去目錄頁

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

cspinola, 2013年2月11日

讯息: 359

语言: Esperanto

Altebrilas (显示个人资料) 2013年3月23日下午5:11:28

Mi ĵus subskribis...baldaŭ 4000.

Sed 5000 ŝajnas iom malmulta, ĉar peticio nur en Francio atingis 6 foje pli da subskriboj, t.e. 33000.
esperanto en franca abituro

hebda999 (显示个人资料) 2013年3月23日下午5:23:33

En Pollando kiam oni proponis Esperanton por abiturienta ekzameno, la ministerio konkludis, ke ĝi ne estas reala lingvo kaj permesante ĝin en ekzamenoj oni ankaŭ devus permesi iun ajn artefaritan lingvon, eĉ la infanan, en kiu oni enmetas aldonajn vokalojn al vortoj. Pro tiu argumento la propono fiaskis kiel ridinda kaj nekonvena.

cspinola (显示个人资料) 2013年3月24日下午1:49:40

Plio ol 4000 jam subskribis peticion,
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

Fenris_kcf (显示个人资料) 2013年3月24日下午4:45:06

Bonvolu skribi la ligilon refoje! Kelkaj uloj supozeble ankoraŭ ne legis ĝin. Pli bone skribu ĝin ĉiujn 5 minutojn

Tjeri (显示个人资料) 2013年3月25日上午6:45:57

Povas esti, ke cspinola mem 3999-foje subskribis, tio eblas.

lobo_xx (显示个人资料) 2013年3月25日下午5:11:11

hebda999:En Pollando kiam oni proponis Esperanton por abiturienta ekzameno, la ministerio konkludis, ke ĝi ne estas reala lingvo kaj permesante ĝin en ekzamenoj oni ankaŭ devus permesi iun ajn artefaritan lingvon, eĉ la infanan, en kiu oni enmetas aldonajn vokalojn al vortoj. Pro tiu argumento la propono fiaskis kiel ridinda kaj nekonvena.
Tiu - pardonu mi malofte ridegis tiom - estas la plej stultega elturniĝo kiu mi iam aǔdis; kaj tial por mi la ununura ridinda cirkonstanco. Evidente tiu klarigo neniam serioze povus deĵori kiel kaǔzon aǔ veran motivon; sed anstataǔ temas pri pura polemiko!

Mi ja fakte pli kaj pli opinias, ke l'Eo NE PLU estas artefarita lingvo. Komence, certe jes - sed ne nepre alie ol ĉiuj lingvoj, ankaǔ Eo iam ajn havis sian fonton de kreado. Intertempe, do, multegaj homoj formis kaj vivigis ĝin - sed nun ĝi funkcias kiel ĉiuj lingvoj - uzinda kaj uzebla pro praktika kaj kelkfoje pli aǔ malpli pragmatika evoluo.

Kio estas la malsamecoj; precipe malavantaĝaj?? Tiu bonvolu iu ajn klarigi iufoje al mi! Kiel ne-Eo-parolantoj iam povus juĝi pri tio serioze?

lobo

x1004 (显示个人资料) 2013年3月25日下午5:27:24

Mi havas nur unu demandon: kio okazos kiam tiu ĉi nombro atingos 5000?

Emma73 (显示个人资料) 2013年3月25日下午5:58:57

mi subkribis la peticion, sed bona demando de x1004
ridulo.gif

Fenris_kcf (显示个人资料) 2013年3月25日下午7:57:22

x1004:Mi havas nur unu demandon: kio okazos kiam tiu ĉi nombro atingos 5000?
Mi jam skribis: Tute nenio okazos.

cspinola (显示个人资料) 2013年3月25日下午9:19:14

Tjeri:Povas esti, ke cspinola mem 3999-foje subskribis, tio eblas.
Fenris_kcf:Bonvolu skribi la ligilon refoje! ... Pli bone skribu ĝin ĉiujn 5 minutojn.
Ha, Ha, Vi estas tute komika, ha ha! Verŝajne tiu peticio tre ĝenas al vi! Vi ne nur ne konsentas, vi malamas ĝin.

回到上端