ไปยังสารบัญ

kio povas savi nin?

จาก codesito, 1 มีนาคม 2013

ข้อความ 185

ภาษา: Esperanto

codesito (แสดงโปรไฟล์) 1 มีนาคม 2013, 11:13:14

Ekologistoj ofte parolas pri savi la mondon, kiel se la homoj estus ia dio kiu povas decidi savi la mondon aŭ ne, sed la mondo ne estas minacata, estas "ni" kaj aliaj vivaj specoj kiuj estas en danĝero, kvankam multaj ridetas kaj eĉ ne povas vere kredi ke la ĉiopova homo estas en danĝero, kaj daurigas sian vojon de detruo senhonte kaj senhalte.

Tial mi volas demandi al vi: kio povas savi nin? kion ni povas fari por saviĝi el la detruo?

codesito (แสดงโปรไฟล์) 1 มีนาคม 2013, 14:26:40

vidas vandenis:La tria mondmilito, ĉar kvara jam ne efikos.
Tiom malfeliĉa vi estas?

efilzeo (แสดงโปรไฟล์) 1 มีนาคม 2013, 16:21:04

Kiu estas nia danĝero? Ni bezonas esti savita el kio?

codesito (แสดงโปรไฟล์) 1 มีนาคม 2013, 16:27:52

efilzeo:Kiu estas nia danĝero? Ni bezonas esti savita el kio?
La tuta homaro povus malaperi, ekz. pro ekologia katastrofo, kaj oni devas supozi ke tio ne estos agrabla...

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 1 มีนาคม 2013, 19:59:38

Saluton codesito, viaj interesaj fadenoj ja mankis al ĉiuj! rido.gif

hebda999 (แสดงโปรไฟล์) 2 มีนาคม 2013, 06:48:13

La Dio nin savos!

(nun mi atendas mian amikon Miĥilon ke li plu disvolvu la deklaron aliflanke).

cellus (แสดงโปรไฟล์) 2 มีนาคม 2013, 07:22:21

vidas vandenis:La tria mondmilito, ĉar kvara jam ne efikos.
Oni povus kredi ke la dua sufiĉus por vi. La dua mondmilito detruis multege, sed dank'al la granda kapablo de la homoj, oni sukcesis ekstari el la tetruo. Nun oni bezonos la saman kapablon por eluzi la resursojn de la tero en bona maniero. Milito estas la lasta afero kiun "ni" bezonas.

Sunjo (แสดงโปรไฟล์) 2 มีนาคม 2013, 09:12:34

codesito:kio povas savi nin?
humanismo (homamemo) kaj scienco

codesito:
kion ni povas fari por saviĝi el la detruo?
strebi al daŭripovo

verdafeino (แสดงโปรไฟล์) 2 มีนาคม 2013, 09:28:04

Bedaŭrinde, formorto nature okazas. 99.9% de bestaj specioj kiuj iam vivis ne nun ekzistas. Mi ne kredas, ke io ajn povas savi nin. Individue ni mortos, kaj nia tuta specio ankaŭ mortos. Ĉu ĝi estas pro tergloba varmiĝado ĉu alia okazaĵo, ĝi okazos(sed eble ne ĝis longega tempo, certe mi ne scias). Mi ĵus volas, ke ni ne formortigas multajn aliajn bestojn...

mihxil (แสดงโปรไฟล์) 2 มีนาคม 2013, 10:53:32

hebda999:La Dio nin savos!

(nun mi atendas mian amikon Miĥilon ke li plu disvolvu la deklaron aliflanke).
Mi jam pensas ke ne vere indas paroli kun simplulo kies sola respondo al ĉio ajn estas sama.

กลับไปด้านบน