Al la enhavo

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

de cspinola, 2013-februaro-11

Mesaĝoj: 359

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-marto-23 17:11:28

Mi ĵus subskribis...baldaŭ 4000.

Sed 5000 ŝajnas iom malmulta, ĉar peticio nur en Francio atingis 6 foje pli da subskriboj, t.e. 33000.
esperanto en franca abituro

hebda999 (Montri la profilon) 2013-marto-23 17:23:33

En Pollando kiam oni proponis Esperanton por abiturienta ekzameno, la ministerio konkludis, ke ĝi ne estas reala lingvo kaj permesante ĝin en ekzamenoj oni ankaŭ devus permesi iun ajn artefaritan lingvon, eĉ la infanan, en kiu oni enmetas aldonajn vokalojn al vortoj. Pro tiu argumento la propono fiaskis kiel ridinda kaj nekonvena.

cspinola (Montri la profilon) 2013-marto-24 13:49:40

Plio ol 4000 jam subskribis peticion,
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2013-marto-24 16:45:06

Bonvolu skribi la ligilon refoje! Kelkaj uloj supozeble ankoraŭ ne legis ĝin. Pli bone skribu ĝin ĉiujn 5 minutojn

Tjeri (Montri la profilon) 2013-marto-25 06:45:57

Povas esti, ke cspinola mem 3999-foje subskribis, tio eblas.

lobo_xx (Montri la profilon) 2013-marto-25 17:11:11

hebda999:En Pollando kiam oni proponis Esperanton por abiturienta ekzameno, la ministerio konkludis, ke ĝi ne estas reala lingvo kaj permesante ĝin en ekzamenoj oni ankaŭ devus permesi iun ajn artefaritan lingvon, eĉ la infanan, en kiu oni enmetas aldonajn vokalojn al vortoj. Pro tiu argumento la propono fiaskis kiel ridinda kaj nekonvena.
Tiu - pardonu mi malofte ridegis tiom - estas la plej stultega elturniĝo kiu mi iam aǔdis; kaj tial por mi la ununura ridinda cirkonstanco. Evidente tiu klarigo neniam serioze povus deĵori kiel kaǔzon aǔ veran motivon; sed anstataǔ temas pri pura polemiko!

Mi ja fakte pli kaj pli opinias, ke l'Eo NE PLU estas artefarita lingvo. Komence, certe jes - sed ne nepre alie ol ĉiuj lingvoj, ankaǔ Eo iam ajn havis sian fonton de kreado. Intertempe, do, multegaj homoj formis kaj vivigis ĝin - sed nun ĝi funkcias kiel ĉiuj lingvoj - uzinda kaj uzebla pro praktika kaj kelkfoje pli aǔ malpli pragmatika evoluo.

Kio estas la malsamecoj; precipe malavantaĝaj?? Tiu bonvolu iu ajn klarigi iufoje al mi! Kiel ne-Eo-parolantoj iam povus juĝi pri tio serioze?

lobo

x1004 (Montri la profilon) 2013-marto-25 17:27:24

Mi havas nur unu demandon: kio okazos kiam tiu ĉi nombro atingos 5000?

Emma73 (Montri la profilon) 2013-marto-25 17:58:57

mi subkribis la peticion, sed bona demando de x1004
ridulo.gif

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2013-marto-25 19:57:22

x1004:Mi havas nur unu demandon: kio okazos kiam tiu ĉi nombro atingos 5000?
Mi jam skribis: Tute nenio okazos.

cspinola (Montri la profilon) 2013-marto-25 21:19:14

Tjeri:Povas esti, ke cspinola mem 3999-foje subskribis, tio eblas.
Fenris_kcf:Bonvolu skribi la ligilon refoje! ... Pli bone skribu ĝin ĉiujn 5 minutojn.
Ha, Ha, Vi estas tute komika, ha ha! Verŝajne tiu peticio tre ĝenas al vi! Vi ne nur ne konsentas, vi malamas ĝin.

Reen al la supro