Al la enhavo

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

de cspinola, 2013-februaro-11

Mesaĝoj: 359

Lingvo: Esperanto

x1004 (Montri la profilon) 2013-marto-25 21:27:10

Fenris_kcf:Mi jam skribis: Tute nenio okazos.
Do al kio servas tiu ĉi petskribo? Kia celo tio havas? Por kiu tio estas? Mi tion ne komprenas, sed eble mi estas tro stulta.

cspinola (Montri la profilon) 2013-marto-25 22:57:53

x1004:
Fenris_kcf:Mi jam skribis: Tute nenio okazos.
Do al kio servas tiu ĉi petskribo? Kia celo tio havas? Por kiu tio estas? Mi tion ne komprenas, sed eble mi estas tro stulta.
Io okazos!. Ju pli oni subskribis, des pli proksime ni estos por E-o sukcesi. Se oni atingos 5000 homojn, ni devas labori por atingi 10000 subskribantojn, kaj tiel plu. Kiam tiu peto ŝtopas, se ne sukcesus, aliloke eble oni komencos novan peticion, kiun ni subskribos. Dume ni devas daŭre kaj studi, kaj ĝui, kaj disvastigi E-on. Mi rekomendas al vi legi mesaĝon de lobo en ĉi tiu forumo, Jen:

lobo_xx:Por mi persone tiu estis simple la grandega surprizo, ke post nur mallonga tempo mi eklernis ĝin (ĝis la nuna nivelo, mi estis lernante 7 monatojn). Tiu rapideco estigis egan personan sukcesosperton; absolute nekompareble kun ĉiuj aliaj lingvoj, kiujn mi iam lernis.

Ceteraj uzoj (krom la ebleco interparoli kun iu hazarde konatiĝita persono en Eo) povas eble esti: vojaĝi uzante pasporta servo; intereso aŭ scivolemo pri la lingva konstruado, konatiĝi homojn, kiujn oni plej verŝajne niniam estus konatiĝinte sen Eo, iel gefrata sinteno en la Eo-movado, sukzesa realigo de iu Esperanto-rilata projekto, paroli tiun mojosan sekretan lingvon kun siaj amikoj... Finfine, sed ne nepre kiel la unua aŭ ununura uzo, ankaǔ tiu demandinda, necerte iam okazonta, kaj pro tio nomata 'granda finvenko'.

Do, kion fari? Nun, eble mia propono estas iom tro pragmatika; sed: Ĝoju pro ĝi! Kaj ni faras tion ĝis la tago, je kiu la nombro de parolantoj alvenas ĉe tiu magika kritika amaso, kiu ekbrulas la eksplodon...

amike, lobo
Amike, cspinola.

hebda999 (Montri la profilon) 2013-marto-26 11:43:38

Altebrilas:726 en la mondo

uno: 6563 Ĝis junio 2012 - kaj neniu poste

esperanto parolantoj en la mondo: memdeklaro: 2260
Mi ne subskribis, ĉar mi sciis nenion pri ili. Estas multege da samaj homoj, kiuj ne partoprenas en tiuj ĉi enketoj, ĉar ili pri ili ne scias. Tio nenion pruvas.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2013-marto-26 18:05:09

cspinola:
Tjeri:Povas esti, ke cspinola mem 3999-foje subskribis, tio eblas.
Fenris_kcf:Bonvolu skribi la ligilon refoje! ... Pli bone skribu ĝin ĉiujn 5 minutojn.
Ha, Ha, Vi estas tute komika, ha ha! Verŝajne tiu peticio tre ĝenas al vi! Vi ne nur ne konsentas, vi malamas ĝin.
Klare: Se oni ne tute subtenas ĝin, oni estas kontraŭ ĝin…

"Obi-Wan Kenobi":Nur Sith konas nenion, sed ekstremaĵojn

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-marto-26 23:09:05

hebda999:

Mi ne subskribis, ĉar mi sciis nenion pri ili. Estas multege da samaj homoj, kiuj ne partoprenas en tiuj ĉi enketoj, ĉar ili pri ili ne scias. Tio nenion pruvas.
Nenio estas pruvenda. Mi nur volis pripensigi. Kial esperantistoj preferas lanĉi novajn projektojn, ol subteni la malnovajn? Eble ĉar ili ne aŭdis pri ili tial, ke ili malbone komunikas. Sed ili disponas pri la plej bona komunikilo! Kio do mankas por ke komunikado rezultu en komunaj projektoj?

x1004 (Montri la profilon) 2013-marto-27 05:24:32

Altebrilas:
... Eble ĉar ili ne aŭdis pri ili tial, ke ili malbone komunikas. Sed ili disponas pri la plej bona komunikilo! Kio do mankas por ke komunikado rezultu en komunaj projektoj?
Multaj homoj ne ŝatas enketojn. Mi kutime ankaŭ nenion subskribas. Esperanto estas ankoraŭ tro juna por esti la universala lingvo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-marto-27 13:33:11

Pour_que_tous_les_membres_dAVAAZ_se_comprennent_a_travers_le_monde : 572
(por ke ĉiuj AVAAZanoj interkompreniĝu tra la mondo)

norvegio: 70 Esperanto kiel fakultativa kurso

jaro 2006: 68 subskriboj

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-marto-27 13:36:12

@x1004:
Esperanto estas ankoraŭ tro juna por esti la universala lingvo.
1887-2013: ni nun estas en la 6a generacio...
(kalkulante 25 jarojn por ĉiu generacio)

dobri (Montri la profilon) 2013-marto-27 14:57:12

Se ne sukcesos ni, tiam certe iu plua generacio sukcesos. Mi kredas tion!

Reen al la supro