Al la enhavo

Novaj vortoj

de fstphane, 2013-marto-12

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

mihxil (Montri la profilon) 2013-marto-14 16:55:36

hebda999:Por vi ekzistas multege da dubindaj aferoj.
Efektive. Tio estas kritikema menso. Malzeloteco estas bono.

Mi pensas ke la 15a regulo kaŭzas ke multaj konceptoj fakte havas nun du (aŭ eĉ pli) vortojn. Tio ja ne sonas optimume facila kaj klara.

fstphane (Montri la profilon) 2013-marto-14 20:13:09

le_chaz:Ekzemple, la vorto "hospitalo" neniam malaperigos "malsanulejo"...
Mi ne tute konsentas kun vi, "hospitalo" povus ja anstataŭi la vorton "malsanulejo". Ekzemple:
Agriculturo jam eklipsis kampokultivado, futbol / piedpilko, ktp...
Konpreneble, Esperanto estas vivanta lingvo, kaj estas vere, kiel ia ajn lingvo, la uzantoj faras, kaj faros la lingvon, kaj elektos la vortojn.
En kelkaj jaroj, ĉu Esperanto estos ĉiam Esperanto?

fstphane (Montri la profilon) 2013-marto-14 20:44:00

Kio signifas ekzakte la 15-an regulon? Ĉu temas esperantigi ciu fremda vorto?

mihxil (Montri la profilon) 2013-marto-14 21:39:48

fstphane:Kio signifas ekzakte la 15-an regulon? Ĉu temas esperantigi ciu fremda vorto?
La 15a el la famaj 16 reguloj, kiu efektive temas pri 'fremdaj vortoj'.

Demian (Montri la profilon) 2013-marto-14 23:02:36

fstphane:Dum la lastaj jaroj, pli kaj pli novaj vortoj estis poiom (iom post iom) aldonataj. Aperas, ke tiuj vortoj ne estas en la spirito de la lingvo. Jen kelkaj el ili:
- agrikulturo / anstataŭ / kampokultivado
- hospitalo / malsanulejo
- pikselo / bildero
- eskalatoro / rulŝtuparo, ŝtuparlifto
- prizono / malliberejo
- abismo / profundegaĵo
Ktp...
Kion vi pensas pri tia evoluado? Ĉu ĝi estas neevitebla?
Mi pensas ke tia evoluo estas natura. Fakte, estus suprizinda afero se Esperanto neniel sanĝus ekde ĝia ekapero ĝis nun.

Pri via dua demando, la sola maniero malpermesi alvenon kaj asimilon de alilingvaj vortoj en Esperanton estas mortigi la lingvon.

Sanskrita, latina, malnova ĉina ne pruntas fremdajn vortojn. Oni ne ŝatos ke Esperanto estu tia.

Kvankam la proceso de vortŝanĝado estas nehalteba, oni povas influi la rapidon de ŝanĝo.

Oni povas konduki sin kiel angla- kaj japana-parolantoj, kiuj pruntegas vortojn el aliaj lingvoj. Aŭ oni povas konduki sin kiel parolantoj de islanda; eble la plej resistema lingvo al vortpruntado sur la tero.

Nuntempe Esperanto restas ie inter tiuj du ekstremoj.

Oni povas mezuri ŝanĝecon de Esperanto per legi 19-aj jarcentaj verkoj en naturaj lingvoj. Verkoj de Zamenhof, Kabe kaj aliaj fruaj esperantistoj restas facile kompreneblaj eĉ post pli ol 100 jaroj.

Parolantoj de Hindustana ne povas fanfaroni tion. Pri aliaj lingvoj, mi ne scias.

le_chaz (Montri la profilon) 2013-marto-16 16:54:47

fstphane:Agriculturo jam eklipsis kampokultivado, futbol / piedpilko, ktp...
Tute ne! Tiuj vortoj ja kunekzistas. La fakto, ke unu estas multe pli uzata ne signifas, ke la aliaj ĉesas ekzisti en la lingvo. Malsanulejo, kampokultivado, aŭ piedpilko ĉiam restos disponeblaj por ĉiuj dezirantaj uzi ilin, ĉu ne?

Cetere, kiu decidu kie estu la limo inter la radikoj akcepteblaj kaj la aliaj? Ĉiuj el ni uzadas la verbon rifuzi kvankam teorie malakcepti − kiu estas multe pli malofta − tute sufiĉus. Multaj kritikegas la vorton liva, sed neniu kontraŭas okcidenta kvankam… oni povus uzi anstataŭe malorienta.

Se vorto ne plaĉas al oni, oni simple ne uzu ĝin. La kolektiva uzado, post jaroj, mem kribros!

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-marto-16 17:27:13

Eble oni povas iri al la malsanulejo se oni malsanas sed la malsanulo eble nomus ĝin resanigejon aŭ klinikon aŭ sanatorion. Poste oni povas iri en la konvaleskejon. Unue eble oni vizitus la kuracostacion aŭ iun kuracejon. Se oni flegiĝas tie eble oni dirus la terapiejon. (Aŭ morboflegejo, morbokuracejo, morbulejo...)
Kiam mi unufoje vizitis japanan restaŭracion mi vidis "suŝion' sure la karto. "Kio estas tio? mi demandis "Estas strietoj de kruda fiŝaĵo sur rizobulo," oni klarigis al mi. Tiam mi lernis la vorton "suŝio". Mi ne volas mendi "krudajn fiŝaĵstriojn sur rizobulo' - uff! - maldelikata! Sed "suŝio' - ŝmacŝmac! Kaj, jes, la latina nun alprenas novajn vortojn, ekz "kafejo" estas "caffeum" - mi ne kredas ke Ovido iam kaftrinkis en unu sed en Vatikano certe ili troviĝas.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-marto-16 17:58:52

Morbo laŭ PIV: Science difinita malsano, konsiderata de sia komenca kaŭzo ĝis sia lasta sekvo
Do "morbo" ne estas neologismo.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-marto-16 20:11:01

Esperanto komenciĝis kun malpli ol 1000 radikoj.

Ĉiu radiko aldonita post 1887 estas tial "neoligismo", iomgrade. Kiom da radikoj havas ni nun? 15000? 20000? 30000? Kial ni ĉesus nun? La plejpartego de Esperantaj radikoj estas neologismoj.

La lingvo kreskiĝas daŭre. Simple ne uzu la vortojn kiuj ne plaĉas al vi, kaj, se ĉiuj aliaj ankaŭ ne uzas ilin, la malbonaj neologismoj malaperos.

Kaj la bonaj restos.

Voĉdonu por radikoj per via uzado; gvidu per ekzemplo, kaj respektu la malajn voĉdonojn de aliuloj. Se vi (kiel mi) preferas malsanulejon al hospitalo, uzu malsanulejon. Sed, se iu ajn uzas hospitalon, ne pretekstu ke vi ne konas la signifon. Sed, kiam vi respondas, nur uzu malsanulejon.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-marto-17 12:02:04

RiotNrrd:Simple ne uzu la vortojn kiuj ne plaĉas al vi, kaj, se ĉiuj aliaj ankaŭ ne uzas ilin, la malbonaj neologismoj malaperos.

Kaj la bonaj restos.
Mi ne estas tiom optimisma. Mi ne kredu je iu saga naturo aŭ nevidebla mano, kiu igus ĉion bonege se ni nur farus nenion, aŭ agus individue.
Sen komunaj klopodoj ni havus ne nur danĝerajn klimatajn ŝanĝojn kaj ekonomiajn krizojn, sed ankaŭ malbonan internacian lingvon.

Kiel individuoj ni ofte ne havas sufiĉan sperton juĝi kiu vorto estas internacie bona. Mi ŝatas iun vorton, alialandano alian, kaj la nombro de ŝparitaj vortoj kreskas ĝis Esperanto ne estas facile lernebla plue.

Reen al la supro