去目錄頁

(pli-malpli) sciencfikcia filmprojekto esperantlingva — ĉu (lingve) komprenebla?

veltcprax, 2013年2月3日

讯息: 9

语言: Esperanto

veltcprax (显示个人资料) 2013年2月3日下午2:38:51

Saluton,

oni estas faranta epizodan sf-filmaĵon en Esperanto. La reĝisoro kaj la aktoroj ne parolas Esperanton (la reĝisoro ja interesiĝas kaj estas komencanto). Tio ja iel malfaciligas faradon de esperantlingva filmo. ridulo.gif

Do mi estas fakte la esperantigisto de la bando. Se iu interesiĝas, jen la epizodoj ĝis nun faritaj: http://www.horizontalfilm.de/epizodoj-2/ Bonvole ne demandu pri la intrigo; ankaŭ mi ne komprenas la reĝisoron. ridulo.gif

Mi ja lernis la lingvon, sed ne flegas ĝin en ĉiutaga vivo. Kion vi pensas, ĉu la rezulto estas akceptebla? Ĉu Esperanto-parolantoj komprenas? (Mi scias, ke en la dua epizodo unu aktoro estas tute nekomprenebla, sed, feliĉe, li havas rolon de neperfekta klono [homkopio] …)

Mi dankas pro viaj komentoj.

Kore
veltcprax

vidas vandenis (显示个人资料) 2013年2月5日下午9:07:47

veltcprax:Saluton,

Mi trafis ĉi tiun mesaĝon hazarde, sed ĝi min sufiĉe interesigis. Mi pensas ke valoras ĝin traspekti pli serioze.

Mi dankas pro viaj komentoj.

Kore
veltcprax

vidas vandenis (显示个人资料) 2013年2月5日下午9:16:54

Pardonu,mi konfuzis ion. Miaj vortoj estas de 'Mi trafis.'........ ĝis ... 'serioze.'

veltcprax (显示个人资料) 2013年2月11日下午8:32:42

Dankon pro via intereso. Ne hezitu, se vi havas komentojn aŭ demandojn pri la filmetoj. Mi esperas plibonigi mian lingvonivelon per uzado de lernu!, inkluzive ties diskutforumoj. Bedaŭrinde mi uzas Esperanton relative malofte.

vidas vandenis:Pardonu,mi konfuzis ion. Miaj vortoj estas de 'Mi trafis.'........ ĝis ... 'serioze.'

veltcprax (显示个人资料) 2013年3月15日下午8:01:12

Saluton.

Jen (http://www.horizontalfilm.de/tag/radiowoche/) pliaj parolad-ekzemploj. Ni estas germanlingvanoj, kaj ni normale ne parolas Esperanton. Espereble nia Esperanto estas, tamen, akceptebla.

Kio plibonigendas?

PEM71 (显示个人资料) 2013年3月15日下午11:05:01

Saluton,
kun granda plezuro mi ĵus spektis vian filmetojn. La filmotrukoj tre plaĉis al mi. Mi ne estas spertulo pri filmo, sed ŝajnas al mi, ke baldaŭ vi fariĝos famaj artistoj!
Bonŝancon kun via projekto. ridulo.gif

veltcprax (显示个人资料) 2013年3月16日上午10:54:32

Dankon pro via komplimento, kiun mi peros al la reĝisoro. ridulo.gif

PEM71:Saluton,
kun granda plezuro mi ĵus spektis vian filmetojn. La filmotrukoj tre plaĉis al mi. Mi ne estas spertulo pri filmo, sed ŝajnas al mi, ke baldaŭ vi fariĝos famaj artistoj!
Bonŝancon kun via projekto. ridulo.gif

veltcprax (显示个人资料) 2014年10月26日下午3:33:55

Li ĵus anoncis la 4-an epizodon: http://www.horizontalfilm.de/epizodo-4-episode-4-3...

Christa627 (显示个人资料) 2014年11月7日下午9:46:22

Haha, tro da dramo por mi ridego.gif. La unuajn du mi komprenas (lingve), sed la trian ne.

回到上端