Meddelanden: 82
Språk: Esperanto
darkweasel (Visa profilen) 24 februari 2013 20:03:52
Kirilo81:Nu, mi plieksplicu:Evidente, mi scias tion.
Unue, neniu garantias, ke Chomsky pravas. Ĝis nun mankas ajna pruvo de la generativismo.
Mi volis nur refuti la argumenton, ke la nereguleco de esti estas lingva universalaĵo. Mi konfesas, ke precize tion neniu tie ĉi fakte diris, sed iuj asertoj ja estis proksimaj al tio.
jchthys (Visa profilen) 25 februari 2013 00:52:14
Altebrilas (Visa profilen) 25 februari 2013 22:15:31
Kirilo81: Ĉe la latina esse morfologiaj ŝanĝoj estis pli gravaj ol fonetikaj:Tio estas ege interesa. Ĉu la verbaj finaĵoj funkcias ankaŭ tiel por aliaj hindeŭropidaj lingvoj, kiel la germana aŭ la rusa (krom por "esti", kiu en tiu lasta lingvo estas plejsimpligita je la prezento)?
*h1ésmi > *esm → sum (kp. malnovlat. esum)
*h1ési → *ess > es*
*h1ésti > *est > est
*h1smés > *smes → *smos > sumus
*h1sté(s) > *stes → estis
*h1sénti > *sent → *sont > sunt
Kirilo81 (Visa profilen) 26 februari 2013 08:56:35
Altebrilas:Nu, la prahindeŭropa depende de la tenso kaj modo havis kelkajn arojn da verbaj finaĵoj, kiuj parte dependas unuj de la aliaj, ekz. la plej oftaj (kiel en la supra ekzemplo kun la radiko *h1es- 'ekzisti' ) estas *-mi, -si, -ti, -me(s/n), -te(s), -nti (por la prezenco), evidente derivaĵoj de la pli simpla (ekz. preteritaj, sed origina ekstertempaj) *-m, -s, -t, -me, -te, -nt (ankaŭ la mediopasivaj finaĵoj parte baziĝas sur ili). Neregulaĵon oni trovas nur en la 1a singulara persono ĉe stamoj, kiuj formiĝas per la sufikso *-e/o-, nome la finaĵo estas *-ō(m), sed verŝajne tio devenas de regula *-o-mi pere de sonŝanĝiĝo.Kirilo81: Ĉe la latina esse morfologiaj ŝanĝoj estis pli gravaj ol fonetikaj:Tio estas ege interesa. Ĉu la verbaj finaĵoj funkcias ankaŭ tiel por aliaj hindeŭropidaj lingvoj, kiel la germana aŭ la rusa (krom por "esti", kiu en tiu lasta lingvo estas plejsimpligita je la prezento)?
*h1ésmi > *esm → sum (kp. malnovlat. esum)
*h1ési → *ess > es*
*h1ésti > *est > est
*h1smés > *smes → *smos > sumus
*h1sté(s) > *stes → estis
*h1sénti > *sent → *sont > sunt
Parenteze, estas supozoj, ke la verbaj finaĵoj devenas de pronomoj, sed mankas "pruvo".
zan (Visa profilen) 26 februari 2013 10:43:55
Plue, prononca facileco ne estas sama inter diversaj lingvanoj. Ekzempligitaj malfacilaĵoj por eŭropanoj ne estas malfacilaj por mi. Male, mia malfacilaĵo verŝajne facilas por aliaj. Ĉiuj havas siajn malgrandajn malfacilaĵojn en Esperanto. Pro tio mi ŝatas Esperanton.
sudanglo (Visa profilen) 26 februari 2013 13:21:03
Sudanglo denove kun siaj sensciencaj kontraŭlingvistikaj ideoj, ho ve...Kaj ĉiam tia ĝis oni pruvos al mi ke lingvistiko estas scienco. Kiam vi laste faris eksperimenton N-true en via laboratorio?
Kirilo81 (Visa profilen) 26 februari 2013 13:43:20
sudanglo:Oni ne devas fari eksperimentojn por esti sciencisto. Opinii nur natursciencojn sciencoj signifas ne kompreni la esencon de scienco.Sudanglo denove kun siaj sensciencaj kontraŭlingvistikaj ideoj, ho ve...Kaj ĉiam tia ĝis oni pruvos al mi ke lingvistiko estas scienco. Kiam vi laste faris eksperimenton N-true en via laboratorio?
Se vi volas serĉi ŝajnsciencon, prefere rigardu al la teologio.
jchthys (Visa profilen) 27 februari 2013 02:34:35
sudanglo:Oni konduktas "kampan laboron" tre ofte—en la propraj landoj kaj en eksteraj, antaŭe nekonataj, landoj. Oni ne prenas teoriojn el la aero.Sudanglo denove kun siaj sensciencaj kontraŭlingvistikaj ideoj, ho ve...Kaj ĉiam tia ĝis oni pruvos al mi ke lingvistiko estas scienco. Kiam vi laste faris eksperimenton N-true en via laboratorio?
fajrkapo (Visa profilen) 1 maj 2013 21:08:15
Altebrilas:Mi jam aŭdis "'stas" anstataŭ "estas" uzata en kanzonoj.Nu, ankaŭ ke en kanzonoj, poezio, aŭ similaj aferoj, estintus eble regulo por elimini -as-n el la estanteco (ĉu elizio?), por agi rimojn pli facile aŭ rapide, kiel ĉe o-vortoj, ankaŭ ĉe as-vortoj. Eble plia uzado en tiuj aferoj farus ĝin iutage.
(skriba referenco eble trovebla)
Mi aŭdis "malde" anstataŭ "maldekstre" en gimnastika - aŭ danca - kurso, por ke ĝi estu klare distingebla de "dekstre"...
Altebrilas (Visa profilen) 2 maj 2013 09:33:32
- lingvistiko, kiu studas la spurojn de la lingva aktiveco. Ĝi laboras el materialo (lingvaj korpusoj) kaj uzas rigorajn metodojn. Lingvistoj malfidas teoriemulojn kiuj imagas ekzemplojn por pravigi siajn teoriojn.
- informadiko, kiu provas imiti la lingvajn mekanismojn de la homo, sen studi ilin: nur la rezulto gravas. Ekzemplo estas aŭtomata tradukado.
- neŭrologio, kiu studas interalie la partojn de la cerbo kiuj rilatas al la lingvokapablo. Ili disponas pri sciencaj aparatoj kiuj ebligas al ili vidi ("neŭro-bildado" ) kiuj partojn de la cerbo funkcias kiam la homo havas tiun aŭ tiun lingvan aktivecon.
La scioj necesaj por taŭge kaj science studi kaj ellabori planlingvon apartenas al tiuj tri fakoj.