Zum Inhalt

akuzativa demando

von ora knabo, 19. Oktober 2007

Beiträge: 7

Sprache: Esperanto

ora knabo (Profil anzeigen) 19. Oktober 2007 19:04:35

Mi ne scias kiel demandi. Jen ekzemplo: Hieraŭ mi vidis knabon kisintan belan knabinon. Ĉu tiu ĉi frazo bonas? Mi volis diri: Hieraŭ mi vidis knabon kiu kisis belan knabinon. Bonvolu diri ĉu mi povas uzi "kisintan knabon" en la frazo.

lunvirino (Profil anzeigen) 19. Oktober 2007 20:06:14

ora knabo:Mi ne scias kiel demandi. Jen ekzemplo: Hieraŭ mi vidis knabon kisintan belan knabinon. Ĉu tiu ĉi frazo bonas? Mi volis diri: Hieraŭ mi vidis knabon kiu kisis belan knabinon. Bonvolu diri ĉu mi povas uzi "kisintan knabon" en la frazo.
Mi pensas, ke tio ĝustas. Ĵetu foje rigardon al forumo "frazrolo komplemento". Tie simila demando diskutiĝas.

yugary (Profil anzeigen) 25. Oktober 2007 06:00:52

ora knabo:Mi ne scias kiel demandi. Jen ekzemplo: Hieraŭ mi vidis knabon kisintan belan knabinon. Ĉu tiu ĉi frazo bonas? Mi volis diri: Hieraŭ mi vidis knabon kiu kisis belan knabinon. Bonvolu diri ĉu mi povas uzi "kisintan knabon" en la frazo.
Se vi skribas "mi vidis knabon kisintan belan knabinon", la frazo ne estas tre klara. Ŝajnas ke ĝi devus signifi jenon: Hieraŭ mi vidis knabon, kiu, antaŭ ol mi lin vidis, estis jam kisinta belan knabinon. Sed mi supozas ke tio ne estis via intenco. Ĉu vi intencis diri ke, kiam vi vidis la knabon, li estis kisanta la belan knabinon? Tiaokaze vi devus uzi la participon "kisanta" aŭ "kisantan", depende de tio, kion vi deziras emfazi. Se vi celas nur priskribi kian knabon vi vidis, vi povas diri "Hieraŭ mi vidis knabon kisantan belan knabinon." Se vi celas emfazi la agon, kiun faris la knabo, vi havas du eblojn: (1) Se vi volas emfazi ke la ago kisi estis farata ĝuste kiam vi vidis la knabon, vi povas diri "Mi vidis knabon kisanta belan knabinon". (2) Se vi volas rigardi la agon kiel tutaĵon, vi povas diri "Mi vidis knabon kisi belan knabinon".

Gary Yu

horsto (Profil anzeigen) 25. Oktober 2007 15:30:46

yugary:
ora knabo:Mi ne scias kiel demandi. Jen ekzemplo: Hieraŭ mi vidis knabon kisintan belan knabinon. Ĉu tiu ĉi frazo bonas? Mi volis diri: Hieraŭ mi vidis knabon kiu kisis belan knabinon. Bonvolu diri ĉu mi povas uzi "kisintan knabon" en la frazo.
Se vi skribas "mi vidis knabon kisintan belan knabinon", la frazo ne estas tre klara. Ŝajnas ke ĝi devus signifi jenon: Hieraŭ mi vidis knabon, kiu, antaŭ ol mi lin vidis, estis jam kisinta belan knabinon. Sed mi supozas ke tio ne estis via intenco. Ĉu vi intencis diri ke, kiam vi vidis la knabon, li estis kisanta la belan knabinon? Tiaokaze vi devus uzi la participon "kisanta" aŭ "kisantan", depende de tio, kion vi deziras emfazi. Se vi celas nur priskribi kian knabon vi vidis, vi povas diri "Hieraŭ mi vidis knabon kisantan belan knabinon." Se vi celas emfazi la agon, kiun faris la knabo, vi havas du eblojn: (1) Se vi volas emfazi ke la ago kisi estis farata ĝuste kiam vi vidis la knabon, vi povas diri "Mi vidis knabon kisanta belan knabinon". (2) Se vi volas ridardi la agon kiel tutaĵon, vi povas diri "Mi vidis knabon kisi belan knabinon".
Gary Yu
Se vi diras:
Hieraŭ mi vidis knabon kisintan belan knabinon.
Ĉu tiam ne 'knabon kisintan belan knabinon' estas la objekto de 'mi vidas'? Sekve vi ne vidis knabon, sed belan virinon, kiu kisas (kisis) knabon.
Se vi diras:
Hieraŭ mi vidis knabon kisinta (kisanta) belan knabinon.
Tiam vi vidis knabon, kiu kisis (kisas) virinon.

yugary (Profil anzeigen) 28. Oktober 2007 06:42:38

Terurĉjo:Sed la frazo "Hieraŭ mi vidis knabon kisinta belan knabinon" povas signifi "Hieraŭ mi, kisinta belan knabinon, vidis knabon". Kial ne?
Ŝajnas ke vi volas diri, "Hieraŭ, kisinte belan knabinon, mi vidis knabon."

Gary Yu

Nadjeta (Profil anzeigen) 28. Oktober 2007 20:15:09

Gerundio

Saluton !

Kara amikino vi rilatiĝas al Gerundio tempo, tiu kio okazas, kaj daŭras aokazante
okazante , Mi donos kelkajn ekzemplojn:
1. Rato estas manĝante.
2. Maria malpurigas kuirejon kantante. (ŝi kantas dum ŝi purigas kuirejon.
3.Elirante kafejon, mi renkontis mian amikon Mabu.
4. Amante Esperanton mi malamas kiun parolaĉa ĝin.

Vi devas uzi sufikson -ANTE kiun montras ke verbo estas en Gerundio (gerundia formo).
via ekzemplo estas:

HIERAŬ MI VIDIS KNABON KISANTE BELAN VIRINON.

Mi esperas klarigis vian dubon, koran dankon! samideanino via,

Nadja korjenevskaja

ora knabo (Profil anzeigen) 28. Oktober 2007 22:11:30

ho, tre multe por legi lango.gif
dankon al ĉiuj, sed al mi la plej plaĉas klarigo de Terurĉjo. Kaj tre ne gravas ĉu la vorto estas "kisantan" aŭ "kisintan", mi nur volis scii kiel uzi la akuzativon.

Jen kion mi konkludis, korektu se mi eraras:
Mi vidis knabon kisintan belan knabinon. Do, post la vorto "vidis" - verbo, devas esti akuzativo (mi vidis knabon kisintan...).
Nun, pri la resto:
unue ekzemplo: li estas knabo kisinta belan knabinon. Post "inta" vorto povas esti akuzativo. Do, en nia frazo "knabon kisintan" estas en akuzativo pro la vorto "vidis" kaj "belan knabinon" pro la vorto "kisinta", kiu estas akuzativa nur pro "vidis".
Se mi ĉion bone komprenis: La frazo konsistas de du partoj (ĉiu havas subjekton kaj verbon) - 1. mi vidis knabon kisintan, 2. Knabo kisinta belan knabinon. Do, se mi metas la duan post la unuan... La frazo devus esti bona.

Mi scias ke mia klarigado ne tre bonas, nur diru ĉu mia maniero de pensado bonas.

Zurück nach oben