Tin nhắn: 33
Nội dung: Esperanto
Smarties (Xem thông tin cá nhân) 02:22:17 Ngày 05 tháng 3 năm 2013
(Bonvolu pardoni se mi faras misojn (erarojn) kaj bonvolu korekti min kiam mi faras lin por plibonigi min ^^ )
Kiam mi ekeklernis (ĵus kiam mi eklernis miajn unuajn vortojn), oni donis min libron pri la Esperanto kaj pri la interna ideo, ke mi trovis (mi pensis esti) genia, kiu kongruis (aŭ kongruas ĉar la ideo estas ĉiam la sama) kun miaj pensoj, ideoj, sonĝoj.
Ĵus poste, tiu plimotivis min ege(n?) por lerni la lingvon.
Tamen pli la tiempo fluas (pli mi trairas en la foromojn (sed tie ne estas ĝusta ĉar mi trairas iomete da foromoj kaj ne la bonegaj), pli mi kunparolas kun miaj lokaj esperantistoj, ktp.), pli mi konstatas (videcas) ke la interna ideo malaperas (ne aperas ? (mi ne povas diri la nuanceco per mia nivelo)) (aperas nenie krom aperas kiam oni parolas pri historio de Esperanto, sed neniam vere).
Kaj mi trovas (pensas) ke estas domaĝa, bedaûrinda.
Do mi demandas tiuj al vi :
Ĉu vi konstatas la saman (ke la interna ideo ne aperas vere) en via loko (ĉirkaŭ kie vi loĝas) ?
Kio vi pensas pri tiu ?
Per viaj respondoj, mi esperas povi respondi se la interna ideo malaperis je (el ?) la esperantismo (esperanta movado) aŭ se estis nur mia izola sperto (sperto ne kunpensa je (en ?) la ĉio de la esperantistoj (je ĉiuj esperantistoj) ).
Bonan tageron.
Ĝis.
robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 04:44:25 Ngày 05 tháng 3 năm 2013
Ankaŭ mi tre ŝatas la Internan Ideon aŭ homaranismon. Kiam mi skribis pri tio ĉi-tie, iu skribis ke oni ne bezonas novan religion. Eble. Sed la Interna Ideo nur ŝajnas esti religi al la religiemuloj. Al mi ĝi ŝajnas pli esti filozofio kaj mi tre amas ĝin.
Mi kredas ke la ideo de meti la homaron antaŭ ĉiujn naciecojn ne plaĉas al la plej multaj homoj ĉar ili tiom amegas sian propran naciecon. Mi ne. Mi estas usonano kiel me estas braŭnharulo - mi ne elektis naskiĝi ĉi-tie - mia patrino (kaj mia patro) elektis tion sed ili ne elektis MIN - ili volis naski filon aŭ filinon. La ŝanco sendis min al ili kiel filon tiam. Sed mi estus povinta naskiĝi en kiu ajn lando al kiuj ajn gepatroj. Do la homaro estas mia nacieco. Anakŭ via!
efilzeo (Xem thông tin cá nhân) 06:21:56 Ngày 05 tháng 3 năm 2013
hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 06:25:10 Ngày 05 tháng 3 năm 2013
efilzeo:Kiu estas la interna ideo?Tiu de esperantistoj.
efilzeo (Xem thông tin cá nhân) 06:38:23 Ngày 05 tháng 3 năm 2013
hebda999:La ideo de la lingvo internacia aŭ la ideo de la paco inter la popoloj per la homaranismo?efilzeo:Kiu estas la interna ideo?Tiu de esperantistoj.
antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 07:19:46 Ngày 05 tháng 3 năm 2013
robbkvasnak:la Interna Ideo nur ŝajnas esti religio al la religiemuloj. Al mi ĝi ŝajnas pli esti filozofio kaj mi tre amas ĝin.Mi opinias absolute kiel vi, Robb, kaj mi plene subtenas viajn dirojn. Ni havas la saman vidpunkton pri tiuj aferoj.
Mi kredas ke la ideo de meti la homaron antaŭ ĉiujn naciecojn ne plaĉas al la plej multaj homoj ĉar ili tiom amegas sian propran naciecon. Mi ne. Mi estas usonano kiel mi estas braŭnharulo - mi ne elektis naskiĝi ĉi-tie - mia patrino (kaj mia patro) elektis tion sed ili ne elektis MIN - ili volis naski filon aŭ filinon. La ŝanco sendis min al ili kiel filon tiam. Sed mi estus povinta naskiĝi en kiu ajn lando al kiuj ajn gepatroj. Do la homaro estas mia nacieco.
Koncerne la internan ideon, ĝi eble malaperis de tiu ĉi tro materiisma mondo (kie nur valoras monon kaj povon), sed mi ankoraŭ vidas ekbrilojn el ĝi tra la agoj de kelkaj Lernu-forumanoj kiuj sindoneme helpas aliajn partoprenantojn.
Amike.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 07:28:30 Ngày 05 tháng 3 năm 2013
robbkvasnak:Sed mi estus povinta naskiĝi en kiu ajn lando al kiuj ajn gepatroj.Ŝajnas al mi ke ne estus eble naskiĝi el aliaj gepatroj. Tiam ne plu estus 'vi' sed iu alia. Ĉar vi grandparte estas viaj genoj, ĉu ne. Kaj fakte alia grava parto estus via eduko, do ankaŭ alia lando, alia ĉirkaŭaĵo kaŭzus alian personon.
Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 09:39:48 Ngày 05 tháng 3 năm 2013
efilzeo:Kiu estas la interna ideo?Ĝi estas energikampo produktata de ĉiuj verdaj estaĵoj. Ĝi ĉirkaŭas nin, ĝi penetras nin, ĝi kunligas la movadon.
(Pardonu, mi ne povis rezisti. )
tonymec (Xem thông tin cá nhân) 10:35:59 Ngày 05 tháng 3 năm 2013
Laŭ mi la interna ideo ne malaperis, sed ĝi fariĝis pli realisma, eble pli pragmata.
Kiam mi estis nova esperantisto antaŭ kelke da jardekoj, unu mia samlandano sendadis leterojn ĉien ajn al politikistoj, parolante pri Esperanto per frenezaspekta lingvaĵo; li ankaŭ raportis pri tio en la loka esperantista gazeto kaj klopodis varbi ĉiujn esperantistojn, kaj specife novulojn kaj naivulojn, agi kiel li. Sed laŭ mi li tiel nur kontribuis al tio, ke potenculoj konsideras Esperanton malseriozaĵo.
Esperanto disvastigas sin inter egaluloj, ekster la kontrolo de la potenculoj, kaj tio laŭ mi estas unu el la kaŭzoj, kial ĝi ĉiam estis persekutata de totalismaj reĝimoj (vd. ekz-e la libron La Danĝera Lingvo, de Ulrich Lins) kaj priridata de aliaj; regantoj de ambaŭ specoj (totalismaj kaj ne) scie aŭ nescie ripetadas mensogojn kontraŭajn al Esperanto (vd. ekz-e la artikolon Malĝusta kompreno pri Esperanto ĉe iuj lingvistoj de Claude Piron).
Feliĉe estas ĉie homoj, kiuj kredos ion «ne ĉar majstro ĝin diris, sed nur pro esti spertintaj ĝin mem»: tiuj volos mem scii, kio estas vere Esperanto, ili mem konscios pri ĝiaj facileco, fleksebleco, belsoneco, ktp., ankaŭ pri ĝia esprimpovo, t.e. unuvorte pri ĝia uzebleco, kaj pro tio Esperanto ne mortos, kion ajn diru ĝiaj malamikoj.
efilzeo (Xem thông tin cá nhân) 13:12:23 Ngày 05 tháng 3 năm 2013
Kirilo81:Ha ha! La verdpotenco.efilzeo:Kiu estas la interna ideo?Ĝi estas energikampo produktata de ĉiuj verdaj estaĵoj. Ĝi ĉirkaŭas nin, ĝi penetras nin, ĝi kunligas la movadon.
(Pardonu, mi ne povis rezisti. )