Berichten: 33
Taal: Esperanto
darkweasel (Profiel tonen) 5 maart 2013 15:47:13
Kirilo81:Plej bona afiŝo de longtempe.efilzeo:Kiu estas la interna ideo?Ĝi estas energikampo produktata de ĉiuj verdaj estaĵoj. Ĝi ĉirkaŭas nin, ĝi penetras nin, ĝi kunligas la movadon.
(Pardonu, mi ne povis rezisti.)
fstphane (Profiel tonen) 5 maart 2013 21:05:04
robbkvasnak:Saluton, Smarties! Mi tutbone komprenas vian Esperanton. Ne pardonpetu pri ĝi!"...iu skribis ke oni ne bezonas novan religion."
Ankaŭ mi tre ŝatas la Internan Ideon aŭ homaranismon. Kiam mi skribis pri tio ĉi-tie, iu skribis ke oni ne bezonas novan religion. Eble. Sed la Interna Ideo nur ŝajnas esti religi al la religiemuloj. Al mi ĝi ŝajnas pli esti filozofio kaj mi tre amas ĝin.
Mi kredas ke la ideo de meti la homaron antaŭ ĉiujn naciecojn ne plaĉas al la plej multaj homoj ĉar ili tiom amegas sian propran naciecon. Mi ne. Mi estas usonano kiel me estas braŭnharulo - mi ne elektis naskiĝi ĉi-tie - mia patrino (kaj mia patro) elektis tion sed ili ne elektis MIN - ili volis naski filon aŭ filinon. La ŝanco sendis min al ili kiel filon tiam. Sed mi estus povinta naskiĝi en kiu ajn lando al kiuj ajn gepatroj. Do la homaro estas mia nacieco. Anakŭ via!
Mi ja bone diris tion. Kial tiam mi parolis tiel? Kion mi vere volis diri .
Koncize dirite, mi tuj provos klarigi plejeble klare mian vidpunkton prie.
Mi do diris:
Bezonas por la movado nek maljunajn, nek nunajn, nek novan religion. Cetere ĉiuj religioj kaj filozofioj fiaskis. Ili nur sukcesis dividata ĉiu el ni. Nova estus ekzakte la sama afero, laŭ mi. Miasence la lingvo tia kia ĝi estis konstruata, fare de Zamehofo, entenas en si mem, mence kaj praktike la ideon de unikeco. En ĝi ekzistas tiu potenco arigi la tuta homaro, ĉiu homo.
Mi ja timas ke homaranismo, sennacia-ismo, vegetarismo, kaj aliaj ismoj ne povos helpi la lingvon internacian, êc.
Tiurilate, Zamenhofo, pri Homaranismo esprimis bedaŭrinde danĝeran dirmanieron, laŭ mi:
- "...mian politika-religian kredon."
Jen eble un el kialoj ( la plej grava ) pro kiu Esperanto havas tiom da malfacilaĵoj, por fariĝi universala.
lobo_xx (Profiel tonen) 5 maart 2013 23:01:27
fstphane:...dankon por la ligilo; sed precipe tio ja NE estas, kiu Zamenhofo intencis; la teksto komencas sekve:
- "...mian politika-religian kredon."
Jen eble un el kialoj ( la plej grava ) pro kiu Esperanto havas tiom da malfacilaĵoj, por fariĝi universala.
Zamenhof:Preni lian personan kredon (homaranismon) kiel ian "internan ideon de esperantismo" estas laǔ siaj vortoj ERARO. Certe ĉiuj estas liberaj same opinii pri la valoroj de la homaranismo kiel Zamenhofo. Sed tiu simple ne rilatas al l' Esperanto.
Ĉar oni konas min kiel aŭtoron de Esperanto, tial multaj personoj eble identigos la homaranismon kun Esperanto aŭ kun la tiel nomata “interna ideo de esperantismo” — tio tamen estus eraro. Dum la esenco de Esperanto estas plena neŭtraleco kaj la esperantisma ideo prezentas nur ne difintan fratecan senton kaj esperon, kiujn nature naskas la renkontiĝado sur neŭtrala lingva fundamento kaj kiujn ĉiu esperantisto havas plenan rajton, ne sole komentarii al si tiel, kiel li volas, sed eĉ ĝenerale akcepti aŭ ne akcepti ilin — la homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo, kiu prezentas mian kredon pure privatan kaj la aliajn esperantistojn tute ne koncernas.
Do, la interna ideo simple estas, ke la homaro trovu neǔtralan kampon por renkontiĝi. Kaj kio okazis pri tiu ideo? Nenio. Ĝi restos senfine la ideo aǔ idealo de Esperanto.
Ĝi NE estas por diri ke ekz.:
> La ekzisto de socialaj instancoj nomataj "nacioj" estas bona aǔ malbona
> Precipe unu nacio estas pli agrabla ol iu alia
> Jesus aǔ Mohamed aǔ Wittgenstein alportis la grandegan ununuran veron al la homaro
> Aliaj lingvoj estas helpaj aǔ malhelpaj
> Kapitalismo aǔ komunismo pli bonas ol la alia
> La idealoj de la franca revolucio estas indaj
> Linukso estas pli bone ol Vindozo (do, eble iom troigita)
Esperanto estas lingva ilo por ke ni povu paroli pri tiaj aferoj; en alia, tute neǔtrala maniero ol ni povu uzante naciajn lingvojn. Kaj tio ja senprobleme funkcias; ekz en ĉi tiu fadeno...
Amike
lobo
Francisko1 (Profiel tonen) 16 maart 2013 21:28:52
Smarties:Saluton !
(Bonvolu pardoni se mi faras misojn (erarojn) kaj bonvolu korekti min kiam mi faras lin por plibonigi min ^^ )
Kiam mi ekeklernis (ĵus kiam mi eklernis miajn unuajn vortojn), oni donis min libron pri la Esperanto kaj pri la interna ideo, ke mi trovis (mi pensis esti) genia, kiu kongruis (aŭ kongruas ĉar la ideo estas ĉiam la sama) kun miaj pensoj, ideoj, sonĝoj.
Ĵus poste, tiu plimotivis min ege(n?) por lerni la lingvon.
Tamen pli la tiempo fluas (pli mi trairas en la foromojn (sed tie ne estas ĝusta ĉar mi trairas iomete da foromoj kaj ne la bonegaj), pli mi kunparolas kun miaj lokaj esperantistoj, ktp.), pli mi konstatas (videcas) ke la interna ideo malaperas (ne aperas ? (mi ne povas diri la nuanceco per mia nivelo)) (aperas nenie krom aperas kiam oni parolas pri historio de Esperanto, sed neniam vere).
Kaj mi trovas (pensas) ke estas domaĝa, bedaûrinda.
Do mi demandas tiuj al vi :
Ĉu vi konstatas la saman (ke la interna ideo ne aperas vere) en via loko (ĉirkaŭ kie vi loĝas) ?
Kio vi pensas pri tiu ?
Per viaj respondoj, mi esperas povi respondi se la interna ideo malaperis je (el ?) la esperantismo (esperanta movado) aŭ se estis nur mia izola sperto (sperto ne kunpensa je (en ?) la ĉio de la esperantistoj (je ĉiuj esperantistoj) ).
Bonan tageron.
Ĝis.
tonymec (Profiel tonen) 20 maart 2013 05:31:02
mihxil (Profiel tonen) 20 maart 2013 19:12:22
Francisko1:MI PRELEGIS PRI LA INTERNA IDEO EN HISPANIO, ĈILIO, VENEZUELO, MEKSIKIO, POLLANDO KAJ ANGLUJO.Mi esperas ke neniu perdis sian aŭdivon pro tio, kio povintus okazi se vi faris tion prelegadon same krie.
raffadalbo (Profiel tonen) 20 maart 2013 20:32:56
L.L.Zamenhof (1912):La interna ideo de Esperanto, kiu havas absolute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta, sed kiu, kiel vi scias, plene regas kaj ĉiam devas regi en la esperantaj kongresoj, estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo, kiu povas eble esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ĝi.Nu, mi ne komprenas kiel oni povas taksi tiun-ĉi ideon nova religio. Por mi, kiu estas kristano, tiu ideo estas parto de mia religio; sed parto kiu estas komuna kun multaj homoj de aliaj religioj aŭ de neniu religio.
Eble, oni parolas pri "interna ideo" sed celas al tio "kio estas super tiu interna idea".
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
antoniomoya (Profiel tonen) 20 maart 2013 21:16:30
Ĉi tiuj Lernu-forumoj (samkiel ĉiuj esperantaj kongresoj, kunsidoj kaj ĉiaspecaj kunvenoj) estas klaraj ekzemploj kaj pruvoj ke la Zamenhofa interna ideo ne nur ne perdiĝis, sed estas konstatebla ĉiutaga fakto.
Amike.
bobowo (Profiel tonen) 21 maart 2013 19:05:11
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
robbkvasnak (Profiel tonen) 22 maart 2013 02:32:50