შინაარსის ნახვა

Ĉu vindozo, OS-X'o aŭ linukso - aŭ eble eĉ io alia?

lobo_xx-ისა და 17 იანვარი, 2013-ის მიერ

შეტყობინებები: 48

ენა: Esperanto

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 19 იანვარი, 2013 13:10:17

spreecamper:Se oni volas uzi Ubuntu 'LTS'-versio. Ekzemple 12.04 LTS. Nur ĝisdatigo(Upgrade) inter Ubuntu 'LTS' versioj funkcias. Ubuntu 9 ne estas LTS-versio. UgradeNotes
Vi sendube pravas, sed kiel tio helpus? Ĉu mi restintu ĉe 9 ĉar ne eblus ĝisdatigi?

Fakte la ĝisdatigo fine ja sukcesis, sed je perdo de bona subteno de la grafika karto, kaj iom da timado ke nenio plu ankoraŭ funkcios. Tio lasta feliĉe ne okazis, sed mi ja simple nun vivos kun malpli bona subteno de tiu karto, ĉar mi ĉiuokaze apenaŭ iam konektos ekranon. Sed ĝeno estas, kaj tiaj ĉi aferoj okazas ofte kiam oni volas uzi linukson.

lagtendisto (მომხმარებლის პროფილი) 19 იანვარი, 2013 14:26:49

mihxil:
spreecamper:Se oni volas uzi Ubuntu 'LTS'-versio. Ekzemple 12.04 LTS. Nur ĝisdatigo(Upgrade) inter Ubuntu 'LTS' versioj funkcias. Ubuntu 9 ne estas LTS-versio. UgradeNotes
Vi sendube pravas, sed kiel tio helpus? Ĉu mi restintu ĉe 9 ĉar ne eblus ĝisdatigi?
Pardonu min. Mi nur uzas Ubuntu LTS-versiojn. Se vi volus enmeti vian komputilon en 'LTS'-vivciklo. Tiam tio bezonas tuta freŝa agordaĵo (set-up) kun Ubuntu 12.04 LTS. Tio lasus malaperigi malnovan agordaĵo de Ubuntu agordaĵo. Sed bonvolu informigos en Ubuntu forumo antaŭe ol vi farus tion. vivcikloj de Ubuntu versioj

mihxil:Sed ĝeno estas, kaj tiaj ĉi aferoj okazas ofte kiam oni volas uzi linukson.
Sed Canonical Ubuntu tre aktivas en tio kampo. Kontraŭe al Vindozo, en Linukso nenio de aparata pelilo (device driver) malaperos en futuro.

lobo_xx (მომხმარებლის პროფილი) 19 იანვარი, 2013 16:44:54

Miĥil,

ankaǔ mi spertis, ke kelkfoje malaktualaj komponantoj ne plu estas subtenitaj, precipe se temas pri video-kartoj. Tamen, la situacio tiurilate jam tre pliboniĝis kaj Ubuntu certe estas unu el la plej bonaj distribuoj. Kiam mi jam menciis antaǔe, la ludproduktantoj nun pli kaj pli malkovras Linukson kiel bonan alternativon, kaj pro tio la platformo estiĝos pli interesa por la produktantoj de video-kartoj por ke ili verku pli bonajn pelilojn.

Salutante

lobo

cellus (მომხმარებლის პროფილი) 20 იანვარი, 2013 10:00:17

ĉu tio signifas ke vi povas uzi la Mac-operaciumon por ordinara vindozo-maŝino?

Mi volonte uzus Linukson, sed mi estas tro mallerta pri komputiloj.

lagtendisto (მომხმარებლის პროფილი) 20 იანვარი, 2013 10:22:43

cellus:ĉu tio signifas ke vi povas uzi la Mac-operaciumon por ordinara vindozo-maŝino?
Estas eble, sed kontraŭ EULA-leĝo de Apple.

lobo_xx (მომხმარებლის პროფილი) 20 იანვარი, 2013 14:40:26

cellus:Mi volonte uzus Linukson, sed mi estas tro mallerta pri komputiloj.
Saluton Cellus,

kiel multaj uloj kiuj estas interesitaj pri Linukso, vi povus provi ekz. Ubuntu'on sur via computilo per uzi viv-kd-ilo (Live-CD). La jena de Ubuntu ankaǔ povas esti lanĉita je vindozo. Tiel vi povas vidi, ĉu ĉio funkcius antaǔ ol instali ĝin.

Cetere vi povus instali ĝin tiamaniere, ke post ŝalti la komputilon, vi povas selekti, ĉu Vindozo aǔ Linukso estu uzita. Tiel oni ne perdus la eblecon ĉiam reveni al Vindozo.

Mi rekomendas Ubuntu'on (eble ankaǔ Mint'on) ĉar el ĉiuj distribuoj ĝi bezonas la malplej computilspertojn.

Amike

lobo

swalf (მომხმარებლის პროფილი) 20 იანვარი, 2013 20:18:40

Mi uzas ĉefe Debian'on ĉe la surtabla komputilo kaj la tekokomputilo. Sur la netbook'o anstataŭ mi preferas uzi pli malpezan distribuon, Slitaz'o.
Arch-Linux'o belegas sed estas ete malstabila kaj postulas kontinuajn prizorgaĵojn.

lobo_xx (მომხმარებლის პროფილი) 23 იანვარი, 2013 14:38:20

Saluton,

Erinja de la lernu!-estraro ĵus donis la jenan informon pri la uzantstatistiko de ĉi tiu paĝaro:

erinja:
74.5% el niaj uzantoj uzas Vindozon. 8.6% el niaj uzantoj uzas Makintoŝon. 7.5% uzas Linukson, 4.5% uzas iOS (do ili uzas iPhone aŭ iPad, ekzemple) kaj 3.7% uzas Android. Ĉiuj aliaj sistemoj reprezentas malpli ol 1% el uzantoj, aŭ ne indikas sistemon.
Por komparado la statistiko el vikipedio (vidu tie):

Vindozo 69,23 % / OS-X 8,5 % / Linukso 1,64 % / iOS 9,47 % / Androido 4,8 % / resto aliaj sistemoj

Kiel jam antaǔe supozita, fakte Linukso havas pli grandan parton el la lernu!-uzantoj komparite kun la vikipedio-uzantoj (kiuj mi iomete taksus kiel averaĝa uzantaro).

Amike

lobo

Vilius (მომხმარებლის პროფილი) 23 იანვარი, 2013 15:32:28

lobo_xx:Vindozo 69,23 % / OS-X 8,5 % / Linukso 1,64 % / iOS 9,47 % / Androido 4,8 % / resto aliaj sistemoj
Tiu fakto estas iom disputebla, tamen Androido fakte estas speco de Linukso, do oni pli akurate diru, ke Likunso havas 1.64% + 4.8% da uzantoj, el kiuj 4.8% uzas Androidon.

Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 23 იანვარი, 2013 15:49:48

Tiu statistiko de Erinja montras, ke Linuks-uzantoj tre ŝatas partopreni en ĉi tiaj enketoj!

ზემოთ დაბრუნება