Beiträge: 48
Sprache: Esperanto
Vilius (Profil anzeigen) 23. Januar 2013 16:02:01
Chainy:Tiu statistiko de Erinja montras, ke Linuks-uzantoj tre ŝatas partopreni en ĉi tiaj enketoj!Aŭ, ke ili almenaŭ scias nomon de sia operaciumsistemo
lobo_xx (Profil anzeigen) 30. Januar 2013 10:27:14
Dum iom da alie rilata retumado, mi ĵus hazarde faletis sur tiun artikilon, kiu estis publikita en 2003 de germana computilorevuo. Ene estis skribita, ke oni komence ofte opiniis, ke 'Linukso estas la Esperanto de la computilscienco'; sed pli kaj pli oni nomas 'Esperanton kiel Linukson de la lingvoj'
Mi iom mirumas: Kio nu estas la sameco? Ekzistas iaj 'naturaj computiloj' (kompareble al 'naturaj lingvoj'? Ĉu tiuj eble estus la operaciumo, kiu oni unue ekkonis? Alie ol lingvoj, la mastrumsistemoj ĉiuj estis intence faritaj (kiel planlingvoj)...
Cetere estas iel konkurenco inter la operaciumoj, sed ne nepre inter Eo kaj naturaj lingvoj. Eo, laǔ miaj spertoj, neniam celis anstataǔi aliaj lingvoj - ĝi ja celas esti uzata kiel aldonan komunikoeblecon.
Sed - kio konkrete signifas tia abstrakta maldevigo, libereco, ktp, kiuj ofte estas menciitaj kiel bazaj valoroj de ambaǔ aĵoj?
---
Ĉiuj, kiuj ne jam voĉdonis, mi ankoraǔ petus eble konsideri fari tion. Estus bonege atingi pli ol 100 respondojn, ĉu ne?
Amike
lobo
darkweasel (Profil anzeigen) 4. Februar 2013 23:31:38
Chainy:Tiu statistiko de Erinja montras, ke Linuks-uzantoj tre ŝatas partopreni en ĉi tiaj enketoj!Jes, sed ankaŭ estas diferenco inter "uzantoj" kaj "aktivaj uzantoj".
Mi mem sentas min pekulo, transirinte de Linux al OS X.
Epovikipedio (Profil anzeigen) 4. Februar 2013 23:39:38
Mia tekokomputilo uzas Vindozon 7.
lobo_xx (Profil anzeigen) 5. Februar 2013 08:05:53
darkweasel:...povra darkweasel , vi ja povus instali malgrandan linukseton per virtuala maŝino, ... sed kial os-x estas peko? Ĉu linukso ne sufiĉis por viaj taskoj?Chainy:Tiu statistiko de Erinja montras, ke Linuks-uzantoj tre ŝatas partopreni en ĉi tiaj enketoj!Jes, sed ankaŭ estas diferenco inter "uzantoj" kaj "aktivaj uzantoj".
Mi mem sentas min pekulo, transirinte de Linux al OS X.
lobo_xx (Profil anzeigen) 5. Februar 2013 09:00:07
Epovikipedio:Mi uzas Vindozon 8.Mi kelkloke legis, ke ĝi estas iel malkomforte uzebla, ĉu vi uzas ĝin kun tuŝekrano?
darkweasel (Profil anzeigen) 5. Februar 2013 16:41:08
lobo_xx:Mi ja havas virtualan Linux-instalon, por testi aferojn ktp.darkweasel:...povra darkweasel , vi ja povus instali malgrandan linukseton per virtuala maŝino, ... sed kial os-x estas peko? Ĉu linukso ne sufiĉis por viaj taskoj?Chainy:Tiu statistiko de Erinja montras, ke Linuks-uzantoj tre ŝatas partopreni en ĉi tiaj enketoj!Jes, sed ankaŭ estas diferenco inter "uzantoj" kaj "aktivaj uzantoj".
Mi mem sentas min pekulo, transirinte de Linux al OS X.
OS X venas de Apple, la plej programpatentema entrepreno de la mondo, kaj estas plejparte mallibera (kvankam tiurilate pli bona ol Windows).
Mi transiris ĉefe ĉar ĝi estis antaŭinstalita sur mia nova tekokomputilo kaj ja estas iom pli komforta. Mi jam fojfoje pripensis retransiri al Linux, sed mi pensas, ke mi tion faros nur kiam OS X 10.8 estos jam malnovegaĵo.
laFlutisto (Profil anzeigen) 5. Februar 2013 18:14:27
Bone, mi uzas la Vindozo kaj la Linukso (Ubuntu). Sed, hodiaŭe mi preferas la linukson. Ĝi estas tute libera, sekura kaj, almenaŭ laŭ mi, neniel malsupera al la Vindozo.
Fenris_kcf (Profil anzeigen) 5. Februar 2013 18:38:09
darkweasel:Mi transiris ĉefe ĉar ĝi estis antaŭinstalita sur mia nova tekokomputilo ...Mi pensis, ke la komputil(et)oj de Apple ĉio-kaze nur haveblas kun antaŭ-instalita operaciumo?
lobo_xx (Profil anzeigen) 6. Februar 2013 09:28:08
darkweasel:OS X venas de Apple, la plej programpatentema entrepreno de la mondo, kaj estas plejparte mallibera (kvankam tiurilate pli bona ol Windows).En la hodiaŭa eldonaĵo de la Huffington Post estas publikita la jena artikolo, el kiu mi citas:
Huffington Post:Two economists at the St. Louis Federal Reserve published a paper arguing to abolish the American patent system, saying there's "no evidence" patents improve productivity and that they have a "negative" effect on "innovation."Trad.: Du ekonomistoj de la St. Louis Federal Reserve publikigis paperon, proponante neniigi la usonan patentsistemon, ĉar nenio pruvo troviĝis ke patentoj plibonigus produktiveco kaj ke ili havas negativan efiko al novigo.
Kia surprizanta novaĵo: Patentoj ne nur ne helpas, ili malebligas progreson!