Al la enhavo

Novaj vortoj

de fstphane, 2013-marto-12

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

rundvlp (Montri la profilon) 2013-majo-05 05:46:44

Ferdinand Cesarano:
rundvlp:Plie, Esperanto celas internaciĝaĵo[n], do kiam oni uzas tiajn fakvortojn, devenint[ajn] el Eŭrop-lingvoj, tiam ili ne estas tuj kompreneblaj al azia[]-parolantoj...
Ju pli ni Eŭropigos Esperanton, des malpli ĝi internaciĝos, ĉu ne?
Mi dankas al Ferdinand pro liaj notoj, ĉiam mi povas plibonigi mian esprimkapablon tiele.

rundvlp (Montri la profilon) 2013-majo-05 05:52:40

Ferdinand Cesarano:
rundvlp:kial liv/? Se mi preferus gaŭĉ/, mi verkus per tiu novradiko, kaj mi plezurigi min sen zorgi pri la aliaj.
Mi ne scias la devenon de "liv-". Sed mi ja scias ke jam ekzistas la radiko "gaŭĉ-"; tio nomas ulon kiu rajdas la ĉevalojn kaj mastrumas la aliajn bestojn. Ĝi devenas de la hispana vorto "gaucho", kiu interncaciiĝis. (Se vi volus Esperantigi la francan vorton "gauche", vi supozeble skribus "goŝ-". Sed, kompreneble, mi fortege kontraŭ-rekomendas tian neologismadon.)
Kompreneble, mi ironiis. okulumo.gif

rundvlp (Montri la profilon) 2013-majo-05 06:41:19

Ferdinand Cesarano: la menciitaj anglaj vortoj en un- kaj dis- ja povas foje impresi peze kaj malglate se ili multe aperas. En la poezio (kaj en aliaj specoj de verkado) oni foje elektas alian vorton se ekzistas alia elektebla vorto, por eviti la multegan uzadon de la vortoj en un- aŭ dis-. Ekz-e: "sad" (por "unhappy" ); "saddened" (por "displeased" ); "frustrated" (por "unfulfilled" ); "crestfallen" (por "disappointed" ), k.t.p.
Viaj ekzemploj montris tiujn vortojn, kiuj estas samsencaĵoj, sed angle ni ne povas diri "unfrustrated", "discrestfallen", "unsad".
Esperante, se oni kreas novajn radikojn, ni povos fari tion.
Kaj tio montras ke multe el ni, ne konscias pri la malsamecon inter, tio kio estas vorto, kaj tio kio estas radiko.

Aliflanke mi havas belegan ekzemplon :
Jamajke pro la Rastafarismo, ili ŝanĝis la anglan, laŭ siaj kredoj por ke ili ĉiam parolas pozitive. Ekzemple ili ne diras "understand" sed "overstand". Iumaniere, ili malfleksionigis la anglan !

Sed priteme, tio kio estas pli danĝera ; tio estas la Troja ĉevala metodo por enŝovi, iom post iom, enkape ke la mal-vortaro ne taŭgas.
Ĉu la verkistoj ne scipovas kiel fari tiujn versojn kaj strofojn kiuj enhavas mal-vortaron? Do ili fantazias novajn radikojn.
Ĉu la verkistoj ne ŝatas la mal-vortaron? Do ili klarigas ke la mal-vortaro estas tro peza pro siaj verkaĵoj.

rundvlp (Montri la profilon) 2013-majo-05 07:38:47

Ferdinand Cesarano:
Ne. Gravas kompreni ke Esperanto, laŭlingvistike, estas eŭropa lingvo; ĝi apartenas al la lingvo-familio hind-eŭropa. (Indas emfazi ke ĝi kiel komunikilo estas tutmonda; sed ĝi kiel lingva sistemo estas eŭropa. Tiuj du aferoj tute ne malharmonias unu kun la alia.) Do estas neeble "eŭropigi" ion kio jam estas artefaritaĵo eŭropa.
Mi ŝatas tiun ĉi argumenton.
Sed ĉu la tuta mondo samopinias?

Jen imitinda tasko : La anatomia nomaro estas definita per FCAT, kiu estas grupo de fakuloj pri anatomio, kies ĝia tasko estas konsentenda.

FCAT elektis la latinan por internacie nomi la anatomion, pro la kaŭzo ke la latina estas nenies lingvo.
Verŝajne mi memkontraŭdiras pri la latina, kaj pri la greka pro la vortfardo de fakvortoj.
Sed ne, ĉar oni trandonas tiun ĉi taskon, al grupo de fakuloj, konata mondskale. Tiu grupo, post 9 jaroj, eldonis sian konkludon.
Ĉiuj nun devu jesi al FCAT-a konkludo.
Do pri anatomia kampo, la problemo estas jam solvita, la latina estas la normo.
Tiu tasko daŭris je 9 jaroj ! Do tio montras, ke tia agado bezonas iom da tempo. Bonege, ĉar per la tempo, la saĝo kreskas.

Pri medicinaj fakvortoj, kial UEA kaj UMEA ne interkonsentas por trandoni al iuj fakuloj tiajn taskojn?

Sed mirinda estas tiu agado, ĉu ne?
Transdoni al fakuloj, kies ili estas fidaj, la tasko por mormigi la internacian uzadon.
Ĉar ili estas fidemaj, la aliaj sekvos iliajn konkludojn.
Ĉu Esperanto ne celas tion?

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-majo-05 09:53:44

Mi legis tiun terminologion kiu uzas bazajn vortojn por konstrui pli kompleksan esprimojn per 3 aŭ 4 vortojn.

Ĉu tio eblas:
a) per baza vortlisto de esperanto
b) ankaŭ en aliaj sciencoj?

Mia ĉefa pridemando estas ĉu tia sistemo estas ĝeneraligebla. Se tio povus funkcii, tio signifus, ke oni povas fari same en malgrandaj lingvoj, kaj paroli pri sciencoj en ili, laŭ maniero nekonfuza, se oni superpasas la antaŭjuĝojn pri "infaneca aspekto". (mi supozas, ke ĝi aspektos tia en la komenco, sed poste, neniu plu atentos pri tio).

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-majo-05 10:38:56

Ferdinand Cesarano:

Jen komparo ne temanta pri klaskaĵo: La vorto "flugbesto" estas Esperanta vorto tute bona, tute komprenebla, tute uzinda. Sed, se oni uzus la vorton "flugbeston" ĉiam, tute evitante la vorton "birdo", tio estus decido ege stranga.
Nu, oni povas iri malproksimen, kial uzi flugi kaj ne ĉielpaŝi?, do ĉielpaŝa "malhomo", povus esti birdo...kia frenezo!. Mi ne uzus flugbesto-n por birdo, sed por ia stranga besto kiu flugas, sed ne estas birdo.

Kie estas la limo por enmeti novajn necesajn vortojn aŭ ne. kial diri ne kaj ne maljes, aŭ malne anstataŭ jes?, malkun kaj ne sen, malblanka anstataŭ nigra, ktp, ktp...

Ne estas facila afero, sed mi ekas preferí korkuracisto-n ol kardiologo, aŭ infankuracisto ol pedriatro, ktp

Aliflanke, vortoj kiel poezisto estus plibone ol poeto, reĝisto ol reĝo, aŭ franciano, grekiano ol franco, greko, ktp

yyaann (Montri la profilon) 2013-majo-05 11:33:04

Ferdinand Cesarano:ĝi apartenas al la lingvo-familio hind-eŭropa.
Mi kontraŭas tiun aserton.

Esperanto estas radikgluanta. Krom la aramea, ĉiuj hindeŭropaj lingvoj estas radikreduktantaj. Tio signifas, ke en hindeŭropaj lingvoj oni ofte transformas la radikon laŭ la gramatika uzo de la vorto. Ekzemple, la germana difinilo "der" (la) indikas samtempe la gramatikajn indikativecon, malplurecon kaj virecon. Oni ne povas doni al la vorto aliajn gramatikajn ecojn. Se oni volas tion fari, oni devas uzi alian vorton anstataŭe. Jen alia ekzemplo: se diri en la franca la vortojn "vue" (vido) "invisible" (nevidebla) kaj "voir" (vidi), oni devas preskaŭ tute ŝanĝi la radikon. "vue", "vis" kaj "voir" nur intersimilas sed ne intersamas unu la aliajn.
Ne tiel la afero funkcias en Esperanto. Oni kungluas radikojn kaj aldonas la rolfinaĵon "n" kaj la nombrofinaĵon "j" kiam ili estas postulataj, sed oni neniam ŝanĝas la radikon mem. "vid" estas ĉiam "vid". Pro tio, Esperanto estas radikgluanta, same kiel la uralaj lingvoj (hungara, finna, estona) kaj aliaj en la mondo (turka, japana, keĉua, berbera, ktp).

Ferdinand Cesarano:Gravas kompreni ke Esperanto, laŭlingvistike, estas eŭropa lingvo;
Ankaŭ tio estas ne tute vera.
Se vere Esperanto estas eŭropa, oni verŝajne povos diri al mi, en kiu lingvo eŭropa eblas uzi finaĵon kiel radikon. Ekzemple, vi ne povas elpreni la "ing"-finaĵon de "singing" en la angla por diri per ĝi "I'm doing this ing-ly". En Esperanto, estas akcepteble (kvankam malofte) diri "mi faras tion inte, ante, kaj onte".
Mi faras ankaŭ la saman demandon pri la afiksoj ("-aĉ-" -> "tio aĉas", "-ind-" -> "indas scii", "ge-" -> "gea grupo", ktp)
La difino mem de afikso estas iom mistrafa por priskribi tiujn Esperantajn radikojn, ĉar ili povas uziĝi afikse sed ankaŭ memstare. Ĉu ekzistas lingvo eŭropa, en kiu la samo observeblas? Se mi eraras dirante, ke ne, oni bonvolu diri tion al mi. Mi ĝojos lerni. Sed se efektive ne ekzistas kontraŭ-ekzemploj, oni do povas aserti, ke tiurilate Esperanto similas pli la ĉinan ol la eŭropajn lingvojn

Sed eble oni diros al mi, ke mi citis nur kelkajn ecojn. Prave. Sed almenaŭ unu ĉiuaspekta, lingvostuda analizo pri Esperanto estis farita rilate sian gradon de eŭropeco. Surbaze de la tuta listo de lingvaj aspektoj ĉe la World Atlas of Language Structure, lingvostudisto konkludis, ke Esperanto estas "iom eŭropa, sed multe malpli ol la eŭropaj lingvoj mem".
Por retrovi la studon:
Parkvall, Mikael. « How European is Esperanto? A typological study » Language Problems & Language Planning, Volume 34, Number 1, 2010 , pp. 63-79(17)

Chainy (Montri la profilon) 2013-majo-05 13:19:01

-----

rundvlp (Montri la profilon) 2013-majo-05 13:59:01

La mesaĝaro de Ferdinand Cesarano instigis legindajn argumentojn. Tiu ĉi fadeno estas vigla kaj lerta.
Mi dankas lin pro tio ĉar mi estas leginta multe da legindaĵoj !

yyaann (Montri la profilon) 2013-majo-05 17:34:21

Ferdinand Cesarano:Nu, mi volas diri ke la "moleco/malmoleco" nomas trajton alian al tio kion nomas "dureco/maldureco".
Se tio verus, oni ne trovus en-ReVo-e:
Malmola = "Kiu sentiĝas ĉe palpado kiel kompakta, malcedema, kontraŭstaranta al premo". Samsencaĵo: "dura".
Kaj enPIVe:
Malmola = "Malfacile aŭ tute ne cedanta al premo". Samsencaĵoj: "dura", "hardita".

Ferdinand Cesarano:Nova tuko estas mola; kiam ĝi estiĝos malnova, ĝi estos malmola (ne "dura" ).
Tiukaze, la trafaj vortoj estus fleksebla/nefleksebla, aŭ malrigida/rigida. Mola/malmoleta kaj maldura/dureta povus ankaŭ funkcii.

Ferdinand Cesarano:Ŝtala stango estas dura; sed tiu stango efikita de intensa fajro estiĝos maldura (ne "mola" ).
Solida/malsolida aŭ likva. Malmola/likve mola aŭ dura/likve maldura kompreneblus ankaŭ.

Reen al la supro