Til indholdet

Kiu vi pensas, ke...?

af zan, 21. jan. 2013

Meddelelser: 29

Sprog: Esperanto

zan (Vise profilen) 21. jan. 2013 11.49.40

"Vi pensas, ke Petro venos."
Demandu, kiu venos.
"Kiu vi pensas, ke venos?" ???

Vilius (Vise profilen) 21. jan. 2013 12.42.49

zan:"Vi pensas, ke Petro venos."
Demandu, kiu venos.
"Kiu vi pensas, ke venos?" ???
Ĉi tie mi preferus uzi vorton opinii anstataŭ pensi. Do:

- Laŭ via opinio, kiu venos? - Laŭ mia opinio, venos Petro.
aŭ pli mallonge:
- Kiu venos laŭ vi? - Laŭ mi, Petro venos.
Kaj simile.

Hector91 (Vise profilen) 21. jan. 2013 13.33.00

Mi pensas ke la demandon de zan estas pli bona pro tie ke estas tre facila kaj natura sed, la demando de Vilius estas tre korekte kvankam io pedanta kaj malnatura. Mi usus la unua.
Ĝis!

Chainy (Vise profilen) 21. jan. 2013 16.21.30

zan:"Kiu vi pensas, ke venos?" ???
Tiu frazo ne havas sencon, laŭ mi.

Se uzi 'pensi', ne eblas diri tion kiel unu frazon, kiel ja eblas en la angla: Who do you think will come? En Esperanto necesas apartigi tion en du demandojn: Kion vi pensas? Kiu venos? En parolado tio sonas normale.

Se oni volas esprimi tion per unu frazo, tiam oni uzu formojn kiel menciis Vilius. Kaj estas nenio komplika aŭ 'pedanta' rilate la uzadon de 'laŭ vi'.

lobo_xx (Vise profilen) 21. jan. 2013 20.05.06

Kial ne simple diru: Kiu, vi pensas, venos? Ĉu ankaŭ tiu bonus?

sudanglo (Vise profilen) 21. jan. 2013 22.28.54

La strukturo de la angla frazo 'who do you think will come?' ne sidas nature en Esperanto.

Se oni diras 'kiu vi pensas venos' on tuj kreas konfuzon pri la subjekto - ĉu kiu, ĉu vi - kaj al kiu verbo oni atribuu la kiu, kaj al kiu verbo la vi?

Kiel diris Vilius 'Laŭ vi, kiu venos' estas solvo.

Teorie oni povus ankaŭ diri 'kiun vi opinias venonta'. Sed en la praktiko probable oni demandus simple 'kiu venos', ĉar laŭ la konteksto estus evidente ĉu oni petas opinion de iu aŭ ĉu oni serĉas kunvenanton.

Notu ke la angla frazo estas du-senca - 'laŭ vi, kiuj venos' kaj 'laŭ vi, kiu venos.

Tabide (Vise profilen) 22. jan. 2013 09.09.52

Saluton, zan-san kaj ĉiuj «lernu!»-anoj.

PMEG diras en «34.2.2. Antaŭmetado el subfrazo»:
Ne movu subjekton for de ĝia verbo «

Se la KI-afero rolas kiel subjekto, oni ne povas movi ĝin for el la subfrazo. La subjekto de verbo devas ĉeesti en sia frazo:
Karlo diris, ke lia frato edziĝis.*Kiu Karlo diris, ke edziĝis?* Diris ŝajnas havi du subjektojn, dum edziĝis ŝajnas tute ne havi subjekton. Uzu la pri-solvon: Pri kiu Karlo diris, ke li edziĝis?
Laŭ ĉi tio, mi demandus: «Pri kiu vi pensas, ke li venos?»

sudanglo (Vise profilen) 22. jan. 2013 12.22.03

Laŭ ĉi tio, mi demandus: «Pri kiu vi pensas, ke li venos?»
Kvankam tio ŝajnas ebla solvo, ŝajnas al mi ke oni ne normale uzas tiun elturniĝon por tiaj demandoj. Kaj mi ne povis trovi ekzemplon de tio en la Tekstaro - tamen eble mi preteratentis unu.

Ĉu eblus Vi pensas veni, kiu?, oni ja povas diri Vi pensas fari kion?, se mi ne eraras.

Ĉu Vi pensas kiu veni? estus opcio? Komparu Vi pensas kion fari?

Kiu, pensas vi, venos? estas teorie nepermesebla ĉar Esperanto ne povas fari demandojn per inversigo. Tamen mi ne trovas absolute ŝoka Kiu venos, pensas vi?

zan (Vise profilen) 22. jan. 2013 13.18.18

Dankon al ĉiuj. La solvo "Pri kiu vi pensas, ke li venos?" estas gramatike perfekta sed malfacile komprenebla al mi. Ĉu oni ofte uzas tian pri-solvon por demandi subfrazan subjekton?

Laŭ mi "Pri kiu vi pensas, ke tiu venos?" estus pli komprenebla. Kial ne estas tiel?

"Pri kiu vi penas, ke li amas ŝin?"
Ĉi tiu frazo estas konfuza. Ĉar...
Kiun la "kiu" asntataŭas, lin aŭ ŝin?

Mi opinias la jenajn pli bonaj.
"Pri kiu vi pensas, ke tiu amas ŝin?"
"Pri kiu vi pensas, ke li amas tiun?"

zan (Vise profilen) 23. jan. 2013 10.00.39

sudanglo:
«Pri kiu vi pensas, ke li venos?»
Kvankam tio ŝajnas ebla solvo, ŝajnas al mi ke oni ne normale uzas tiun elturniĝon por tiaj demandoj. Kaj mi ne povis trovi ekzemplon de tio en la Tekstaro
Mi supozas, ke oni havas kialon, kial oni malofte uzas tiun pri-solvon tiukaze, t.e. en demando pri subfraza subjekto. Ĉu iuj eŭropaj lingvoj esprimas tiakaze sammaniere kiel Esperanto? Se jes, oni senhezite uzus tiun solvon.

En aliaj kazoj pri-solvo estas bona. Zamenhofaj ekzemploj en PMEG estas facile kompreneblaj kaj bonaj esprimoj.
Ekzistis neniu fajrejo, pri kiu ŝi ne scius, kio estas kuirita sur ĝi.FA2.18

Mia prudento, pri kiu ŝajnis al mi, ke mi ĝin havas, protestas.M.34
Ĝi montras jam aperintan vorton, t.e. fajrejon aŭ prudenton.
Pri kio ŝi demandis, ĉu mi ŝatas ĝin?
La demandinto ne scias, kio estas ĝi. Pronomo montras vorton konatan de parolanto. Kial oni povus uzi ĝin por montri nekonata afero? Ja pri tio li demandas. Tial mi sentas strange pri tia uzo de ĝi.

Tilbage til start