Tästä sisältöön

Kio, en la germana lingvo, similas al Esperanto ?

Leonez :lta, 15. helmikuuta 2013

Viestejä: 26

Kieli: Esperanto

huang (Näytä profiilli) 22. lokakuuta 2014 10.56.53

fergerat:Saluton! Por Leonez!

Mi legas via mesaĝo, mi ankaŭ interesiĝas po provas lerni la germanan. Pluraj vortoj estas similaj inter la germana kaj Esperanto, kvazaŭ:
1- nun, nun.
2- morgen, morgaŭ.
3- bald, baldaŭ.
4- doch, do.
5- bald, baldaŭ.
6- fort, for.
7- just, ĵus.
8- laut, laŭ.

Ĝis revido!
Eble ankaŭ: Ĝis! Tschüß!

xpos (Näytä profiilli) 16. marraskuuta 2014 19.28.29

Nek unu vorto: fiŝo. Mi loĝas en Germanio kaj mi ĉiam ĝojas kiam mi eltrovas germana vorto ridego.gif

Sxak (Näytä profiilli) 25. marraskuuta 2014 4.57.08

Ĉu ankaŭ scherzen? keil oni diras ŝerci en la germana?

Fenris_kcf (Näytä profiilli) 25. marraskuuta 2014 9.05.58

La verbo estas "scherzen", sed ĝi ne ofte uzatas. La substativo "Scherz" uzatas pli ofte. Ankaŭ ekzistas la eco "scherzhaft" (ŝerca/ŝerce).

morico (Näytä profiilli) 7. maaliskuuta 2015 22.55.52

Laŭ G.Waringhien, ABC de Esperanto...en franca lingvo, la elekto de la radikoj estis delikata afero. Tri lingvoj estis tre gravaj en tiu epoko (angla, franca, germana) por la internaciaj interŝanĝoj. Kiajn radikojn elekti?

Unue la pli internaciaj radikoj de la tekniko, scienco,medicino, filozofio,literaturo, sporto; ankaŭ de la botaniko kaj zoologio, sciencoj kie ekzistis internacia terminaro de latina kaj greka deveno: 35% de la 2629 radikoj de la Fundamento.

Due la latinaj radikoj kiuj estis ankaŭ uzataj en la ĝermanaj kaj iufoje en la slavaj lingvoj.

Trie, Z. devus elekti inter radikoj de la latinidaj lingvoj aŭ de la ĝermanj lingvoj. Li devis serĉi la internaciecon (ofte la latinidaj), la fonetikan klarecon (ofte la ĝermanaj). Li devis precipe evitigi la homonimojn por la klareco de la ILo.

Por la radikoj de ĝermanaj lingvoj, Z. serĉis ofte kompromison inter la angla kaj la germana., ekz. strato inter street (A) kaj Strasse (G.).

Sur 4444 oficialaj radikoj en 1950, ĉirkaŭ pli ol 80% estas rekonitaj de francparolantoj, pli ol 75% de angla- kaj germanparolantoj, pli ol 60% de rusparolantoj. La esplorado estis nur en tiuj kvar lingvoj.

Fenris_kcf (Näytä profiilli) 8. maaliskuuta 2015 7.18.48

morico:Por la radikoj de ĝermanaj lingvoj, Z. serĉis ofte kompromison inter la angla kaj la germana., ekz. strato inter street (A) kaj Strasse (G.).
Malbona ekzemplo, ĉar ĝi devenas de la Latina vorto "strāta".
Fakte mi kontraŭas la eldiron, ke Zamenhof serĉis/kreis kompromison. Mi ne konas iun ajn bonan ekzemplon.

Takaisin ylös