Kiu impostas konvinkojn ?
від AlexN, 14 січня 2013 р.
Повідомлення: 68
Мова: Esperanto
AlexN (Переглянути профіль) 14 січня 2013 р. 10:14:38
Mi konas tri ekzemplojn:
1. Islamanoj impostas ĉiujn, kiu kredas en la sama dio sed aliamaniere.
2. Germanaj nazioj impostis judajn.
3. Karaj esperantistoj impostas homojn, kiu manĝas viandon.
Rigardu http://ses.ikso.net/Kotizoj
Ni enkondukas t.n. „kruel-imposton“ - por manĝi viandon dum SES.
Bone farita. Mi ne partoprenos.
novatago (Переглянути профіль) 14 січня 2013 р. 11:00:54
AlexN:Ĉu iu rajtas imposti aliajn homojn depende de iliajn konvinkojn, religiojn, pensojn ?Mi unue pensis ke vi malbone komprenis ion sed poste mi legis la retpaĝon kaj vidis, ke vi pravas. Ne estas granda sumo, tamen, eĉ se vegetaranoj opinias ke manĝi viandon estas malmorale, ili ne rajtas trudi imposton en nevegetarana aranĝo; krom se ek, SES ne temas pri Esperanto, sed pri moralaj manĝoaferoj.
3. Karaj esperantistoj impostas homojn, kiu manĝas viandon.
Rigardu http://ses.ikso.net/Kotizoj
Ni enkondukas t.n. „kruel-imposton“ - por manĝi viandon dum SES.
Bone farita. Mi ne partoprenos.
Mi grantulas vin pro via decido pri ne partopreni.
Ĝis, Novatago.
novatago (Переглянути профіль) 14 січня 2013 р. 11:16:31
Ĝis, Novatago.
Demian (Переглянути профіль) 14 січня 2013 р. 11:30:50
AlexN:1. Islamanoj impostas ĉiujn, kiu kredas en la sama dio sed aliamaniere.Difinu "islamanoj"-n en via aserto. Indonezio (> 200 milionoj) kaj Barato (>180 milionoj) estas la du la plej grandaj "islamaj" landoj. Mi ne vidas ian batalon de "islamanoj" kontraŭ ne-"islamanoj." Islamaro estas tre diversa grupo. Estas stulte imposti al ili unusola filozofio, mondvidpunkto, pensmaniero ktp.
AlexN:3. Karaj esperantistoj impostas homojn, kiu manĝas viandon.Difinu "esperantistoj"-n en via aserto. Sama argumento aplikas tie ĉi. Esperantistaro estas tre diversa grupo. Estas stulte imposti al ili unusola filozofio, mondvidpunkto, pensmaniero ktp.
Nu, via demando: Kiu impostas konvinkojn ?
La respondo estas, ni ĉiuj. Kelkaj impostas milde (kompanioj). Aliaj homoj impostas forte (registaroj).
novatago (Переглянути профіль) 14 січня 2013 р. 11:40:11
Demian:Difinu "esperantistoj"-n en via aserto. Sama argumento aplikas tie ĉi. Esperantistaro estas tre diversa grupo. Estas stulte imposti al ili unusola filozofio, mondvidpunkto, pensmaniero ktp.Via argumento estas prava sed ankaŭ videblas ke la afero ne estas tiu. AlexN, verŝajne pro malkontento, ne esprimis sin tiel, bone kiel eblas deziri ĉar evidentas ke ne ĉiu esperanto-parolanto estas vegetarano kaj mi esperas ke ne ĉiu vegetarano sentu sin kun rajto por puni laŭvole al nevegetarano pro manĝi viandon.
La afero estas ke se iu volas fari retejon kaj libron pri vegetaraj kuiraferoj, tiu ĝentile petu monon, ne sentu sin kun rajto por postuli monon al tiuj, kiuj laŭ vegetaranoj, estas malmoralaj.
Ĝis, Novatago.
Tjeri (Переглянути профіль) 14 січня 2013 р. 11:43:53
Manĝi viandon estas multekoste. Ankaŭ en mia laboreja restoracio oni pagas malpli, kiam oni petas senviandan manĝon. Tio neniel rilatas al konvikoj, vi nur pagas tion, kion vi manĝas. Mi ne estas vegetarano, sed mi ofte petas senviandan manĝon.
Same povus esti prezo kun kaj sen trinkaĵo.
novatago (Переглянути профіль) 14 січня 2013 р. 11:50:32
Tjeri:Mi ne komprenas la problemon.Jen la problemo, laŭ informo de la retpaĝo de SESaj Kotizoj por la jaro 2013:
Manĝi viandon estas multekoste. Ankaŭ en mia laboreja restoracio oni pagas malpli, kiam oni petas senviandan manĝon. Tio neniel rilatas al konvikoj, vi nur pagas tion, kion vi manĝas. Mi ne estas vegetarano, sed mi ofte petas senviandan manĝon.
Same povus esti prezo kun kaj sen trinkaĵo.
Ni enkondukas t.n. „kruel-imposton“ - por manĝi viandon dum SES oni krompagas 1 EUR/tage – sume 8 EUR por la tuta aranĝo. Tiu kolektita mono estos uzita por: eldono de kuirlibro kun veganaj kaj vegetaraj receptoj en Esperanto, kreo de la retejo kun veganaj kaj vegetaraj receptoj, donaco por TEVA (http://ivu.org/teva/), donaco por besto-protekta organizo en Slovakio (Sloboda zvierat). (Pri detala divido de la mono ni informos dum SES kaj en ĝia retejo) Koran dankon pro via komprenemo. Certe ni ĝojos, se vi elektos malpli kostan varianton, sen superflua kaŭzado de besto-mortigado.Do, la problemo, ne estas la prezo de la viando. Mi unue pensis ke la problemo estis tiu, sed ne. La problemo estas ke oni opinias ke viandomaĝantoj devas pagi vegatarajn eldonaĵojn, kaj ankaŭ devas donaci al iuj organizoj.
Ĝis, Novatago.
Tjeri (Переглянути профіль) 14 січня 2013 р. 11:59:03
Ili estas profunde stultaj aŭ trovis ruzan rimedon por haltigi la kreskadon de partoprenantoj al SES.
codesito (Переглянути профіль) 14 січня 2013 р. 12:07:47
AlexN (Переглянути профіль) 14 січня 2013 р. 12:26:19
novatago:Jes, ĝuste. Se la prezo de viando estos pli granda ol la vegetarana manĝaĵo, mi pagus. La problemo estas ke ili decidas al kiu organizo mia mono devas iri.
Do, la problemo, ne estas la prezo de la viando.