Viestejä: 10
Kieli: Esperanto
efilzeo (Näytä profiilli) 19. tammikuuta 2013 12.47.51
Ekzemploj:
itale: ho preso un granchio (laŭvorta: mi kaptis krabon; signifo: mi faris eraron)
angle: I put it on the back burner (laŭvorta: mi metis ĝin sur la posta kameno; signifo: mi ne plu interesiĝas pri ĝi).
Do, ĉu ĉeestas tiujn aferojn Esperante? Kiel oni nomas ilin Esperante?
Ondo (Näytä profiilli) 19. tammikuuta 2013 13.20.12
efilzeo:Do, ĉu ĉeestas tiujn aferojn Esperante? Kiel oni nomas ilin Esperante?Dirmanieroj, parolturnoj, idiomaĵoj, idiotismoj, frazeologiaĵoj, proverboj... Certe ĉeestas tiaj aferoj ankaŭ en nia lingvo, kvankam la tutmondeco de la lingvokomunumo ne favoras tro specialajn vortumojn, precipe se tiuj estas pruntitaj el unu kulturo kaj malfacile kompreneblaj en aliaj mondopartoj. Ankaŭ Esperanto mem, jam dekomence naskis tiajn.
Legu ekzemple en Esperanta frazeologio de Sabine Fiedler, aŭ Ilustrita frazeologio de Fiedler kaj Rak. Jam la Proverbaro Esperanta (1-a eld. 1910) de Zamenhof estas preskaŭ neelĉerpebla fonto. Estas ankaŭ aliaj verkoj pri Esperanta frazeologio. Sabine Fiedler verkis ankaŭ sciencan studon pri la fenomeno (en la Germana): Plansprache und Phraseologie. Empirische Untersuchungen zu reproduziertem Sprachmaterial im Esperanto.
Chainy (Näytä profiilli) 19. tammikuuta 2013 14.02.57
Ondo:idiomaĵoj, idiotismoj,La vorto 'idiotismo' tute konfuzas min. Mi unue pensis, ke temas pri ia idiota ismo, sed ŝajne ĝi fakte havas ĝuste la saman signifon kiel 'idiomaĵo'.
Estas laŭ mi tre strange, ke ekzistas tia radiko 'idiotism/'.
dombola (Näytä profiilli) 19. tammikuuta 2013 14.15.09
efilzeo:Mi interesiĝis pri la ekzisto aŭ ne de "dirmanieroj" en Esperanto.Kiam oni dubas pri la ekzisto aŭ ne rilate al ia esprimo, oni povas facile trovi per Tekstaro de Esperanto.
Serĉante per ĝi mi ektrovi tion, ke Zamenhof uzadis "parolmaniero"-n.
Estas multaj ekzemploj de uzado de "dirmaniero" kaj "esprimmaniero" de aliaj aŭtoroj.
RiotNrrd (Näytä profiilli) 19. tammikuuta 2013 18.44.36
Chainy:Estas laŭ mi tre strange, ke ekzistas tia radiko 'idiotism/'.S-ro Zamenhof evidente kredis ke la sola idiot/ism/o estas la deziro por Esperantaj idiotism/oj, do li plenigis la vortspacon je la plej logika maniero por speguli ĝin.
tommjames (Näytä profiilli) 19. tammikuuta 2013 19.09.09
RiotNrrd:S-ro Zamenhof evidente kredis ke la sola idiot/ism/o estas la deziro por Esperantaj idiotism/oj, do li plenigis la vortspacon je la plej logika maniero por speguli ĝin.Mi dubas. Ŝajnas pli verŝajne ke li simple prenis la vorton idiotisme de la franca lingvo.
Ankaŭ rimarkindas ke Zam iam diris "lingvo tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza". Do li ŝajne ne pensis ilin idiotaj. La interpreto idiot-ism-o ŝajnas al mi nur bedaŭrinda koincido.
RiotNrrd (Näytä profiilli) 19. tammikuuta 2013 20.19.56
tommjames:Mi dubas.Jes. Kompreneble, mi skribis ŝerce.
Chainy (Näytä profiilli) 19. tammikuuta 2013 20.23.22
tommjames:Ŝajnas pli verŝajne ke li simple prenis la vorton idiotisme de la franca lingvo.Eble Zamenhof ne opiniis idiotismojn idiotaj, sed certe estas bedaŭrinde, ke li decidis preni tiun vorton de la franca, krom se li fakte volis ŝerci, ĉar 'idiotism/o' estas tute laŭlitere "Vortaĵo kun senco ne facile komprenebla el ĝiaj partoj".
Mi verŝajne emus eviti tiun vorton kaj antaŭenigi uzadon de 'idiomaĵo'.
tommjames (Näytä profiilli) 19. tammikuuta 2013 22.30.21
RiotNrrd (Näytä profiilli) 19. tammikuuta 2013 22.37.44
Do, nun mi trovas min kontraŭidiotisma dumaniere.