メッセージ: 353
言語: Esperanto
cspinola (プロフィールを表示) 2015年2月25日 23:30:09
cspinola (プロフィールを表示) 2015年3月25日 19:33:54
Preskaŭ 9300 jam subskribis ĝin.
Lastaj subskribintoj:
2 hours ago United States of America
2 hours ago Portugal
6 hours ago United States of America
16 hours ago Brazil
Rigardu ĉi tie
Elhana2 (プロフィールを表示) 2015年3月29日 13:37:13
cspinola:2 hours ago United States of AmericaVotoj el landoj kiuj en la konsiston de EU ne eniras tute ne valoras, ĉu ne?
6 hours ago United States of America
16 hours ago Brazil
cspinola (プロフィールを表示) 2015年4月10日 16:46:25
cspinola (プロフィールを表示) 2015年4月17日 16:28:24
Lastaj el Nederlando antaŭ 50 minutoj,
el Hispanio antaŭ unu horo,
el Francio antaŭ 2 horoj,
el Hungario hieraŭ.
Ĉu vi jam subskribis?
Vinisus (プロフィールを表示) 2015年4月17日 22:26:28
cspinola (プロフィールを表示) 2015年7月19日 15:45:36
Vinisus:Antaŭlonge oni provis fari, ke Esperanto estus la eŭropa oficiala lingvo, sed bedaŭride la francoj kontraŭas voĉdoni, ĉar tiama la franca lingvo regis la mondon, samkiel nuntempe regas la angla. Ĉu oni scias?Vi pravas. Vi povas legi pri tio pli detale en la libro "Historio de Esperanto" verkita de Aleksander Korĵenkov, serio Scio, vol 5, paĝ. 63-67.
Jen mallonga resumo:
En la 1-a Asembleo (dec. 1920) de LN (Ligo de Nacioj) laŭ iniciato de esperantisto Edmon Privat estis prezentita rezolucio pri Esperanto, kiun diskutis komisiono, kiu akceptis ĝin post kelkaj reformoj per 10 voĉoj kontraŭ (kontraŭis Francio kaj aliaj). En la lasta ĝenerala sesio de la Asembleo, Henri Lafontain (belga senatano nobelpremiito) prezentis ĝin, sed la franca delegito, Gabriel Hanotaŭ, proponis ne diskuti ĉar "jam ekzistas internacia lingvo, la franca, universala en la tuta mondo de la penso". Lia propono estis akceptita, kaj la demando estis prokrastita ĝis la 2a Asembleo.
La propono estis denove prezentita en la komisiono preparanta la 2an Asembleon (Sept.1921), kiu ĝin akceptis sen kontraŭaj voĉoj. Do la ĝenerala sekretario de LN preparu raporton pri instruado de Esperanto en lernejoj por la 3a Asembleo.
Aprile de 1922 okazis en la sidejo de la LN en Ĝenevo Internacia Konferenco malfermita de la ĝenerala sekretario de LN pri la instruado de Esperanto en lernejoj. Ĝi proponis al la LN projekton de decido pri instruado de Esperanto. La ĝenerala sekretario pretigis raporton "Esperanto kiel internacia helplingvo" por proponi al la 3-a Asembleo.
Tiu raporto estis prezentata al la komisiono por la 3a Asembleo (sept.1922) de la sudafrika delegito, la oksforda filologo Gilbert Murray, kiu subtenis ĝiajn konkludojn. Sed denove estis malaprobita de la franca delegito, Gilbert Murray. Sed precipe malfavore parolis la brazila ministro Raul del Rio, nominta la esperantistojn "bolŝevistoj, sensciuloj, primitivuloj homoj, kiuj intencas detrui la kulturon de ĉiuj nacioj".
Sed estas interesa legi la kompletan referencitan tekston, pri kiuj finfine apogis la rezolucion, ĉar la 21 sept 1922 la 3a Asembleo akceptis la raporton escepte de la konkretajn rekomendojn...
Tangi (プロフィールを表示) 2015年7月19日 17:40:15
kiu akceptis ĝin post kelkaj reformojDo, kial ni proponas gxin nun sen iaj reformoj?