Skip to the content

Mi manĝis ĝin tuta.

by Simon Pure, February 6, 2013

Messages: 8

Language: Esperanto

Simon Pure (User's profile) February 6, 2013, 11:00:09 AM

Se mi diras 'mi manĝis ĝin tuta' ĉu mi diras 'mi manĝis kiel unu peco' aŭ 'mi manĝis la tuto'? (Mi pripensas kukon.)

antoniomoya (User's profile) February 6, 2013, 11:28:51 AM

Mi manĝis pecon da kuko. Mi manĝis la tutan pecon.
Mi manĝis la tutan kukon.
Mi manĝis ĉion.
Mi tute manĝis.

Amike.

scorpjke (User's profile) February 6, 2013, 1:08:12 PM

Mi manĝis ĉiom (da ĝi).

KoLonJaNo (User's profile) February 6, 2013, 4:29:35 PM

Saluton!

Simon Pure:Se mi diras 'mi manĝis ĝin tuta'
Tio povus signifi, ke vi mem tuta (do kiel kompleta, sendifekta homo) manĝis ĝin.

Simon Pure:ĉu mi diras 'mi manĝis kiel unu peco'
Mi manĝis [ĝin] kiel unu pecon.

Simon Pure:aŭ 'mi manĝis la tuto'? (Mi pripensas kukon.)
Mi manĝis la tuton.

Kolonjano

Balbutanto (User's profile) February 6, 2013, 7:45:23 PM

Simon Pure:Se mi diras 'mi manĝis ĝin tuta' ĉu mi diras 'mi manĝis kiel unu peco' aŭ 'mi manĝis la tuto'? (Mi pripensas kukon.)
Mi dirus: Mi manĝis ĝin tute (I ate it entirely).

Simon Pure (User's profile) February 7, 2013, 10:22:55 AM

Dankon ĉiujn por la sugestoj (kaj korektis miajn erarojn).

Bert (User's profile) February 8, 2013, 12:06:22 PM

Vi celas diri per kompleta kaj simpla frazo: "Mi manĝis la tutan pecon."

Por akcenti la vorton "tuta" vi ŝanĝas lokon: "Mi manĝis la pecon tutan."

El la antaŭa kunteksto oni jam scias, ke temas pri "peco de kuko kun pomo kaj cinamo", tial vi ne ripetas la longan priskribon, sed anstataŭe uzas pronomon "ĝi", do anstataŭ "pecon" estu "ĝin" en via frazo: "Mi manĝis ĝin tutan."

"Tuta" estas adjektivo de substantivo "peco", ambaŭ havu la saman akuzativan "n" pro transitiva verbo "manĝi".

Vi povas libere ŝanĝi la vortordon, ekz. "Mi ĝin tutan manĝis." aŭ "Ĝin tutan mi manĝis".
Venu studi en http://gresillon.org/printempo

sudanglo (User's profile) February 8, 2013, 3:20:34 PM

Prave Bert. Se oni tute manĝas ion, tio ne signifas ke oni manĝis tion per unu buŝpleno, eble pluraj mordoj necesis.

Laŭ mi, la signifo de tute manĝi estas nur ke nenio postrestas (tamen, iu krudulo, povus ŝtopi sian buŝtruon per la kuko, anstataŭ pli elegante manĝi per kelkaj mordetoj).

'Mi manĝis ĝin tuta' sonas iom strange - kvazaŭ per manĝo oni iel transformis ĝin al tuteco.

Back to the top