Til innholdet

Pri hipotezaj sxangxoj en esperanto

fra troyshadow,2013 1 22

Meldinger: 102

Språk: Esperanto

amigueo (Å vise profilen) 2014 11 9 16:11:50

unua = mallasta = mejnja
lasta = malunua = plejja

amigueo (Å vise profilen) 2014 11 10 17:00:18

http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...

mi prezentas ankaŭ ĉi tie la temon "kiel montri la predikativon sen utiligi akuzativon".

"mi preferas domon granda", kie "granda" estas predikativo de "domo".
"mi preferas domon granda" = "mi preferas ke domo estu granda"

sed kiam akuzativo malaperas?:

"domo preferiĝas granda" = "preferiĝas ke domo estu granda"

"preferiĝas domo :granda"?
ĉu estas aliaj rimedoj?

antaŭdankon helpon

amigueo (Å vise profilen) 2014 11 10 18:13:32

mi ne nur aplaŭdas, ankau proponas varianton de malbalasta (de ĉevino), por plej simple (eteo) uzi esperanton sen rivali kompletan esperanton.
kelkaj detaloj mankas, kaj ambiguoj multas ridulo.gif

en la mond ven nov sent,
tra la mond ir fort vok;
per flugil de facil vent
nun de lok flug ĝi al lok.

(En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.)

ne al glav ki soif sang
ĝi tir la hom famili:
al la mond ki etern milit
ĝi promes sankt harmoni.

(Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.)

amigueo (Å vise profilen) 2014 11 20 19:27:08

es, ĝi estas afikso oficiala en kies ies ĉies nenies ties.

aparte tion, ĝi preskaŭ ne uziĝas. maloftaj "stultes", "bonkores"...

ĉu alia funkcio revivigos ĝin?

"de" estas tre utila kaj ofta en esperanto. por lacigi iom ĝin kaj plisupligi la lingvon, "es" povus utili.

" miaj amikoj es espero estas la fino de la krizo.
" espero de miaj amikoj...

sed tio plej bona jenas:

" aviadilo peres eŭropon alvenis Karolo
" la krimuloj kontraŭes batalas la polico

mi cedas la parolvicon, ĝentile kaj espere...

yugary (Å vise profilen) 2014 12 3 02:11:26

Ho ve! Bonvolu krei vian propran lingvon novan, kaj lasu Esperanton resti Esperanteca.

Sevechjo (Å vise profilen) 2018 1 30 11:07:31

Vi pravas.

Lingvaj eksperimentoj okazu ekster Esperanto, kun iliaj propraj nomoj.

Sed, laŭ mi, kondice ke ili havas iliajn proprajn nomojn kaj ke ili restas modeste, ili povus ankaŭ okazi trankvile ene Esperantujo, ĉar tiuj eksperimentoj interesas kelkajn esperantistojn ankaŭ, kaj ili vundas neniun. Egzemplo: https://laopalingvo.blogspot.fr/

Do, tiel povas esti paco inter ni ridulo.gif
Por la progreso de ĉiuj, ĉar bona etoso altigas karismon.

thyrolf (Å vise profilen) 2018 2 3 17:10:10

Vinisus (Å vise profilen) 2018 2 5 13:13:26

Eĉ inter esperantistoj ne mankas militemaj homoj. ridulo.gif

morico (Å vise profilen) 2018 2 9 09:24:21

Gaston Waringhien [Varingien], skribis ke Internacia Lingvo (ILo) devas esti facila , do samtempe simpla, regula, klara, STABILA kaj internacia.
Esperanto duone sukcesis:
ĝi estas cent aŭ mil foje pli parolata ol la dua projekto de ILo;
ĝi estas agnoskita fare de UNESKO;
ilia kreskado estis la plej rapida inter ĉiuj lingvoj malgraŭ la manko de subteno de ŝtatoj, lernejoj kaj amaskomunikiloj : de 20 parolantoj la unua monato ĝis du milionoj hodiaŭ, do X 100 000; la angla'parolantoj estis multiplikitaj de 10 en la sama periodo;
ĝi estas en la 30 unuaj lingvoj en la enciklopedio Vikipedio;
ĝi estas monda lingvo ktp.

Por la 95% de la homaro kiuj ne estas naskiĝ'angloparolantoj, ĝi permesas paroli rapide justan ILon, ne aŭ ne nur sub'lingvon de la angla lingvo, kiu havas pli ol 100 000 esceptoj (fonetiko, gramatiko, vortaro ktp.)

Hodiaŭ, por mi, Esperanto estas fortika lingvo, kiu povas havi kelkajn aliformuladojn. Sub'angla estas la plej konata lingvo por internacia komunikado. Do, por faciligi la transiron de la sub'angla al Esperanto, oni povas esti fleksebla sur kelkaj detaloj :
la prepozicio na aŭ je, kiam kelkaj ne volas uzi la akuzativon por ekzemple konservi la skribon de la personaj kaj familiaj nomoj; la plej mond'uzata ordo de la vortoj Subjekto-Verbo-Objekto (SVO) sen akuzativo estas ankaŭ uzata de multaj esperantistoj;
pli ofta uzo de la signoj ' aŭ - inter la radikoj de la kun'metitaj vortoj permesas al la ne esperantistoj legi pli rapide Esperanto'n.
La progreso de la ret'vortaroj permesos ankaŭ al ne-esperantistoj legi multe pli rapide Esperanto'n.
Kontraŭe, la forigo de la supersignoj ^ kaj ŭ ne estas efika. Estas almenaŭ10 000 foje pli rapide lerni ilin ke lerni la anglan prononcmanieron.

nornen (Å vise profilen) 2018 2 10 08:33:42

morico:ĝi estas en la 30 unuaj lingvoj en la enciklopedio Vikipedio;
Bedaŭrinde la plejparto de la Esperantaj artikoloj ĉe Vikipedio estas tiaj.

Tibake til toppen