La evoluo de Esperanto
ca, kivuye
Ubutumwa 82
ururimi: Esperanto
azhen (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2013 14:44:54
jchthys:Do lastan nokton mi parolis kun mia amikino pri Esperanto. Ŝi ne estas Esperantisto, sed ne malamas ĝin, kaj eĉ pripensis lerni ĝin; ŝi ankaŭ estas lingvisto.
Ĉiuokaze, ŝi diris al mi, ke unu ebla problemo kun Esperanto, estas ke ĝia plejbonecoj estas ankaŭ tiuj, kiuj malaperus, se ĝi plenumus ĝian celon de la Fina Venko. Pli precize: la reguleco de Esperanto estas tio, kio ebligas ĝian lernadon al bona nivelo kiel dua lingvo, kaj ankaŭ kio donas al ĝi ĝian flekseblon. Sed, laŭ ŝi, la natura evoluo de la lingvaro tro influus ĝin, se ĝi iĝus universala dua lingvo: ĉar ĉiu natura, viva lingvo ŝanĝas. Ŝia ekzemplo estis la vorto "esti"; en preskaŭ ĉiu natura lingvo, tiu ĉi verbo estas neregula, kaj verŝajne nereguliĝis, se Esperanto sufiĉe paroliĝadis.
Jen mia vidpunkto: unue, mi estas pli raŭmista ol finvenkista, ĉar mi kredas, ke la Fina Venko neniam okazos. Mi eble eĉ akceptas, ke se la Fina Venko okazus, la lingvo tro ŝanĝus. Sed mi ankaŭ kredas, ke (1) la reguleco de Esperanto helpus malebligi tian ŝanĝadon; (2) la celoj de Esperanto estas tio de dua lingvo de komunikado, ne unua lingvo, kaj tiu ankaŭ helpas malebligi ĝian fundamentan ŝanĝadon. Kompreneble la lingvo jam ŝanĝis, sed nur nefundamente. Mia ĉefa malsamopinio estas, ke la manko de fundamenta evoluo ne signifas, ke la lingvo senvivas. Esperanto posedas interesan lokon inter simileco kaj malsameco: laŭ mi, ĝi estas sufiĉe natura por esti vivanta lingvo, sed sufiĉe regula kaj speciala por esti facile lernebla kaj uzebla kiel neŭtrala internacia lingvo.
(Krom tio, mia amikino kredis ke la nombro de tiuj, kiuj parolas Esperanton, estas malgrandega: mi ne povis konvinki ŝin je tiu malfrua horo de la daŭra uzado de Esperanto…)
Rugxdoma (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2013 17:37:13
azhen:Mi kredas, ke la lingvo evoluas (1) direkte pro ŝanĝaj bezonoj de la ekstera socio, (2) pro internaj lingvosistemaj netaŭgecoj. Oni esperus, ke Esperanto estus sufiĉe logika kaj laŭregula, ke la dinamiko kaŭzita de la dua faktoro ludus nur pli malgrandan rolon ol ĉe aliaj lingvoj, kiuj ĉiam evoluas novajn neregulecojn.jchthys: Pli precize: la reguleco de Esperanto estas tio, kio ebligas ĝian lernadon al bona nivelo kiel dua lingvo, kaj ankaŭ kio donas al ĝi ĝian flekseblon. Sed, laŭ ŝi, la natura evoluo de la lingvaro tro influus ĝin, se ĝi iĝus universala dua lingvo: ĉar ĉiu natura, viva lingvo ŝanĝas ...
... Sed mi ankaŭ kredas, ke (1) la reguleco de Esperanto helpus malebligi tian ŝanĝadon; (2) la celoj de Esperanto estas tio de dua lingvo de komunikado, ne unua lingvo, kaj tiu ankaŭ helpas malebligi ĝian fundamentan ŝanĝadon. Kompreneble la lingvo jam ŝanĝis, sed nur nefundamente. Mia ĉefa malsamopinio estas, ke la manko de fundamenta evoluo ne signifas, ke la lingvo senvivas. Esperanto posedas interesan lokon inter simileco kaj malsameco: laŭ mi, ĝi estas sufiĉe natura por esti vivanta lingvo, sed sufiĉe regula kaj speciala por esti facile lernebla kaj uzebla kiel neŭtrala internacia lingvo.
Ni tamen scias, ke ankaŭ en Esperanto ekzistas netaŭgecoj, eĉ ene en la Fundamento.
Multaj personoj, eble precipe el tiuj, kiuj ne konas Esperanton multe, eĉ opiniemas, ke lingvo, kiun inventis unu sola persono, devus enhavi pli da netaŭgaĵoj ol natura lingvo, ĉe kies invento miljonoj da homoj partoprenis.
Ĉiaokaze, iu forca al ŝanĝo ekzistas. Por protekti la unuecon de Esperanto, la fundamenta parto estas ŝlosita. Tio ankaŭ protektas kontraŭ novaj malregulecoj, enkondukitaj en proceso, kie neniu scias plene la sekvojn, kiam ili ŝangas iom la regulojn.
Sed eble iam - eble post 50 jaroj, aŭ 100 - la fundamento estos malŝlosata. Ĝis tiam ni povas zorgeme pripensi, kiel ni tiam farus, por ke la nova Esperanto estu eĉ pli bona, kaj ne fuŝita de tromultaj trofervoraj agantoj.
robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruheshi 2013 03:59:07
En la skandinavaj lingvoj (krom la islanda) en la anta tempo estas er aŭ är, inta temo var aŭ varje kaj en la onta tempo skal vaere aŭ skal vär (laŭ la lingvo). Do sole la vorto 'esti' ne estas mezurilo.
Esperanto ja ŝanĝos kun aŭ sin la fina venko. Oni nun tekstos ĝin en alia maniero ol antaŭ kiam 'teksti' eble signifis skribe per skribilo tekston sur papero. Virinoj ne plu vestas barelbendajn jupojn nek viroj cilindrajn ĉapelojn. Ĉefe la skribmaŝino malaperis. Sed oni nun povas sperti virtualkonferencon.
Certe en malgrandaj poŝoj, kiel verŝajne en la CO, ekzistas jam dialektoj. En nia domo mi uzas vidilon por legi kaj aŭdilojn por pli bone aŭdi kiam mi kondukas la ĉaron al iu kestomagazeno. La pepilo naskiĝis kaj mortis en la sama jardeko.
Mi ne vidas la tagon kiam Esperanto estos la unua lingvo de miloj kaj miloj da homoj. Mankas la potenco de iu Esperanto armeo sub povomalsataj generaloj kaj politikistoj aŭ la inflo de riĉegaj korporacioj.
Mi kredas ke oni veros ŝanĝojn modestajn ĉiam, tiel ke la vivantanj ĝeneracioj ankoraŭ komprenos unu la alian sed ke leganto post 200 jaroj kiam iu skribiĝis havos certajn malfacilaĵojn kompreni la tekston. Mi ja streĉis mian cerbon leganta The Good Earth de Pearl Buck en la originalo.
Oni povus jam studi la skribajn artifaktojn de la lastaj 126 jaroj por vidi tendencon.
cellus (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruheshi 2013 04:56:17
robbkvasnak:Unue, la verbo 'esti' estas tute regula en la ĉina (mandarina): shiEstas korekte. En la sveda är = estas kiel en esperanto. var = estis. Varje signifas ĉiu.
En la skandinavaj lingvoj (krom la islanda) en la anta tempo estas er aŭ är, inta temo var aŭ varje kaj en la onta tempo skal vaere aŭ skal vär (laŭ la lingvo). Do sole la vorto 'esti' ne estas mezurilo..
Oni povas supozi ke lingvo evoluiĝas el regula sisteo al neregula, kaj poste oni denove bezonas regulan sistemon, kiu malreguliĝas....
Kjell R
Stefano888 (Kwerekana umwidondoro) 30 Mukakaro 2013 01:17:45
Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 30 Mukakaro 2013 09:00:08
cellus:...aŭ inverse. Reguleco povas aperi apud io, pri kies reguleco oni ne zorgis, kaj kiu poste aperas kiel neregula.
Oni povas supozi ke lingvo evoluiĝas el regula sisteo al neregula, kaj poste oni denove bezonas regulan sistemon, kiu malreguliĝas....
Kjell R
Ekz: akuzativo ne aperas post "iom da", "kiom da", "multe da"... ktp. Tio aspektas kiel neregulaĵo.
cellus (Kwerekana umwidondoro) 30 Mukakaro 2013 10:00:42
La tendenco uzi -as kiel memstaran verbon ankaŭ vidiĝas. Ĝi sekvos adjektivojn kaj estos enklitika: Tiu domo grandas.
Eble aperos lokativa kazo> Mi estas hejme. Li estas en la dome. Aŭ la prepozicio falos> Li estas dome. Mi staras state. Eble ni havos temporalis: Mi ĉiam vekigas morgam. Mi venos tagaŭ. Ni povos renkontiĝi la kvinam.
La fundamentalistoj protestegos. Bedaburinde mi certe tiam estos jam morta kaj ne povos rigardi tiun amuzan situacion.
Francestral (Kwerekana umwidondoro) 30 Mukakaro 2013 10:01:13
Altebrilas:Ekz: akuzativo ne aperas post "iom da", "kiom da", "multe da"... ktp. Tio aspektas kiel neregulaĵo.Kial?
cellus (Kwerekana umwidondoro) 30 Mukakaro 2013 10:05:40
Francestral (Kwerekana umwidondoro) 30 Mukakaro 2013 10:57:46
cellus:Mi trinkas glason kafo.Ĉi-tie, kafo estus identiga priskribo de glason, do kafo estus glaso.
Se oni volus ne diri glason da kafo, oni dirus glason kafan.
cellus:Li trinkis multan lakton.Nenio malaperis ĉi-tie. "Li trinkis multan lakton" estas ĝusta, sed "Li trinkis multan da lakton" estas erara. Ĉi-tie, oni jam devas ne uzi da laŭ la nuna gramatiko.