Späť na obsah

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

od cspinola, 11. februára 2013

Príspevky: 353

Jazyk: Esperanto

cspinola (Zobraziť profil) 13. januára 2015 21:51:03

9004 homoj jam subskribis tiun peticion.
Ĉu vi jam subskribis ĝin?
Lastaj subskribintoj:
antaŭ 19 minutoj Carlo, Italio,
antaŭ 41 minutes Elena, Rusio
antaŭ unu horo Jana Janjo Suna, Rusio
antaŭ tri horoj Igor, Rusio
Estu Bonvenaj!!!

cspinola (Zobraziť profil) 1. februára 2015 22:16:20

Pli ol 9100 jam subskribis. [url=//tuj.free.fr]tuj.free.fr[/url] jam publikigis la lastan statitiskon per landoj ĝis la januara fino. Rigardu ĝin ĉi tie

cspinola (Zobraziť profil) 25. februára 2015 23:30:09

Prelego de Tierry Saladin pri la peticio por agnoski esperanton en Eŭropo.

cspinola (Zobraziť profil) 25. marca 2015 19:33:54

Ĉu vi ankoraŭ ne subskribis la peticion agnoski Esperanton kiel komuna lingvo en Eŭropo.
Preskaŭ 9300 jam subskribis ĝin.
Lastaj subskribintoj:
2 hours ago United States of America
2 hours ago Portugal
6 hours ago United States of America
16 hours ago Brazil

Rigardu ĉi tie

Elhana2 (Zobraziť profil) 29. marca 2015 13:37:13

cspinola:2 hours ago United States of America
6 hours ago United States of America
16 hours ago Brazil
Votoj el landoj kiuj en la konsiston de EU ne eniras tute ne valoras, ĉu ne?

cspinola (Zobraziť profil) 10. apríla 2015 16:46:25

Por tiu kampanio ĉiuj valoras. Apogo el la tuta mondo tre valoras!

cspinola (Zobraziť profil) 17. apríla 2015 16:28:24

9374 homoj jan subskribis.
Lastaj el Nederlando antaŭ 50 minutoj,
el Hispanio antaŭ unu horo,
el Francio antaŭ 2 horoj,
el Hungario hieraŭ.
Ĉu vi jam subskribis?

Vinisus (Zobraziť profil) 17. apríla 2015 22:26:28

Antaŭlonge oni provis fari, ke Esperanto estus la eŭropa oficiala lingvo, sed bedaŭride la francoj kontraŭas voĉdoni, ĉar tiama la franca lingvo regis la mondon, samkiel nuntempe regas la angla. Ĉu oni scias?

cspinola (Zobraziť profil) 19. júla 2015 15:45:36

Vinisus:Antaŭlonge oni provis fari, ke Esperanto estus la eŭropa oficiala lingvo, sed bedaŭride la francoj kontraŭas voĉdoni, ĉar tiama la franca lingvo regis la mondon, samkiel nuntempe regas la angla. Ĉu oni scias?
Vi pravas. Vi povas legi pri tio pli detale en la libro "Historio de Esperanto" verkita de Aleksander Korĵenkov, serio Scio, vol 5, paĝ. 63-67.
Jen mallonga resumo:
En la 1-a Asembleo (dec. 1920) de LN (Ligo de Nacioj) laŭ iniciato de esperantisto Edmon Privat estis prezentita rezolucio pri Esperanto, kiun diskutis komisiono, kiu akceptis ĝin post kelkaj reformoj per 10 voĉoj kontraŭ (kontraŭis Francio kaj aliaj). En la lasta ĝenerala sesio de la Asembleo, Henri Lafontain (belga senatano nobelpremiito) prezentis ĝin, sed la franca delegito, Gabriel Hanotaŭ, proponis ne diskuti ĉar "jam ekzistas internacia lingvo, la franca, universala en la tuta mondo de la penso". Lia propono estis akceptita, kaj la demando estis prokrastita ĝis la 2a Asembleo.
La propono estis denove prezentita en la komisiono preparanta la 2an Asembleon (Sept.1921), kiu ĝin akceptis sen kontraŭaj voĉoj. Do la ĝenerala sekretario de LN preparu raporton pri instruado de Esperanto en lernejoj por la 3a Asembleo.
Aprile de 1922 okazis en la sidejo de la LN en Ĝenevo Internacia Konferenco malfermita de la ĝenerala sekretario de LN pri la instruado de Esperanto en lernejoj. Ĝi proponis al la LN projekton de decido pri instruado de Esperanto. La ĝenerala sekretario pretigis raporton "Esperanto kiel internacia helplingvo" por proponi al la 3-a Asembleo.
Tiu raporto estis prezentata al la komisiono por la 3a Asembleo (sept.1922) de la sudafrika delegito, la oksforda filologo Gilbert Murray, kiu subtenis ĝiajn konkludojn. Sed denove estis malaprobita de la franca delegito, Gilbert Murray. Sed precipe malfavore parolis la brazila ministro Raul del Rio, nominta la esperantistojn "bolŝevistoj, sensciuloj, primitivuloj homoj, kiuj intencas detrui la kulturon de ĉiuj nacioj".
Sed estas interesa legi la kompletan referencitan tekston, pri kiuj finfine apogis la rezolucion, ĉar la 21 sept 1922 la 3a Asembleo akceptis la raporton escepte de la konkretajn rekomendojn...

Tangi (Zobraziť profil) 19. júla 2015 17:40:15

Tiu peticio estas idiotajxo, miaopinie. Esperanto ankorau ne estas suficxe evoluinta por servi kiel oficiala lingvo de EU, honestdire.
kiu akceptis ĝin post kelkaj reformoj
Do, kial ni proponas gxin nun sen iaj reformoj?

Nahor