前往目錄

Dirmanieroj? Esprimmanieroj?

貼文者: efilzeo, 2013年1月19日

訊息: 10

語言: Esperanto

efilzeo (顯示個人資料) 2013年1月19日下午12:47:51

Mi interesiĝis pri la ekzisto aŭ ne de "dirmanieroj" en Esperanto. Probable mi estas uzanta malbonan vorton por diri ĝin, sed mi ne scias kiel diri tion, ĉar mi trovis nenion en la vortaroj. Mi volas diri tion ke malbone estas nomata "idiomo", "proverbio", tio estas manieroj por diri aĵojn sen diri tiujn aĵojn rekte.

Ekzemploj:

itale: ho preso un granchio (laŭvorta: mi kaptis krabon; signifo: mi faris eraron)
angle: I put it on the back burner (laŭvorta: mi metis ĝin sur la posta kameno; signifo: mi ne plu interesiĝas pri ĝi).

Do, ĉu ĉeestas tiujn aferojn Esperante? Kiel oni nomas ilin Esperante?

Ondo (顯示個人資料) 2013年1月19日下午1:20:12

efilzeo:Do, ĉu ĉeestas tiujn aferojn Esperante? Kiel oni nomas ilin Esperante?
Dirmanieroj, parolturnoj, idiomaĵoj, idiotismoj, frazeologiaĵoj, proverboj... Certe ĉeestas tiaj aferoj ankaŭ en nia lingvo, kvankam la tutmondeco de la lingvokomunumo ne favoras tro specialajn vortumojn, precipe se tiuj estas pruntitaj el unu kulturo kaj malfacile kompreneblaj en aliaj mondopartoj. Ankaŭ Esperanto mem, jam dekomence naskis tiajn.

Legu ekzemple en Esperanta frazeologio de Sabine Fiedler, aŭ Ilustrita frazeologio de Fiedler kaj Rak. Jam la Proverbaro Esperanta (1-a eld. 1910) de Zamenhof estas preskaŭ neelĉerpebla fonto. Estas ankaŭ aliaj verkoj pri Esperanta frazeologio. Sabine Fiedler verkis ankaŭ sciencan studon pri la fenomeno (en la Germana): Plansprache und Phraseologie. Empirische Untersuchungen zu reproduziertem Sprachmaterial im Esperanto.

Chainy (顯示個人資料) 2013年1月19日下午2:02:57

Ondo:idiomaĵoj, idiotismoj,
La vorto 'idiotismo' tute konfuzas min. Mi unue pensis, ke temas pri ia idiota ismo, sed ŝajne ĝi fakte havas ĝuste la saman signifon kiel 'idiomaĵo'.

Estas laŭ mi tre strange, ke ekzistas tia radiko 'idiotism/'.

dombola (顯示個人資料) 2013年1月19日下午2:15:09

efilzeo:Mi interesiĝis pri la ekzisto aŭ ne de "dirmanieroj" en Esperanto.
Kiam oni dubas pri la ekzisto aŭ ne rilate al ia esprimo, oni povas facile trovi per Tekstaro de Esperanto.
Serĉante per ĝi mi ektrovi tion, ke Zamenhof uzadis "parolmaniero"-n.
Estas multaj ekzemploj de uzado de "dirmaniero" kaj "esprimmaniero" de aliaj aŭtoroj.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2013年1月19日下午6:44:36

Chainy:Estas laŭ mi tre strange, ke ekzistas tia radiko 'idiotism/'.
S-ro Zamenhof evidente kredis ke la sola idiot/ism/o estas la deziro por Esperantaj idiotism/oj, do li plenigis la vortspacon je la plej logika maniero por speguli ĝin.

tommjames (顯示個人資料) 2013年1月19日下午7:09:09

RiotNrrd:S-ro Zamenhof evidente kredis ke la sola idiot/ism/o estas la deziro por Esperantaj idiotism/oj, do li plenigis la vortspacon je la plej logika maniero por speguli ĝin.
Mi dubas. Ŝajnas pli verŝajne ke li simple prenis la vorton idiotisme de la franca lingvo.

Ankaŭ rimarkindas ke Zam iam diris "lingvo tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza". Do li ŝajne ne pensis ilin idiotaj. La interpreto idiot-ism-o ŝajnas al mi nur bedaŭrinda koincido.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2013年1月19日下午8:19:56

tommjames:Mi dubas.
Jes. Kompreneble, mi skribis ŝerce. ridulo.gif

Chainy (顯示個人資料) 2013年1月19日下午8:23:22

tommjames:Ŝajnas pli verŝajne ke li simple prenis la vorton idiotisme de la franca lingvo.
Eble Zamenhof ne opiniis idiotismojn idiotaj, sed certe estas bedaŭrinde, ke li decidis preni tiun vorton de la franca, krom se li fakte volis ŝerci, ĉar 'idiotism/o' estas tute laŭlitere "Vortaĵo kun senco ne facile komprenebla el ĝiaj partoj". ridulo.gif

Mi verŝajne emus eviti tiun vorton kaj antaŭenigi uzadon de 'idiomaĵo'.

tommjames (顯示個人資料) 2013年1月19日下午10:30:21

Mi konsentas Chainy, kaj ankaŭ mi tre malŝatas tiun vorton. Mi uzas nur 'idomaĵo'.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2013年1月19日下午10:37:44

Mi konsentas. "Idiotismo" neniam plaĉas al mi, kaj mi ankaŭ preferas "idiomaĵo", kiu ŝajnas al mi pli klara.

Do, nun mi trovas min kontraŭidiotisma dumaniere. ridulo.gif

回到上端