Al contingut

Pri hipotezaj sxangxoj en esperanto

de troyshadow, 22 de gener de 2013

Missatges: 102

Llengua: Esperanto

marcuscf (Mostra el perfil) 9 de febrer de 2013 0.30.20

whysea:Mi ŝatus pli da kazoj de substantivoj kaj verboj, kaj malpli da prepozicioj...Eble mi lernu la rusan, haha.
Pli da kazoj?!

Ĉu vi vidis la konfuzon aperintan pro la malfacileco aldoni la finaĵon -N al propraj nomoj? Kelkaj volas krei la prepozicion “na”, aliaj diras ke tio ne necesas, ktp. Ŝajnas al mi ke prepozicioj estas teknike pli flekseblaj.

ADelm (Mostra el perfil) 9 de febrer de 2013 7.40.39

whysea:Mi ŝatus pli da kazoj de substantivoj kaj verboj, kaj malpli da prepozicioj...Eble mi lernu la rusan, haha. Plue mi ŝatus pli da radikoj ne devenitaj de eŭropaj lingvoj, kaj aldoni "malina" versio de "-in", kiel ekzemple "iĉ", kaj aldoni 3a-persona pronomo senseksa, kiel la proponitaj "ri" "gi" ktp, aŭ ke "ĝi" uziĝu tiel.

Mi ŝatas esperanton kiel ĝi nun staras, sed laŭ mia imagpovo, estus bone se ĝi fariĝu kiel mi skribis supren.
fakte ĝi estas neŭtra kaj, normale, povus esti uzata tiel; sed pro influo de aliaj lingvoj, en kiuj ekzistas neŭtra tria singulara pronomo, oni ne uzas ĝin tiel.
Tamen por bebo, Zamenhof uzas "ĝi" aŭ por bestoj, sen priskribo de sekso.

whysea (Mostra el perfil) 14 de febrer de 2013 18.07.50

marcuscf:
whysea:Mi ŝatus pli da kazoj de substantivoj kaj verboj, kaj malpli da prepozicioj...Eble mi lernu la rusan, haha.
Pli da kazoj?!

Ĉu vi vidis la konfuzon aperintan pro la malfacileco aldoni la finaĵon -N al propraj nomoj? Kelkaj volas krei la prepozicion “na”, aliaj diras ke tio ne necesas, ktp. Ŝajnas al mi ke prepozicioj estas teknike pli flekseblaj.
Eble mi ŝatas aperigi konfuzon ridego.gif

((Aparte, mi jesas je "na", laŭ mi estas bona vorteto, tamen neoficiala--do ĝi restu "slango" nuntempe))

zan (Mostra el perfil) 16 de febrer de 2013 8.48.45

troyshadow:Mi ne intencas ion ajn sxangxi en nia komuna lingvo,tamen en unu rusa forumo ekestis la demando:kion vi volus forigi aux aldoni en esperanton,kio estas por vi la plej malfacilo kaj la plej malkutimo kompare kun via denasko lingvo?
Pleje,mi volus ekscii opiniojn de neeuxropanoj.
Al mi plaĉas la nuna Esperanto. Ĝi ŝajnas al mi perfekta lingvo, kvankam ĝi iom havas ĝenaĵojn, t.e. "-ajn -ojn" kaj aldono de "-n" al propra nomo ne finiĝanta per "o". Sed tiaj ĝenaĵoj estas tre malgrandaj kompare kun logika klareco. Mi deziras, ke Esperanto vivu laŭ la nuna stilo. Esperanto estis kreita surbaze de realaj lingvoj. Pro tio ĝi ne havas troan strangaĵon por homaj pensoj. La japana tute ne similas al Esperanto, sed kiel homa lingvo eĉ la japana lingvo havas komunaĵon kun Esperanto. Male ŝajnas al mi, ke eŭropanoj volas ŝanĝi Esperanton por pli similigi ĝin al sia gepatra lingvo aŭ al la angla. Tio igos Esperanton malinteresa lingvo.

Makinary (Mostra el perfil) 20 de febrer de 2013 3.00.55

Ni brazilanoj havas malfacilojn kun:

La vortetoj "kiu" kaj "ke" en tiaj ĉi frazoj:
  • Tiu estas la viro kiun vi vidis.
  • Mi diris al vi ke tiu kuko estis bongusta
En tiaj ĉi situacioj brazilanoj uzas la saman vorteton kiu estas "que".
.
Akuzativo
Oni ne markas vortojn per ia ajn akuzativo. Sed ĉi tio ne estas la vera problemo, la vera problemo estas marki nomojn per akuzativo.

Rim.: la lingvo de la brazilanoj estas la portugala, sed la portugala de Brazilo estas iomete diferenca de la portugala de Portugalio.

cxevino (Mostra el perfil) 10 de novembre de 2013 1.23.25

luzziddu:Saluton
La funkcio kaj la diferenco inter "de" kaj "da" evidentiĝas en la du jenaj malsamaj konceptoj:
- glaso de biero= glaso kutime uzata por enhavi bieron
- glaso da biero: la kvanto da biero kiun normale enhavas glaso
Simple, ĉu ne?
Simple kaj malutile:

glaso de biero = bierglaso, (por)biera glaso
glaso da biero = glaspleno de biero

fstphane:
Marcos86:Sal! mia denaska lingvo estas la hispana kaj fakte mi ne havis nenian problemon studante la lingvon, eble ĉar antaŭe mi studis multajn diversajn lingvojn kaj estis jam kutimiĝita al ĉiaj gramatikaĵoj.

Tamen en la hispana ne ekzistas la kazoj kaj por la hispanuloj ne estas facile lerni la uzon de la akuzativo.
Mi memoras, ke kiam mi komencis la lernadon, estis malfacile por mi kompreni la signifon de kelkaj korelativoj sed nun mi havas nenian problemon prie ^^
Se mi ion devus ŝanĝi, ĝi estus kelkaj aferoj de ĝia prononco, precipe:

- La ripeta finaĵo -ojn aŭ -ajn multfoje malrapidigas la elparoladon, Ekz.: «Vidu tiujn belajn infanojn ludantajn tiujn strangajn instrumentojn». Al mi ege ĝenas ĉi tiaj frazoj kiam mi parolas la lingvon kaj bedaŭrinde ili estas neeviteblaj...
Antaù kelke da tempo, mi legis artikolon el (de) "Claude Piron", kie li proponas la sekvantan solvon pri tiaj frazkonstruoj.

Ĉu, anstataù:
" Li regardis la bubojn, bruajn, malpurajn, batalemajn, kiuj..."
(france: Il regardait les gamins, bruyants, sales, batailleurs, qui...)
Li skribus prefere:
" Li regardis al la brua,malpura, batalema bubaro..."

claudepiron.free.fr/articlesenfrancais/ecrivain.htm
Kio funkcias kun la verbo rigardi ne funkcius kun aliaj verboj kiaj ekzemple preni, manĝi, digesti...

Mi proponas ŝanĝon:

malfermi/aperti iĝu aperi kaj aperi iĝu apari

Kompreneble tiu estus unu el multaj...

Urho (Mostra el perfil) 13 d’agost de 2014 8.22.27

ĉevino:Unue oni forigu la supersignojn e (kaj) la akuzativo. […]
Eble vi estas sincera homo kun viaj proponoj, sed ili rompus tute jaman Esperanton. Direktu prefere viajn fortojn pli bone kompreni la ideon de Esperanto.

Bonvolu komenci ekz-e ĉe Fundamento de Esperanto.

jozefo_22 (Mostra el perfil) 14 d’agost de 2014 7.12.17

Saluton gesamideanoj... Nu rilate al ĉi fadeno unue mi devas diri ke por mi la esperanta lingvo estas preskaŭ perfekta. Tio estas, iu ajn esperanto-parolanto povas per ĝi esprimi ĉiu ajn ideo, informo aŭ sento... Mi nur uzigus la prepozicion "na"....

raffadalbo (Mostra el perfil) 29 d’agost de 2014 17.57.11

Laŭ mi, Esperanto en la estonteco bezonos ŝanĝojn, sed nun estas tro frue.

Multaj Esperantistoj ŝatus kelkajn ŝanĝojn, sed ĉiu proponas malsamajn ŝanĝojn. Do, la rezulto ne estus plibonigo, sed nur konfuzo. Kaj Esperanto iĝus pli malfacile lernebla kaj pli malfacile uzebla. Tio estus granda malbono.

Tamen, diskuti pri ŝanĝoj sen vere ŝanĝi estas alia afero, kaj iomete utilas.

amigueo (Mostra el perfil) 5 d’octubre de 2014 9.44.53

saluton, hahaha, eble mi jam konas vin ĉevino,
mi gratulas vin ĉevino pro konkreta detala ilustrita reformpropono.

mi ŝatas la simpligon de verba sistemo,
kaj la proponitan alfabeton,
kaj ankaŭ ŝatus simpligon de la noma sistemo.

ĉu vi havas ian ideon simpligi nomsistemon?
kunkreige aŭ interkreige via
amigueo

PS kio pri "q"? kio pri "kioma --> kiesma"?

RESUMOkajKOMENTOJ:
Resumo de Reformita Esperanto (RE)
kaj>e
bonan tagon --> bona tago
ĵ>j ĝ>dj ŝ>sh ĉ>ch ŭ>w j>y ĥ>x
-aŭ>-e
kiel>kie, kie>kien
mi/ci/li/shi/dji/ni/oni/vi/ili/si
i as is os --> -i, u us --> -u, aointa --> -anta, aoita --> -ita

Resumo de Reformita Esperanto (RE) < komento, propono, dubo >
kaj>e < aŭ>o >
bonan tagon --> bona tago
ĵ>j ĝ>dj ŝ>sh ĉ>ch ŭ>w j>y ĥ>x
-aŭ>-e < (mal)granda --> malaŭgranda >
kiel>kie, kie>kien < kipor, kiper, kikun... >
mi/ci/li/shi/dji/ni/oni/vi/ili/si < ŝli? la (ĝi+ili)? ŝi>in/li>iĉ? iŝi? niĉ/nin? >
i as is os --> -i, u us --> -u, aointa --> -anta, aoita --> -ita < esti vidita --> vidit >

Tornar a dalt