Messaggi: 353
Lingua: Esperanto
x1004 (Mostra il profilo) 25 marzo 2013 21:27:10
Fenris_kcf:Mi jam skribis: Tute nenio okazos.Do al kio servas tiu ĉi petskribo? Kia celo tio havas? Por kiu tio estas? Mi tion ne komprenas, sed eble mi estas tro stulta.
cspinola (Mostra il profilo) 25 marzo 2013 22:57:53
x1004:Io okazos!. Ju pli oni subskribis, des pli proksime ni estos por E-o sukcesi. Se oni atingos 5000 homojn, ni devas labori por atingi 10000 subskribantojn, kaj tiel plu. Kiam tiu peto ŝtopas, se ne sukcesus, aliloke eble oni komencos novan peticion, kiun ni subskribos. Dume ni devas daŭre kaj studi, kaj ĝui, kaj disvastigi E-on. Mi rekomendas al vi legi mesaĝon de lobo en ĉi tiu forumo, Jen:Fenris_kcf:Mi jam skribis: Tute nenio okazos.Do al kio servas tiu ĉi petskribo? Kia celo tio havas? Por kiu tio estas? Mi tion ne komprenas, sed eble mi estas tro stulta.
lobo_xx:Por mi persone tiu estis simple la grandega surprizo, ke post nur mallonga tempo mi eklernis ĝin (ĝis la nuna nivelo, mi estis lernante 7 monatojn). Tiu rapideco estigis egan personan sukcesosperton; absolute nekompareble kun ĉiuj aliaj lingvoj, kiujn mi iam lernis.Amike, cspinola.
Ceteraj uzoj (krom la ebleco interparoli kun iu hazarde konatiĝita persono en Eo) povas eble esti: vojaĝi uzante pasporta servo; intereso aŭ scivolemo pri la lingva konstruado, konatiĝi homojn, kiujn oni plej verŝajne niniam estus konatiĝinte sen Eo, iel gefrata sinteno en la Eo-movado, sukzesa realigo de iu Esperanto-rilata projekto, paroli tiun mojosan sekretan lingvon kun siaj amikoj... Finfine, sed ne nepre kiel la unua aŭ ununura uzo, ankaǔ tiu demandinda, necerte iam okazonta, kaj pro tio nomata 'granda finvenko'.
Do, kion fari? Nun, eble mia propono estas iom tro pragmatika; sed: Ĝoju pro ĝi! Kaj ni faras tion ĝis la tago, je kiu la nombro de parolantoj alvenas ĉe tiu magika kritika amaso, kiu ekbrulas la eksplodon...
amike, lobo
Altebrilas (Mostra il profilo) 26 marzo 2013 11:09:53
hebda999 (Mostra il profilo) 26 marzo 2013 11:43:38
Altebrilas:726 en la mondoMi ne subskribis, ĉar mi sciis nenion pri ili. Estas multege da samaj homoj, kiuj ne partoprenas en tiuj ĉi enketoj, ĉar ili pri ili ne scias. Tio nenion pruvas.
uno: 6563 Ĝis junio 2012 - kaj neniu poste
esperanto parolantoj en la mondo: memdeklaro: 2260
Fenris_kcf (Mostra il profilo) 26 marzo 2013 18:05:09
cspinola:Klare: Se oni ne tute subtenas ĝin, oni estas kontraŭ ĝin…Tjeri:Povas esti, ke cspinola mem 3999-foje subskribis, tio eblas.Fenris_kcf:Bonvolu skribi la ligilon refoje! ... Pli bone skribu ĝin ĉiujn 5 minutojn.Ha, Ha, Vi estas tute komika, ha ha! Verŝajne tiu peticio tre ĝenas al vi! Vi ne nur ne konsentas, vi malamas ĝin.
"Obi-Wan Kenobi":Nur Sith konas nenion, sed ekstremaĵojn
Altebrilas (Mostra il profilo) 26 marzo 2013 23:09:05
hebda999:Nenio estas pruvenda. Mi nur volis pripensigi. Kial esperantistoj preferas lanĉi novajn projektojn, ol subteni la malnovajn? Eble ĉar ili ne aŭdis pri ili tial, ke ili malbone komunikas. Sed ili disponas pri la plej bona komunikilo! Kio do mankas por ke komunikado rezultu en komunaj projektoj?
Mi ne subskribis, ĉar mi sciis nenion pri ili. Estas multege da samaj homoj, kiuj ne partoprenas en tiuj ĉi enketoj, ĉar ili pri ili ne scias. Tio nenion pruvas.
x1004 (Mostra il profilo) 27 marzo 2013 05:24:32
Altebrilas:Multaj homoj ne ŝatas enketojn. Mi kutime ankaŭ nenion subskribas. Esperanto estas ankoraŭ tro juna por esti la universala lingvo.
... Eble ĉar ili ne aŭdis pri ili tial, ke ili malbone komunikas. Sed ili disponas pri la plej bona komunikilo! Kio do mankas por ke komunikado rezultu en komunaj projektoj?
Altebrilas (Mostra il profilo) 27 marzo 2013 13:33:11
(por ke ĉiuj AVAAZanoj interkompreniĝu tra la mondo)
norvegio: 70 Esperanto kiel fakultativa kurso
jaro 2006: 68 subskriboj
Altebrilas (Mostra il profilo) 27 marzo 2013 13:36:12
Esperanto estas ankoraŭ tro juna por esti la universala lingvo.1887-2013: ni nun estas en la 6a generacio...
(kalkulante 25 jarojn por ĉiu generacio)
dobri (Mostra il profilo) 27 marzo 2013 14:57:12