Al contingut

La papo eksigis sin -- kial li rajtis tion fari?

de Fuzzy, 14 de febrer de 2013

Missatges: 117

Llengua: Esperanto

Fuzzy (Mostra el perfil) 14 de febrer de 2013 6.57.58

Estas mirinde por mi, kiel tio eblas ke la papo memvole decidis forlasi la postenon, al kiu li estis destinita?

Cxu la papoj estas kvazaux dungitaj estroj de la korporacio "Katolika Eklezio", kaj povas pensiuligi sin en iu ajn momento? Do Kristo diras al papo "Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion", kaj la papo respondas "Vi eraris, mi tro maljunas kaj malsanas por tio; pardonu, sed mi foriras, elektu iun alian".

Kion katolikoj pensas pri tio -- cxu ili ne kredas ke Dio ne donas al la homo ion neelteneblan? Do kial la papo rifuzis de siaj devoj? Tio aspektas kvazaux perfido.

antoniomoya (Mostra el perfil) 14 de febrer de 2013 7.43.14

Fuzzy:Do kial la papo rifuzis de siaj devoj? Tio aspektas kvazaux perfido.
Oh, vi iom troigas, kara Fuzzy.

Por komenci, tio estas homa afero (ne dia afero). Ĉu vi ne opinias ke homo kiu atingis 86 jarojn, havas jam tutan rajton emeritiĝi? Mi certas ke, se li havus fortojn por daŭrigi siajn papajn devojn, li farus. La problemo, laŭ mi, ne estas tiu eksiĝo (kiun mi konsideras tute normala), sed ke oni elektas ilin tro maljunaj, kaj fojfoje, eĉ malsanaj.

Neniu ordinara niamonda registaro elektus sian estron sub tiajn kondiĉojn. Kiel vi povas dedukti, tio ne estas afero de Dio, sed malsaĝeco de homoj, ĉu vi ne kredas?

Amike.

vincas (Mostra el perfil) 14 de febrer de 2013 19.00.15

Fuzzy:"Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion", kaj la papo respondas "Vi eraris, mi tro maljunas kaj malsanas por tio; pardonu, sed mi foriras, elektu iun alian".
Sed kie Dio diris, ke Papo ne rajtas lasi sian postenon?

Fuzzy (Mostra el perfil) 15 de febrer de 2013 5.16.32

antoniomoya:
Fuzzy:Do kial la papo rifuzis de siaj devoj? Tio aspektas kvazaux perfido.
Oh, vi iom troigas, kara Fuzzy.

Por komenci, tio estas homa afero (ne dia afero). Ĉu vi ne opinias ke homo kiu atingis 86 jarojn, havas jam tutan rajton emeritiĝi? Mi certas ke, se li havus fortojn por daŭrigi siajn papajn devojn, li farus. La problemo, laŭ mi, ne estas tiu eksiĝo (kiun mi konsideras tute normala), sed ke oni elektas ilin tro maljunaj, kaj fojfoje, eĉ malsanaj.

Neniu ordinara niamonda registaro elektus sian estron sub tiajn kondiĉojn. Kiel vi povas dedukti, tio ne estas afero de Dio, sed malsaĝeco de homoj, ĉu vi ne kredas?

Amike.
Do Katolika Eklezio ne estas laux vi Dia afero sed estas la homa. Sed Jesuo ja diris "Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko MI konstruos MIAN eklezion". Do la eklezio estas Dia, cxu ne?
Cxu vi ne kredas ke Dio zorgos pri sia eklezio, kaj la papo ne maltrankviligxu pri sia senforteco, se li fidas al Dio?

Fuzzy (Mostra el perfil) 15 de febrer de 2013 5.19.02

vidas vandenis:Estimata Fuzzy, eble Via pensmaniero restis profunde soveta. Jes, gensekoj de KPSU, kiujn oni povas titoli ankaŭ 'papoj de komunisma ideologio' reĝis ĝismorte. (ni ne kalkulu 2 forpelitajn). Jen:
Lenin, Stalin,Chruŝĉiov,Breĵnev,Andropov,Ĉernenko. Ŝajnas, ke estos kaj aliaj. Ne esceptas kaj aliaj komunismaj landoj. Rememoru Mao Ze dong, Kim Il Sung kaj t.p.
Amike v.v.
Hmm, do vi egaligas Johanon Pauxlon la 2-an, kiu servis fidele gxis la morto, kun Brejxnev kaj Cxernenko?

Fuzzy (Mostra el perfil) 15 de febrer de 2013 5.31.22

vincas:
Fuzzy:"Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion", kaj la papo respondas "Vi eraris, mi tro maljunas kaj malsanas por tio; pardonu, sed mi foriras, elektu iun alian".
Sed kie Dio diris, ke Papo ne rajtas lasi sian postenon?
Sed kie Dio diris ke la kristanaj martiroj ne rajtas rifuzi de la torturoj? Sed ili ja fidis Dion, kiam oferis siajn vivojn, kaj kredis ke Li helpos ilin. Cxu la papo ne kredas, ke Dio helpos lin plenumi sian sanktan devon?

antoniomoya (Mostra el perfil) 15 de febrer de 2013 6.56.58

Fuzzy:Do Katolika Eklezio ne estas laux vi Dia afero sed estas homa. Sed Jesuo ja diris "Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko MI konstruos MIAN eklezion". Do la eklezio estas Dia, cxu ne?
Cxu vi ne kredas ke Dio zorgos pri sia eklezio, kaj la papo ne maltrankviligxu pri sia senforteco, se li fidas al Dio?
Eble Jesuo diris tion al Petro, mi ne scias, sed tio ne signifas ke eklezio estu dia. Vi ne povas forgesi, ekzemple, la mortigojn, dum la mez-epoko, de centoj da senkulpuloj akuzitaj pri "sorĉado", aŭ la religiajn kruc-militojn kontraŭ "nefideluloj". Ĉu vi taksus tiujn malestimindajn agojn de "diaj", subtenitaj de Dio mem?

Antaŭ Dio, ĉiuj homoj estas egalaj, egalaj. Ne ekzistas "elektita popolo" aŭ eklezio. Bona Patro ne povas preferi iujn filojn, kaj repuŝi la aliajn. Tio estas nur homa senscia kredo.

Mi kredas ke Dio zorgas pri ĉiuj homoj, ne nur pri la Papo aŭ ties eklezio. Ĉu Dio ne zorgas do pri islamanoj, budhanoj, judismanoj, kaj la aliaj religiaj grupoj?

Amike.

hebda999 (Mostra el perfil) 15 de febrer de 2013 8.09.10

La Dio ordonis al la papo ke li eksiĝu. Afero finita.

Fuzzy (Mostra el perfil) 15 de febrer de 2013 8.44.53

antoniomoya:
Eble Jesuo diris tion al Petro, mi ne scias, sed tio ne signifas ke eklezio estu dia. Vi ne povas forgesi, ekzemple, la mortigojn, dum la mez-epoko, de centoj da senkulpuloj akuzitaj pri "sorĉado", aŭ la religiajn kruc-militojn kontraŭ "nefideluloj". Ĉu vi taksus tiujn malestimindajn agojn de "diaj", subtenitaj de Dio mem?

Antaŭ Dio, ĉiuj homoj estas egalaj, egalaj. Ne ekzistas "elektita popolo" aŭ eklezio. Bona Patro ne povas preferi iujn filojn, kaj repuŝi la aliajn. Tio estas nur homa senscia kredo.

Mi kredas ke Dio zorgas pri ĉiuj homoj, ne nur pri la Papo aŭ ties eklezio. Ĉu Dio ne zorgas do pri islamanoj, budhanoj, judismanoj, kaj la aliaj religiaj grupoj?

Amike.
Kara antoniomoya, sxajnas ke vi ne estas bona katoliko. Sed min interesas opinioj de katolikaj kristanoj, kiuj agnoskas la neeraripovon de la papoj.

Fuzzy (Mostra el perfil) 15 de febrer de 2013 8.53.16

hebda999:La Dio ordonis al la papo ke li eksiĝu. Afero finita.
Sed Benedikto tion ne diris. Kiom mi scias li nur diris ke li estas tro senforta por tia malfacila tasko.

Tornar a dalt