Zum Inhalt

Simpla kuriozaĵo

von Sahaquiel, 23. Januar 2013

Beiträge: 16

Sprache: Esperanto

Sahaquiel (Profil anzeigen) 23. Januar 2013 01:52:36

Ĉu vi pensas ke «Ŝij» (Inaj ili) kaj «Lij» (Viraj ili) estas logikaj? Almenaŭ por mi jes. Estas nur kuriozaĵo, mi volas reformi nenion lango.gif.
Kion vi opinias pri tio?

Tempodivalse (Profil anzeigen) 23. Januar 2013 03:43:57

Sahaquiel:Ĉu vi pensas ke «Ŝij» (Inaj ili) kaj «Lij» (Viraj ili) estas logikaj? Almenaŭ por mi jes. Estas nur kuriozaĵo, mi volas reformi nenion lango.gif.
Kion vi opinias pri tio?
Ĥm, eble. La dek ses bazreguloj simple konstatas ke -j indikas plurecon, ĉu ne? Laŭ la sama pensmaniero, anstataŭ -jn oni povus uzi -nj por indiki akuzativon pluralan. Tamen aŭde distingi inter la sonoj "-i" kaj "-ij" malfacilas.

Blanka Meduzo (Profil anzeigen) 23. Januar 2013 03:47:32

Sahaquiel:Ĉu vi pensas ke «Ŝij» (Inaj ili) kaj «Lij» (Viraj ili) estas logikaj? Almenaŭ por mi jes. Estas nur kuriozaĵo, mi volas reformi nenion lango.gif.
Kion vi opinias pri tio?
Kaj devas esti "Vi-j"!

La frazo, "Mi amas vin" kaj "I love you" konfuzigas min.
Ĉu mi estas unu sola homo amata de ŝi, aŭ mi estas nur unu el viroj kiujn ŝi amas?

galvis (Profil anzeigen) 23. Januar 2013 04:26:37

Estas ja malfacile distingi la prononcon inter mi kaj ni,
multe pli inter ŝi kaj ŝij. Same, la hipoteza Vij kaj la
norma vi. Tiuj ĉi aldonoj kaŭzus pliajn problemojn ol solvojn.

žmo (Profil anzeigen) 23. Januar 2013 04:41:02

Sahaquiel:Ĉu vi pensas ke «Ŝij» (Inaj ili) kaj «Lij» (Viraj ili) estas logikaj? Almenaŭ por mi jes. Estas nur kuriozaĵo, mi volas reformi nenion lango.gif.
Kion vi opinias pri tio?
en mia denaska litova lingvo estas vortetoj, kiujn oni povas traduki kiel "vij", "lij", "ŝij". Tiuj ĉi vortoj estas tute logikaj kaj ni senprobleme povas tiujn vortetojn uzi.

Ondo (Profil anzeigen) 23. Januar 2013 19:00:20

En mia denaska lingvo tute ne estas apartaj vortoj por "li" kaj "ŝi", kaj neniu iam rimarkis ian problemon en tio.

Chainy (Profil anzeigen) 23. Januar 2013 19:27:06

Blanka Meduzo:La frazo, "Mi amas vin" kaj "I love you" konfuzigas min.
Kial tio konfuzas vin?

Blanka Meduzo:Ĉu mi estas unu sola homo amata de ŝi
= Ŝi amas min.

Blanka Meduzo:..., aŭ mi estas nur unu el viroj kiujn ŝi amas?
= Ŝi amas min.

Ĉu ŝi amas nur vin, aŭ ankaŭ aliajn homojn, ni ja ne povas tutcerte scii... Oni povas nur emfazi la celatan signifon per aldono de tiu malgranda vorteto 'nur'. Tio ne ŝajnas problema, ĉu ne?

Tempodivalse (Profil anzeigen) 23. Januar 2013 23:11:45

aŭ mi estas nur unu el viroj kiujn ŝi amas?
Se oni volas pluralon evidentigi, ankaŭ eblas diri "mi amas vin ĉiujn" (kiel uzatas angle). Tamen la ĉirkaŭa kunteksto preskaŭ ĉiam klarigus la sencon jam, sen tiu distingo.

Troyus23 (Profil anzeigen) 26. Januar 2013 04:38:21

Mi pensas ĉi tie estas fadeno erara sed, mi serĉas por la vorto por 'geek' en esperanto. Ĉu ajnulo konas?

Troyus23 (Profil anzeigen) 26. Januar 2013 05:09:35

Mi klarigas: mi volas diri Mi estas lingvo geek(linguaphile)ne komputilo 'geek'. Mi elektas la vorto 'geek'ĉar mi studas lingvoj fikcia tia Na'vi de la filmo Avatar kaj Quenya de la filmoj Lord of the Rings.

Zurück nach oben