Pri hipotezaj sxangxoj en esperanto
di troyshadow, 22 gennaio 2013
Messaggi: 102
Lingua: Esperanto
marcuscf (Mostra il profilo) 09 febbraio 2013 00:30:20
whysea:Mi ŝatus pli da kazoj de substantivoj kaj verboj, kaj malpli da prepozicioj...Eble mi lernu la rusan, haha.Pli da kazoj?!
Ĉu vi vidis la konfuzon aperintan pro la malfacileco aldoni la finaĵon -N al propraj nomoj? Kelkaj volas krei la prepozicion “na”, aliaj diras ke tio ne necesas, ktp. Ŝajnas al mi ke prepozicioj estas teknike pli flekseblaj.
ADelm (Mostra il profilo) 09 febbraio 2013 07:40:39
whysea:Mi ŝatus pli da kazoj de substantivoj kaj verboj, kaj malpli da prepozicioj...Eble mi lernu la rusan, haha. Plue mi ŝatus pli da radikoj ne devenitaj de eŭropaj lingvoj, kaj aldoni "malina" versio de "-in", kiel ekzemple "iĉ", kaj aldoni 3a-persona pronomo senseksa, kiel la proponitaj "ri" "gi" ktp, aŭ ke "ĝi" uziĝu tiel.fakte ĝi estas neŭtra kaj, normale, povus esti uzata tiel; sed pro influo de aliaj lingvoj, en kiuj ekzistas neŭtra tria singulara pronomo, oni ne uzas ĝin tiel.
Mi ŝatas esperanton kiel ĝi nun staras, sed laŭ mia imagpovo, estus bone se ĝi fariĝu kiel mi skribis supren.
Tamen por bebo, Zamenhof uzas "ĝi" aŭ por bestoj, sen priskribo de sekso.
whysea (Mostra il profilo) 14 febbraio 2013 18:07:50
marcuscf:Eble mi ŝatas aperigi konfuzonwhysea:Mi ŝatus pli da kazoj de substantivoj kaj verboj, kaj malpli da prepozicioj...Eble mi lernu la rusan, haha.Pli da kazoj?!
Ĉu vi vidis la konfuzon aperintan pro la malfacileco aldoni la finaĵon -N al propraj nomoj? Kelkaj volas krei la prepozicion “na”, aliaj diras ke tio ne necesas, ktp. Ŝajnas al mi ke prepozicioj estas teknike pli flekseblaj.
((Aparte, mi jesas je "na", laŭ mi estas bona vorteto, tamen neoficiala--do ĝi restu "slango" nuntempe))
zan (Mostra il profilo) 16 febbraio 2013 08:48:45
troyshadow:Mi ne intencas ion ajn sxangxi en nia komuna lingvo,tamen en unu rusa forumo ekestis la demando:kion vi volus forigi aux aldoni en esperanton,kio estas por vi la plej malfacilo kaj la plej malkutimo kompare kun via denasko lingvo?Al mi plaĉas la nuna Esperanto. Ĝi ŝajnas al mi perfekta lingvo, kvankam ĝi iom havas ĝenaĵojn, t.e. "-ajn -ojn" kaj aldono de "-n" al propra nomo ne finiĝanta per "o". Sed tiaj ĝenaĵoj estas tre malgrandaj kompare kun logika klareco. Mi deziras, ke Esperanto vivu laŭ la nuna stilo. Esperanto estis kreita surbaze de realaj lingvoj. Pro tio ĝi ne havas troan strangaĵon por homaj pensoj. La japana tute ne similas al Esperanto, sed kiel homa lingvo eĉ la japana lingvo havas komunaĵon kun Esperanto. Male ŝajnas al mi, ke eŭropanoj volas ŝanĝi Esperanton por pli similigi ĝin al sia gepatra lingvo aŭ al la angla. Tio igos Esperanton malinteresa lingvo.
Pleje,mi volus ekscii opiniojn de neeuxropanoj.
Makinary (Mostra il profilo) 20 febbraio 2013 03:00:55
La vortetoj "kiu" kaj "ke" en tiaj ĉi frazoj:
- Tiu estas la viro kiun vi vidis.
- Mi diris al vi ke tiu kuko estis bongusta
.
Akuzativo
Oni ne markas vortojn per ia ajn akuzativo. Sed ĉi tio ne estas la vera problemo, la vera problemo estas marki nomojn per akuzativo.
Rim.: la lingvo de la brazilanoj estas la portugala, sed la portugala de Brazilo estas iomete diferenca de la portugala de Portugalio.
cxevino (Mostra il profilo) 10 novembre 2013 01:23:25
luzziddu:SalutonSimple kaj malutile:
La funkcio kaj la diferenco inter "de" kaj "da" evidentiĝas en la du jenaj malsamaj konceptoj:
- glaso de biero= glaso kutime uzata por enhavi bieron
- glaso da biero: la kvanto da biero kiun normale enhavas glaso
Simple, ĉu ne?
glaso de biero = bierglaso, (por)biera glaso
glaso da biero = glaspleno de biero
fstphane:Kio funkcias kun la verbo rigardi ne funkcius kun aliaj verboj kiaj ekzemple preni, manĝi, digesti...Marcos86:Sal! mia denaska lingvo estas la hispana kaj fakte mi ne havis nenian problemon studante la lingvon, eble ĉar antaŭe mi studis multajn diversajn lingvojn kaj estis jam kutimiĝita al ĉiaj gramatikaĵoj.Antaù kelke da tempo, mi legis artikolon el (de) "Claude Piron", kie li proponas la sekvantan solvon pri tiaj frazkonstruoj.
Tamen en la hispana ne ekzistas la kazoj kaj por la hispanuloj ne estas facile lerni la uzon de la akuzativo.
Mi memoras, ke kiam mi komencis la lernadon, estis malfacile por mi kompreni la signifon de kelkaj korelativoj sed nun mi havas nenian problemon prie ^^
Se mi ion devus ŝanĝi, ĝi estus kelkaj aferoj de ĝia prononco, precipe:
- La ripeta finaĵo -ojn aŭ -ajn multfoje malrapidigas la elparoladon, Ekz.: «Vidu tiujn belajn infanojn ludantajn tiujn strangajn instrumentojn». Al mi ege ĝenas ĉi tiaj frazoj kiam mi parolas la lingvon kaj bedaŭrinde ili estas neeviteblaj...
Ĉu, anstataù:
" Li regardis la bubojn, bruajn, malpurajn, batalemajn, kiuj..."
(france: Il regardait les gamins, bruyants, sales, batailleurs, qui...)
Li skribus prefere:
" Li regardis al la brua,malpura, batalema bubaro..."
claudepiron.free.fr/articlesenfrancais/ecrivain.htm
Mi proponas ŝanĝon:
malfermi/aperti iĝu aperi kaj aperi iĝu apari
Kompreneble tiu estus unu el multaj...
Urho (Mostra il profilo) 13 agosto 2014 08:22:27
ĉevino:Unue oni forigu la supersignojn e (kaj) la akuzativo. […]Eble vi estas sincera homo kun viaj proponoj, sed ili rompus tute jaman Esperanton. Direktu prefere viajn fortojn pli bone kompreni la ideon de Esperanto.
Bonvolu komenci ekz-e ĉe Fundamento de Esperanto.
jozefo_22 (Mostra il profilo) 14 agosto 2014 07:12:17
raffadalbo (Mostra il profilo) 29 agosto 2014 17:57:11
Multaj Esperantistoj ŝatus kelkajn ŝanĝojn, sed ĉiu proponas malsamajn ŝanĝojn. Do, la rezulto ne estus plibonigo, sed nur konfuzo. Kaj Esperanto iĝus pli malfacile lernebla kaj pli malfacile uzebla. Tio estus granda malbono.
Tamen, diskuti pri ŝanĝoj sen vere ŝanĝi estas alia afero, kaj iomete utilas.
amigueo (Mostra il profilo) 05 ottobre 2014 09:44:53
mi gratulas vin ĉevino pro konkreta detala ilustrita reformpropono.
mi ŝatas la simpligon de verba sistemo,
kaj la proponitan alfabeton,
kaj ankaŭ ŝatus simpligon de la noma sistemo.
ĉu vi havas ian ideon simpligi nomsistemon?
kunkreige aŭ interkreige via
amigueo
PS kio pri "q"? kio pri "kioma --> kiesma"?
RESUMOkajKOMENTOJ:
Resumo de Reformita Esperanto (RE)
kaj>e
bonan tagon --> bona tago
ĵ>j ĝ>dj ŝ>sh ĉ>ch ŭ>w j>y ĥ>x
-aŭ>-e
kiel>kie, kie>kien
mi/ci/li/shi/dji/ni/oni/vi/ili/si
i as is os --> -i, u us --> -u, aointa --> -anta, aoita --> -ita
Resumo de Reformita Esperanto (RE) < komento, propono, dubo >
kaj>e < aŭ>o >
bonan tagon --> bona tago
ĵ>j ĝ>dj ŝ>sh ĉ>ch ŭ>w j>y ĥ>x
-aŭ>-e < (mal)granda --> malaŭgranda >
kiel>kie, kie>kien < kipor, kiper, kikun... >
mi/ci/li/shi/dji/ni/oni/vi/ili/si < ŝli? la (ĝi+ili)? ŝi>in/li>iĉ? iŝi? niĉ/nin? >
i as is os --> -i, u us --> -u, aointa --> -anta, aoita --> -ita < esti vidita --> vidit >