Al la enhavo

(pli-malpli) sciencfikcia filmprojekto esperantlingva — ĉu (lingve) komprenebla?

de veltcprax, 2013-februaro-03

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

veltcprax (Montri la profilon) 2013-februaro-03 14:38:51

Saluton,

oni estas faranta epizodan sf-filmaĵon en Esperanto. La reĝisoro kaj la aktoroj ne parolas Esperanton (la reĝisoro ja interesiĝas kaj estas komencanto). Tio ja iel malfaciligas faradon de esperantlingva filmo. ridulo.gif

Do mi estas fakte la esperantigisto de la bando. Se iu interesiĝas, jen la epizodoj ĝis nun faritaj: http://www.horizontalfilm.de/epizodoj-2/ Bonvole ne demandu pri la intrigo; ankaŭ mi ne komprenas la reĝisoron. ridulo.gif

Mi ja lernis la lingvon, sed ne flegas ĝin en ĉiutaga vivo. Kion vi pensas, ĉu la rezulto estas akceptebla? Ĉu Esperanto-parolantoj komprenas? (Mi scias, ke en la dua epizodo unu aktoro estas tute nekomprenebla, sed, feliĉe, li havas rolon de neperfekta klono [homkopio] …)

Mi dankas pro viaj komentoj.

Kore
veltcprax

vidas vandenis (Montri la profilon) 2013-februaro-05 21:07:47

veltcprax:Saluton,

oni estas faranta epizodan sf-filmaĵon en Esperanto. La reĝisoro kaj la aktoroj ne parolas Esperanton (la reĝisoro ja interesiĝas kaj estas komencanto). Tio ja iel malfaciligas faradon de esperantlingva filmo. ridulo.gif

Do mi estas fakte la esperantigisto de la bando. Se iu interesiĝas, jen la epizodoj ĝis nun faritaj: http://www.horizontalfilm.de/epizodoj-2/ Bonvole ne demandu pri la intrigo; ankaŭ mi ne komprenas la reĝisoron. ridulo.gif

Mi ja lernis la lingvon, sed ne flegas ĝin en ĉiutaga vivo. Kion vi pensas, ĉu la rezulto estas akceptebla? Ĉu Esperanto-parolantoj komprenas? (Mi scias, ke en la dua epizodo unu aktoro estas tute nekomprenebla, sed, feliĉe, li havas rolon de neperfekta klono [homkopio] …)
Mi trafis ĉi tiun mesaĝon hazarde, sed ĝi min sufiĉe interesigis. Mi pensas ke valoras ĝin traspekti pli serioze.

Mi dankas pro viaj komentoj.

Kore
veltcprax

vidas vandenis (Montri la profilon) 2013-februaro-05 21:16:54

Pardonu,mi konfuzis ion. Miaj vortoj estas de 'Mi trafis.'........ ĝis ... 'serioze.'

veltcprax (Montri la profilon) 2013-februaro-11 20:32:42

Dankon pro via intereso. Ne hezitu, se vi havas komentojn aŭ demandojn pri la filmetoj. Mi esperas plibonigi mian lingvonivelon per uzado de lernu!, inkluzive ties diskutforumoj. Bedaŭrinde mi uzas Esperanton relative malofte.

vidas vandenis:Pardonu,mi konfuzis ion. Miaj vortoj estas de 'Mi trafis.'........ ĝis ... 'serioze.'

veltcprax (Montri la profilon) 2013-marto-15 20:01:12

Saluton.

Jen (http://www.horizontalfilm.de/tag/radiowoche/) pliaj parolad-ekzemploj. Ni estas germanlingvanoj, kaj ni normale ne parolas Esperanton. Espereble nia Esperanto estas, tamen, akceptebla.

Kio plibonigendas?

PEM71 (Montri la profilon) 2013-marto-15 23:05:01

Saluton,
kun granda plezuro mi ĵus spektis vian filmetojn. La filmotrukoj tre plaĉis al mi. Mi ne estas spertulo pri filmo, sed ŝajnas al mi, ke baldaŭ vi fariĝos famaj artistoj!
Bonŝancon kun via projekto. ridulo.gif

veltcprax (Montri la profilon) 2013-marto-16 10:54:32

Dankon pro via komplimento, kiun mi peros al la reĝisoro. ridulo.gif

PEM71:Saluton,
kun granda plezuro mi ĵus spektis vian filmetojn. La filmotrukoj tre plaĉis al mi. Mi ne estas spertulo pri filmo, sed ŝajnas al mi, ke baldaŭ vi fariĝos famaj artistoj!
Bonŝancon kun via projekto. ridulo.gif

veltcprax (Montri la profilon) 2014-oktobro-26 15:33:55

Li ĵus anoncis la 4-an epizodon: http://www.horizontalfilm.de/epizodo-4-episode-4-3...

Christa627 (Montri la profilon) 2014-novembro-07 21:46:22

Haha, tro da dramo por mi ridego.gif. La unuajn du mi komprenas (lingve), sed la trian ne.

Reen al la supro