Kwa maudhui

Celabinska meteorŝtono

ya Sxak, 18 Februari 2013

Ujumbe: 12

Lugha: Esperanto

Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 18 Februari 2013 1:34:41 alasiri

Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2013 1:05:39 alasiri

vidas vandenis:Sed mi ne komprenas, ke tiu eksplodo egalas 20 atombombojn de Hiroŝimo.Tiel oni skribas en pluraj publicaĵoj.
Kial vi ne komprenas tion? Ĝia energio ŝajne vere egalas, ĉu ne? Sed la eksplodo okazis en la granda alto, do la detruoj estas mizeraj.

Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2013 1:50:59 alasiri

vidas vandenis:
Sxak:
vidas vandenis:Sed mi ne komprenas, ke tiu eksplodo egalas 20 atombombojn de Hiroŝimo.Tiel oni skribas en pluraj publicaĵoj.
Kial vi ne komprenas tion? Ĝia energio ŝajne vere egalas, ĉu ne? Sed la eksplodo okazis en la granda alto, do la detruoj estas mizeraj.
E=mvv/2. Rapidecon oni povis mezuri laŭ trajektorio,tempo,distanco. Sed kiel oni trovis mason?
Vi miksas kinetikan energion de moviĝanta objekto kun energio de ĝia eksplodo. La energion de ĝia eksplodo oni povas taksi laŭ la detruoj

Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2013 3:36:26 alasiri

vidas vandenis:
De kio troviĝis energio de eksplodo? Ĉu ne de kinetika energio de moviĝanta objekto? Verŝajne neniu pensas, ke tiu ĉiela korpo konsistis el T.N.T. aŭ nuklea eksplodaĵo. I.a.,eksplodo de Hiroŝima bombo egalas al 13000 tunoj de T.N.T.
Ĝi povas deveni ankaŭ de la kemia energio. La fero ja povas bruli kaj tiu kemia reakcio estas energiprodukta

Gosudar (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2013 4:25:50 alasiri

Pri la meteorŝtono oni dirus angle: "It came right out of the blue." La idiomo signiifas ke, io estis tute tute neatendita. Ĉu oni povas diri la samon en Esperanto? "Ĝi alvenis el la bluo." Ĉu la parolantoj de aliaj lingvoj komprenus la idiomon?

dobri (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2013 6:34:03 alasiri

Gosudar:Pri la meteorŝtono oni dirus angle: "It came right out of the blue." La idiomo signiifas ke, io estis tute tute neatendita. Ĉu oni povas diri la samon en Esperanto? "Ĝi alvenis el la bluo." Ĉu la parolantoj de aliaj lingvoj komprenus la idiomon?
Mi prefere uzus la frazeologian esprimon: Ĝi venis neatendite fulme subite.

palaman (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2013 7:05:11 alasiri

Gosudar:Pri la meteorŝtono oni dirus angle: "It came right out of the blue." La idiomo signiifas ke, io estis tute tute neatendita. Ĉu oni povas diri la samon en Esperanto? "Ĝi alvenis el la bluo." Ĉu la parolantoj de aliaj lingvoj komprenus la idiomon?
Mi ne komprenus sen klarigo.
Rusoj diras "kvazaŭ neĝo sur kapon" (do neatendite)

Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 20 Februari 2013 1:27:34 asubuhi

vidas vandenis:Nome, en eksa soveta unio oni faris milojn atomeksplodoj sur variaj kondičoj, kaj nun estas sufiĉe multe da esploraj datumoj por taksi iun eksplodon.
Kaj ĝuste pro tio , la unua, kiu taksis la energion de la eksplodo estis NASA.

Gosudar (Wasifu wa mtumiaji) 20 Februari 2013 2:24:53 asubuhi

palaman:
Gosudar: "Ĝi alvenis el la bluo."
Mi ne komprenus sen klarigo.
Rusoj diras "kvazaŭ neĝo sur kapon" (do neatendite)
"A bolt out of the blue." Fulmo, kiu ekfulmas senaverte el klara blua ĉielo, estas surpriza kaj neatendita.

Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 20 Februari 2013 6:33:23 asubuhi

palaman:
Rusoj diras "kvazaŭ neĝo sur kapon" (do neatendite)
Estas amuze, ke por rusoj neĝo povas esti neatenditaridulo.gif
Kutima neĝa situacio en Rusio. Filmo de mia aŭtomobila kamerao
Kaj tio estis nur komenco de decembro!

Kurudi juu