesito (Prikaz profila) 14. siječnja 2013. 12:07:47

Ankaŭ ni povas aliĝi al la sekreta asocio de ne-vegetaranaj esperantistoj kaj vivi kiel stranguloj ene de la eo movado, kaŝante nian viandmanĝemon al la aliaj pro timo.

AlexN (Prikaz profila) 14. siječnja 2013. 12:26:19

novatago:
Do, la problemo, ne estas la prezo de la viando.
Jes, ĝuste. Se la prezo de viando estos pli granda ol la vegetarana manĝaĵo, mi pagus. La problemo estas ke ili decidas al kiu organizo mia mono devas iri.

Natrag na vrh