Į turinį

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

cspinola, 2013 m. vasaris 11 d.

Žinutės: 359

Kalba: Esperanto

lobo_xx (Rodyti profilį) 2013 m. kovas 18 d. 22:18:15

cspinola: Via pragmatika propono estas utila kaj komprenebla. Sed, mi pensas ke, ion pli oni povus fari, ni povus fari ... ĉefe la esperantaj asocioj. Ĉu ne?
Kara cspinola,

komence elkoran dankon por viaj afablaj komplementoj. Jes - absolute kaj konvike mi konsentas dirante: Jes. Mia kolektado pri uzoj de l'Eo, kiuj ne bezonas la Eo-parolantan mondon, ja aparte celas eviti kabeemaj tendencoj, kiuj estus tiamaniere fonditaj. La menciitaj uzoj ja samtempe respegulas eblecoj de aktiviĝo; irante preteren la pura pragmatiko! Vi ja faris tion - kuraĝe anstataǔ hezite! Kaj êc se la iniciata celo ne sukcesus laǔpropone; ĝi certe kondukas al cetera efiko: Supoze via iniciato ankaǔ igas aliajn E-istojn pripensi, kion ili povus fari; krom 'nur' subteni iniciatojn kiel la via; signifikante: NE NUR ĈIAM ATENDI ĝis iu ekaktiviĝas (negrave ĉu ununura persono aǔ Eo-organizo).

Ekzemple, interalie pro via iniciato, mi ekesploris la retefekto - kiu ekzakte estas nia 'hundfablo'. Do, temas pri kriza maso kaj eksponenciala kreskado = 'virusa efiko'; ĉenreago...

Eo havas ĉiujn elementojn por sukcesi: Facile [redaktita] disponebla, senkosta (finance), malmultekosta (tempe), konkreta persona uzo malgraǔ malgranda uzantaro, mojoseco, ... tamen jam neniu eksplodo. Kial? Iu ankoraŭ mankas, do - ni certe pli pripensu...

amike salutante, lobo

fstphane (Rodyti profilį) 2013 m. kovas 19 d. 10:07:13

lobo_xx:Eo havas ĉiujn elementojn por sukcesi: Malfacile disponebla, senkosta (finance),...
Temas certe pri misskribaĵo, ĉu ne?

lobo_xx (Rodyti profilį) 2013 m. kovas 19 d. 17:12:54

fstphane:
lobo_xx:Eo havas ĉiujn elementojn por sukcesi: Malfacile disponebla, senkosta (finance),...
Temas certe pri misskribaĵo, ĉu ne?
ridulo.gif haha, jes, certe; do estu 'facile' - pardonu min...

ridante salutas lobo

cspinola (Rodyti profilį) 2013 m. kovas 20 d. 19:41:03

Iom post iom, pli kaj pli personoj subskribis la peticion, jam pli ol 3900:
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

Fenris_kcf (Rodyti profilį) 2013 m. kovas 22 d. 17:18:55

cspinola:Iom post iom, pli kaj pli personoj subskribis la peticion, jam pli ol 3900:
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...
Tre for de 10000 kaj tiu tute ne rolas.
Ne okazas io se pli ol 10000 personoj subskribotis kaj nenio okazos se ne.

PS: Kial vi skribas le ligilon en ĉiun de viaj mesaĝoj?

lobo_xx (Rodyti profilį) 2013 m. kovas 22 d. 21:22:15

Fenris_kcf:Tre for de 10000 kaj tiu tute ne rolas.
Ne okazas io se pli ol 10000 personoj subskribotis kaj nenio okazos se ne.

PS: Kial vi skribas le ligilon en ĉiun de viaj mesaĝoj?
Pli for de 1.000.000 aǔ ankoraǔ eĉ pliege for de 5*10^998 - do? La celo estis 5.000 kaj tiu ŝajnas atingebla.
Ke neniu efikas? Kiu sciu?
Ĉu rolas? Kiel sciu?
Kion vi estimas? Kial demandu?
Ĉu oni manĝigu provokantojn? Certe ne.

okulumo.gif lobo

cspinola (Rodyti profilį) 2013 m. kovas 23 d. 12:31:13

Fenris_kcf:http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...
PS: Kial vi skribas le ligilon en ĉiun de viaj mesaĝoj?
Klare por faciligi la aliron al iu leganto, kiun eble tio interesas.
Kial tiom tio ĝenas vin?

hebda999 (Rodyti profilį) 2013 m. kovas 23 d. 13:39:43

cspinola:
Fenris_kcf:http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...
PS: Kial vi skribas le ligilon en ĉiun de viaj mesaĝoj?
Klare por faciligi la aliron al iu leganto, kiun eble tio interesas.
Kial tiom tio ĝenas vin?
1/5 da homoj estas ĉiam kontraŭ ĉio ajn.

hebda999 (Rodyti profilį) 2013 m. kovas 23 d. 13:40:02

bonvolu forigi

lobo_xx (Rodyti profilį) 2013 m. kovas 23 d. 14:26:02

hebda999:1/5 da homoj estas ĉiam kontraŭ ĉio ajn.
...kiu ja bedaǔrinde veras - miaopinie ili eĉ estas malpli multaj, sed laǔtege mokantaj - do la bona novaĵo, finfine: La plejparto estas bonvola kaj subtenema; tion ni neniam forgesu.

amike, lobo

Atgal į pradžią